|teksto = …la [[Homo|homa]] ekzistado kaj [[libereco]] ekde komenco estas nedisigeblaj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En tiuj [[socio]]j, kie procezo de individuiĝo ankoraŭ ne tiom progresis, la fino de individua ekzistado prezentiĝas kiel malpli grava problemo, ĉar malpli evoluinta estas la [[sento]] mem de individua ekzistado. La [[morto]] ankoraŭ ne estas perceptata kiel io radikale diferenca de la [[vivo]].
« En tiuj socioj, kie procezo de individuiĝo ankoraŭ ne tiom progresis, la fino de individua ekzistado prezentiĝas kiel malpli grava problemo, ĉar malpli evoluinta estas la sento mem de individua ekzistado. La morto ankoraŭ ne estas perceptata kiel io radikale diferenca de la vivo. »
« …mezurilo de la psika sano estas ne individua adaptiĝo al respektiva socia ordo, sed iu ĝenerala kriterio, valida por ĉiuj homoj — kontentiga solvo de la problemo de la homa ekzistado. »
« …ĉiuj kulturoj estas religiaj, kaj ĉiu neŭrozo estas aparta kazo de religio, ĉe kondiĉo ke sub religio ni komprenas provon solvi la problemon de la homa ekzistado. »
« La homo povas provi akiri unuecon kun la mondo, subiĝante al aparta persono, grupo, organizaĵo. Tiel li superas izolitecon de sia individua ekzistado, iĝante parto de iu aŭ io pli granda ol li mem, kaj ricevas senton de identeco danke al unuiĝo kun la forto, al kiu li subigis sin. »
« …homo povas provi atingi unuecon kun la mondo helpe de regado super ĝi, transformante la aliajn je parto de si, elirante ekster la limojn de sia individua ekzistado pere de dominado. Komuna por subiĝo kaj dominado estas tio, ke kunaparteno en ambaŭ kazoj montriĝas kiel simbiozo. Ambaŭ partoprenantoj de tiaj rilatoj perdas siajn tutecon kaj liberecon: ili dependas unu de la alia kaj vivas unu danke al alia, kontentigante sian strebon al proksimaj rilatoj, sed suferante pro malsufiĉo de interna forto kaj certeco en si, por akirado de kiuj necesas libereco kaj sendependeco; krome al ili ĉiam minacas konsciata aŭ nekonsciatamalamikeco, kiu nepre estiĝas ĉe rilatoj de simbiozo. Realigo de la strebo al subiĝado (masoĥisma tendenco) aŭ de strebo al dominado (sadisma tendenco) neniam alportas kontentiĝon… Finfine tiaj streboj kondukas al fiasko. »
« En la krea ago la homo eliras la limojn, destinitajn por li kiel estaĵo, leviĝas super la pasiveco kaj hazardeco de sia ekzistado, eniras reĝlandon de celkonscio kaj libereco. »
« Sed haveblas plia rimedo kontentigi bezonon pri superado de limigiteco de sia ekzistado: se mi ne povas kreadi la vivon, mi povas ekstermadi ĝin. Ekstermado de la vivo ankaŭ ebligas eliri ekster ĝiaj limoj. »
« Tamen — kaj tio estas grava momento en miaj argumentoj — detruemo estas nura alternativo al la kreemo. Kreado kaj detruado, amo kaj malamo ne estas instinktoj, ekzistantaj sendepende unu de la alia. Kaj tiu kaj la alia servas kiel respondo al la sama bezono superi limigitecon de sia ekzistado, kaj la strebo al la detruado senevite estiĝas en tiaj kazoj, kiam ne kontentiĝas la strebo al la kreado. Kontentigo de la bezono je la kreado kondukas al feliĉo, la detruemo — al suferado, kaj plej multe suferas la detruanto mem. »
« Febra deziro kunfandiĝi kun marŝantaj amasoj, kiuj same ekzistas ĉe nia hejmo, kaj en landoj de ni koloniigitaj, estas nura esprimo de despera provo fuĝi de senfrukta, sencela, soleca ekzistado. »