Antisemitismo: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
}}
}}
'''Antisemitismo''' estas pensmaniero kaj [[konduto]] de antisemito, do persono malamika al la [[judoj]].
'''Antisemitismo''' estas pensmaniero kaj [[konduto]] de antisemito, do persono malamika al la [[judoj]].

{{Citaĵo
|teksto = [pri [[inflacio]] Sed ankaŭ la [[amaso]] entute ne forgesas sian senvaloriĝon: la [[homo]]j, subiĝintaj al la senvalorigo, ekserĉas iun, kiu estas eĉ malpli signifa ol ili mem, kiun ili povus neglekti kiel oni neglektis ilin mem. Ne sufiĉas aliĝi al tiu neglekto tie, kie ĝi jam haveblas, konservante ĝin je la sama nivelo kiel ĝi ekzistis antaŭe. Aperis bezono pri dinamika procezo de la ''[[humiligo]]'': la [[objekto]]n necesas trakti tiel, ke ĝi signifu ĉiam malpli kaj malpli, kiel la [[monunuo]] dum la inflacio, por ke finfine transformi ĝin je kompleta nenio. Poste oni povos forĵeti ĝin kiel malnovan [[papero]]n aŭ fordoni por [[reciklado]].</br>
Kiel objekton por kontentigo de tiu ĉi bezono dum la inflacio en [[Germanio]] [[Hitlero]] elektis la judojn. Ili estis kvazaŭ kreitaj por tio: ili havas aferojn pri mono, ili bone oirentiĝas pri translokado de la monamasoj kaj ŝanceliĝoj de la kurzoj, ili estas bonŝancaj spekulantoj, ili amasiĝis en la [[borso]]j, kie ilia tuta [[konduto]] kaj aspekto tiom draste kontrastas kun la [[Armeo|armea]] [[idealo]] de la [[germanoj]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Rilate la judojn [[nacional-socialismo]] ekzakte reproduktis procezon de la [[inflacio]]. Komence oni atakis ilin, reprezentante ilin kiel aĉajn kaj danĝerajn [[homo]]jn, aljuĝante al ili [[Malamiko|malamikajn]] intencojn; la procezo de senvaloriĝo iris plu; ĉar la propraj ne sufiĉis, oni komencis kolekti la judojn el la konkeritaj landoj; finfine oni laŭvorte transformis ilin je ''[[lokusto]]j'', kiujn eblas senpune ekstermi milionope.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}


{{Citaĵo
{{Citaĵo

Kiel registrite je 03:40, 15 okt. 2020

Antisemitismo
Antisemitismo
Antisemitismo
Aliaj projektoj
Antisemitismo en Vikipedio
Antisemitismo en Komuneja kategorio
Antisemitismo en Vikivortaro
Antisemitismo en Vikinovaĵoj

Antisemitismo estas pensmaniero kaj konduto de antisemito, do persono malamika al la judoj.

