William Auld: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 27: | Linio 27: | ||
===Aliaj=== |
===Aliaj=== |
||
[[Dosiero:NGC 6302 Hubble 2009.full.jpg|eta|deksta|Ĉielon kaŝas fumo - La homa vivo estas nur kosma palpebrumo.]] |
|||
*Nenion kredi sen pruvoj. Regu racio:/ sed nin detruos nova generacio/ lukto de kontraŭpezoj/ la cerbo tro etas/ diri la simplan simplamaniere:/Sur sekiĝinta marfund' rikanas kranio/ (la celon ni plenumas-/ la celo nin konsumas). |
*Nenion kredi sen pruvoj. Regu racio:/ sed nin detruos nova generacio/ lukto de kontraŭpezoj/ la cerbo tro etas/ diri la simplan simplamaniere:/Sur sekiĝinta marfund' rikanas kranio/ (la celon ni plenumas-/ la celo nin konsumas). |
||
* Laŭ generaloj 'la [[milito|milit']] necesas -/nu, kunpremeble, ĉar per ĝi inspeza/tiaj fraponoj, kaj hakiras gloron/ dum vo kaj mi ekiras nur doloron |
* Laŭ generaloj 'la [[milito|milit']] necesas -/nu, kunpremeble, ĉar per ĝi inspeza/tiaj fraponoj, kaj hakiras gloron/ dum vo kaj mi ekiras nur doloron |
Kiel registrite je 10:23, 18 dec. 2020
William Auld estis skota verkisto, tradukisto kaj poeto en Esperanto.
Citaĵoj kun fontindiko
La infana raso
J.Régulo Eldonisto La Laguna 1968
Ĉapitro 1
- Saluton, masonisto, mia prapatro Ruben/ kiu dum tuta vivo grimpadis supren-suben,/ ĉizante sur preĝejoj gargojlojn kaj anĝelojn!
- Al vi, centmil prapatroj ŝvitintaj sub servuto,/ de via tre simila pranepo jen saluto
- Kaj ankaŭ vin, praavaj kaj vilaj sovaĝuloj/ kiuj rezistis venke per glavoj kaj ŝtonruloj/ invadajn legianojn de roma Agrikolo -- mi vin salutas: Ave!
- De nia praamebo ĝis vi - sekundopaso/ apenaŭ vojkomence sin trovas nia raso./ Vi estas nur spireto de bebo novnaskita/ vi venis, iros, ero en ĉen' intermita!/ Saluton, antaŭuloj, jam pasis via horo/...Kuraĝon, homofratoj de ĉiu haŭtkoloro -/ la tempmiraĝo, kiu disigis nindamninde,/ nin fine rekunigos!/ Kaj dume, palpe blinde,/ ni venas, iras, eroj en ĉeno, kies finon/ ne formas ni nek vidos. Kuraĝon kaj obstinon!
Ĉapitro 2
- En ĉiu hom' troviĝas eraremo. Sed damne! Ĉu koncernas la najbaron, se kredas mi laŭ propra teoremo?
Ĉapitro 5
- milmilion' da spermoj/ por krei unu homon/ milmilion' da homoj/ por krei unu Homon
- la celon ni plenumas/ la celo ni nin konsumas.
Aliaj
- Nenion kredi sen pruvoj. Regu racio:/ sed nin detruos nova generacio/ lukto de kontraŭpezoj/ la cerbo tro etas/ diri la simplan simplamaniere:/Sur sekiĝinta marfund' rikanas kranio/ (la celon ni plenumas-/ la celo nin konsumas).
- Laŭ generaloj 'la milit' necesas -/nu, kunpremeble, ĉar per ĝi inspeza/tiaj fraponoj, kaj hakiras gloron/ dum vo kaj mi ekiras nur doloron
- Kiam la morto fermas/ al mi la okulojn/ la mondo mortas/ sed la celo/ daŭras
- Ĉielon kaŝas fumo - La homa vivo estas nur kosma palpebrumo.
- Mi estas l' araneo kaj la muŝo;/ mi ĉasas min en mia propra cerb':/ sed mia mem', pro grava blinda fuŝo,/ sin kaŝas preter substantiv' kaj verb'
- Mi kredas pri la/ bonvolo de l' homaro,/ ke iam pasos/ kruelo kaj amaro,/ ke iam venos/ la regno de l' racio,/ sed multaj larmoj/ necesos antaŭ tio.
- La homo estas infano/ kaj kiel infano vidas/ nur tion, kio antaŭ/ lia okulo sidas