Sinmortigo: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 53: Linio 53:


{{Citaĵo
{{Citaĵo
|teksto = Se ĉe [[viro]] ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata [[idealo]] [[logiko]] kaj konkreteco, do ĉe [[virino]] — [[sento]]. Sed en [[animo]] aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan [[despero]]n dum virino plu kapablas [[Konsolo|konsoli]] kaj [[Espero|esperi]]; pro tio viro pli ofte sin mortigas ol virino. Kiom facile virino iĝas [[viktimo]] de [[Socio|sociaj]] kondiĉoj, ekzemple kiel [[prostituino]], tiom viro cedas al [[impulsoj]] de [[nekonscio]], trafante [[alkoholismo]]n kaj aliaj [[malvirto]]jn.
|teksto = Se ĉe [[viro]] ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata [[idealo]] [[logiko]] kaj konkreteco, do ĉe [[virino]] — [[sento]]. Sed en [[animo]] aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan [[despero]]n dum virino plu kapablas [[Konsolo|konsoli]] kaj [[Espero|esperi]]; pro tio viro pli ofte sin mortigas ol virino. Kiom facile virino iĝas [[viktimo]] de [[Socio|sociaj]] kondiĉoj, ekzemple kiel [[prostituino]], tiom viro cedas al [[impulsoj]] de [[nekonscio]], trafante [[alkoholismo]]n kaj aliajn [[malvirto]]jn.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|verko = Psikologiaj tipoj

Kiel registrite je 03:53, 11 apr. 2021

Sinmortigo
Sinmortigo
Sinmortigo
Aliaj projektoj
Sinmortigo en Vikipedio
Sinmortigo en Komuneja kategorio
Sinmortigo en Vikivortaro
Sinmortigo en Vikinovaĵoj

Sinmortigo estas mortigo de si mem.

Erich Fromm

Citaĵo
« En la kapo de la nuntempa homo aperis nova demando: “Ĉu la vivo kostas por travivi ĝin?” kaj kune kun ĝi respektive ankaŭ la sento, ke la vivo de la individuo estas “malsukceso” aŭ “sukceso”. En la bazo de tia vidpunkto kuŝas imago pri la vivo kiel entrepreno, kiu devas pruvi sian profitecon. Malsukceso similas al bankroto de la firmao, ĉe kiu perdoj grave superas la profiton. Tia imago estas sensencaĵo. Ni povas estas feliĉajmalfeliĉaj, povas atingi iujn celojn kaj ne atingi aliajn, sed ne ekzistas kongrua al la racio bilanco, kiu povus montri, ĉu la vivo kostas por travivi ĝin. Se eliri el tia bilanco, do eble vivi tute ne decas: ja la vivo neeviteble finiĝas per la morto, la vivo estas akompanata de streĉiĝo kaj suferoj. Do se eliri el tia bilanco, plej verŝajne ŝajnos ke prefere estus tute ne naskiĝi aŭ morti en la frua infanaĝo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Kaŭzo de multaj sinmortigoj estis konsciado de tio ke la “vivo fiaskis”, ke “ĝi ne kostas por vivi plu”, la homo mortigas sin simile al tio kiel komercisto deklaras sin bankroto, kiam liaj perdoj superas la enspezojn kaj ne plu haveblas espero restariĝi sur la piedojn»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

José Ortega y Gasset

Citaĵo
« Eĉ en la plej malbona kazo, kiam la vivo mallarĝiĝas ĝis unusola elirejo, ĉiam haveblas ankaŭ la dua — foriro el la vivo. Sed ja foriro el la vivo ankaŭ estas ĝia parto, same kiel pordo estas parto de la domo»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Sinki, fali, humiliĝi — tio estas rezigni je si mem, je tiu, en kiu vi devis realiĝi. La vera ekzistado ĉe tio ne malaperas, sed iĝas riproĉa ombro, fantomo, kiu eterne memorigas kiom malnobla estas tiu sorto kaj kiom malsimila ĝi devis iĝi. Tia vivo estas nura malsukcesa sinmortigo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Diversaj aŭtoroj

Citaĵo
« Sinmortigo estas frenezo. »
— Benjamin Rush, Lecture on the medical jurisprudence of the mind // The Autobiography of Benjamin Rush
Citaĵo
« Se ĉe viro ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata idealo logiko kaj konkreteco, do ĉe virinosento. Sed en animo aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan desperon dum virino plu kapablas konsoli kaj esperi; pro tio viro pli ofte sin mortigas ol virino. Kiom facile virino iĝas viktimo de sociaj kondiĉoj, ekzemple kiel prostituino, tiom viro cedas al impulsoj de nekonscio, trafante alkoholismon kaj aliajn malvirtojn»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Ho kiom foje povas feliĉo simili al sinmortigo! »
— Franz KAFKA
Citaĵo
« Gimnazie, kiam viaj gefiloj faris tion kio taŭgas por tiomaĝaj infanoj, la mia prilaboradas sinmortigmesaĝon, skribante kaj reskribante ĝin por ke lia familio sciu kiom li amis ilin. Mia ploranta deksepjaraĝa filo forŝiris mian koron, singultante ke li tute ne povis suporti vivi plu, ke li ne volis esti gejo kaj ne povis alfronti vivon sin digno. Vi aŭdacas paroli pri protekti familiojn kaj infanojn de la samseksema minaco, kiam vi mem disŝiras familiojn kaj senesperigas infanojn. Mi ne scias kial mia filo estas gejo, sed mi ja scias ke Dio ne metis lin kaj milionojn kiel li sur la teron por doni al vi iun ofendeblan. »
— Sharon Underwood
Citaĵo
« [Inter junaj gejoj] estas la ribelemulo kiu, rifuzante gejofobion, kreas reziston kiu protektos lin de deprimo kaj sinmortigo. »
— Dro Michel Dorais, Mort ou fif

Vidu ankaŭ