Laŭzio: Malsamoj inter versioj
ampleksigo + ŝablono(j) |
|||
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 09:30, 11 mar. 2021
Laŭzio |
---|
Aliaj projektoj
|
Biografio en Vikipedio |
Plurmedioj en Komuneja kategorio |
Laŭzio aŭ Laozio, ĉina filozofo (6a jc a. K.), fondinto de taoismo, aŭtoro de la Daodeĝingo (La libro de la vojo kaj virto)
Citaĵoj
Daodeĝingo
- Vojaĝo de miloj da mejloj komencas sub via piedo. Ĉapitro LXIV-a, strofo 1
- Malfortaĵo venkos la fortaĵon, molaĵo venkos la duraĵon. Ĉapitro LXXVIII-a, strofo 187
- Scianto ne parolas, parolanto ne scias. Ĉapitro LVI-a, strofo 129
- Per ĝusteco oni regas landon, per kontraŭordeco oni uzas armilon. Ĉapitro LVII-a, strofo 132
- La varieco de koloroj blindigas la okulon de la homoj. Ĉapitro XII-a, strofo 26
- Per konscienco komplezema rivelas sin la profundeco, per donitaĵo komplezema rivelas sin la amo, per parolo komplezema rivelas sin la vereco. Ĉapitro VIII-a, strofo 20
- Bona veturigisto estas sen spuro. Ĉapitro XXVII-a, strofo 61
- La kvieteco mastras la vehemento. Ĉapitro XXVI-a, strofo 60
- Nenia makulo estas pli granda ol ambicii por profito. Ĉapitro XLVI-a, strofo 108
- Kiu venkas en batalo, tiu faru kiel al funebra ceremonio. Ĉapitro XXXI-a, strofo 73
- Vivo signifas eksiĝo, morto signifas entreo. Ĉapitro L-a, strofo 115
Aliaj
|
Referencoj
- ↑ laŭ cito en Aforismoj greneroj de saĝeco de Eduard V. Tvarozek