Citaĵo
« [pri inflacio Sed ankaŭ la amaso entute ne forgesas sian senvaloriĝon: la homoj, subiĝintaj al la senvalorigo, ekserĉas iun, kiu estas eĉ malpli signifa ol ili mem, kiun ili povus neglekti kiel oni neglektis ilin mem. Ne sufiĉas aliĝi al tiu neglekto tie, kie ĝi jam haveblas, konservante ĝin je la sama nivelo kiel ĝi ekzistis antaŭe. Aperis bezono pri dinamika procezo de la humiligo: la objekton necesas trakti tiel, ke ĝi signifu ĉiam malpli kaj malpli, kiel la monunuo dum la inflacio, por ke finfine transformi ĝin je kompleta nenio. Poste oni povos forĵeti ĝin kiel malnovan paperon aŭ fordoni por reciklado.
Kiel objekton por kontentigo de tiu ĉi bezono dum la inflacio en Germanio Hitlero elektis la judojn. Ili estis kvazaŭ kreitaj por tio: ili havas aferojn pri mono, ili bone oirentiĝas pri translokado de la monamasoj kaj ŝanceliĝoj de la kurzoj, ili estas bonŝancaj spekulantoj, ili amasiĝis en la borsoj, kie ilia tuta konduto kaj aspekto tiom draste kontrastas kun la armea idealo de la germanoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Rilate la judojn nacional-socialismo ekzakte reproduktis procezon de la inflacio. Komence oni atakis ilin, reprezentante ilin kiel aĉajn kaj danĝerajn homojn, aljuĝante al ili malamikajn intencojn; la procezo de senvaloriĝo iris plu; ĉar la propraj ne sufiĉis, oni komencis kolekti la judojn el la konkeritaj landoj; finfine oni laŭvorte transformis ilin je lokustoj, kiujn eblas senpune ekstermi milionope. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Hitlero uzis antisemitismon ne nur por unuigo de ĉiuj germanoj, sed ankaŭ por subfosi decidemon de la antisemitismaj Pollando, Rumanio, Hungario kaj eĉ Francio. Tiel li uzis ankaŭ kontraŭkomunismon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La amasaj movadoj povas aperi kaj disvastiĝi sen kredo je dio, sed sen kredo je diablo — neniam! Forto de la amasa movado kutime estas proporcia al brileco kaj konkreteco de ĝia diablo. Kiam oni demandis Hitleron, ĉu li opinias ke la judoj devus esti ekstermitaj, li respondis: “Ne… Tiam ni devus inventi la judon. Tre gravas havi konkretan malamikon, ne nur abstraktan”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« …la ideala diablo estas eksterlandano. Por prezenti hejman malamikon kiel diablon necesas alskribi al li eksterlandan devenon. Al Hitlero estis nemalfacile alglui al la germanaj judoj etikedon de eksterlandanoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Antisemitismo estas la socialismo de stultuloj» « Der Antisemitismus ist der Sozialismus der dummen Kerle. »
— Germana socialdemokrata diraĵo, foje atribuita al August Bebel, kiu mem atribuis ĝin al Ferdinand Kronawetter.
Citaĵo
« La celo mem de antisemitismo estas krei vundeblan bufrogrupon, kiu povas esti subaĉetita per iuj privilegioj al la mantenado de la ekspluatado de aliaj, kaj poste, kiam socia premo amasiĝas, esti kulpigita kaj konvertita al propeka kapro, kondukante la atenton de la plej subaj homoj for de la krimoj de tiuj plej supraj. Kamparanoj, kiuj pogromas kontraŭ siaj judaj najbaroj, neniam atingos la palacon de la nobelulo por brul-fuĝigi lin kaj kapti la kampojn. » « The whole point of anti-Semitism has been to create a vulnerable buffer group that can be bribed with some privileges into managing the exploitation of others, and then, when social pressure builds, be blamed and scapegoated, distracting those at the bottom from the crimes of those at the top. Peasants who go on pogrom against their Jewish neighbors won’t make it to the nobleman’s palace to burn him out and seize the fields. »
— Aurora Levins-Morales
Citaĵo
« La juda komploto klopodas malsukcesigi min. » « The Jewish cabal is out to get me. »
— Richard Nixon, Plurfoja diraĵo en privataj konversaĵoj, citita de Bob Woodward en "The Final Days"
Citaĵo
« Ni devas diri klare, ke kvankam antisemitismo estas minaco kontraŭ judoj tutmonde, ĝi estas ankaŭ minaco kontraŭ la demokratia regado mem. La antisemitoj, kiuj manifestaciis en Charlottesville, ne malamas nur judojn. Ili malamas la ideon pri multrasa demokratio. Ili malamas la ideon pri politika egaleco. Ili malamas enmigrantojn, neblankulojn, GLATK-ulojn, virinojn, kaj ĉiujn aliajn, kiuj malhelpas la realigon de nurblankula Usono. Ili akuzas judojn pri organizado de enorma atako kontraŭ blankuloj tutmondaj, en kiu judoj uzus neblankulojn kaj aliajn marĝenigitajn grupojn por fari sian filaboron. » « We have to be clear that while antisemitism is a threat to Jews everywhere, it is also a threat to democratic governance itself. The antisemites who marched in Charlottesville don’t just hate Jews. They hate the idea of multiracial democracy. They hate the idea of political equality. They hate immigrants, people of color, LGBTQ people, women, and anyone else who stands in the way of a whites-only America. They accuse Jews of coordinating a massive attack on white people worldwide, using people of color and other marginalized groups to do their dirty work. »
— Bernie Sanders, "How to Fight Antisemitism," en Jewish Currents
Citaĵo
« La potencoj, kiuj incitas antisemitismon estas la potencoj aranĝitaj kontraŭ subpremataj homoj tutmonde, inkludante palestinanojn. La lukto kontraŭ antisemitismo estas ankaŭ la lukto por la palestina libereco. » « The forces fomenting antisemitism are the forces arrayed against oppressed people around the world, including Palestinians; the struggle against antisemitism is also the struggle for Palestinian freedom. »
— Bernie Sanders"How to Fight Antisemitism" en Jewish Currents
Citaĵo
« Neniam kredu, ke antisemitoj estas tute nekonsciaj pri la absurdeco de siaj respondoj. Ili scias, ke iliaj respondoj estas frivolaj, rifuteblaj. Sed ili amuzas sin, ĉar nur ilia kontraŭulo estas devigita uzi vortojn response, ĉar li kredas je vortoj. La antisemitoj rajtas ludi. Ili eĉ ŝatas ludi diskurse, ĉar donante ridindajn kialojn, ili malkredindigas la seriozecon de siaj kunparolantoj. Ili ĝojas agi malbonvole, ĉar ili celas ne persvadi per bona argumento sed timigi kaj maltrankviligi. Se tro premitaj, ili abrupte silentiĝos, superule indikante per iu esprimo, ke la tempo disputi pasiĝis. »
— Jean-Paul Sartre, Réflexions sur la question juive
Citaĵo
« Antisemitismo enkanaligas evoluajn impulsojn en la detruon de iuj homoj anstataŭ de institucioj. Antisemita bandaĉo konsideros sian laboron sufiĉa, kiam ĝi masakris iom da judoj kaj bruligis kelkajn sinagogojn. Tiel ĝi reprezentas savklapon por la posedanta klaso, kiu kuraĝigas ĝin kaj tiel anstataŭigas malutilan malamon de sia reĝimo per utila malamo de unuopa popolo. »
— Jean-Paul Sartre, Réflexions sur la question juive
Citaĵo
« Se la judo ne ekzistus, la antisemito inventus lin. » « Si le Juif n'existait pas, l'antisémite l'inventerait. »
— Jean-Paul Sartre, Réflexions sur la question juive