Potenco: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 152: Linio 152:


{{Citaĵo
{{Citaĵo
|teksto = Sian plej altan riveliĝon la potenco demonstras tie, kie la [[pardono]] venas lastmomente.
|teksto = Sian plej altan manifestiĝon la potenco demonstras tie, kie la [[pardono]] venas lastmomente.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]

Kiel registrite je 03:40, 14 okt. 2020

Potenco
Potenco
Potenco
Aliaj projektoj
Potenco en Vikipedio
Potenco en Vikivortaro

Potenco estas kapablo de iu trudi sian volonjurapolitika povo altrudi sian volon kaj plenumigi siajn ordonojn.

Citaĵo
« El la forto de ĉasisto naskiĝas la potenco de paŝtisto»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La senrevena tuŝo, kiam ĉia rezisto prezentiĝas nepensebla, en nia socia vivo enkorpiĝis je aresto… Sekva ŝtupo de la proksimiĝo estas kaptado… Ujo de la fleksita manplato ĉi tie estas aŭguro de la faŭkostomako, kiu definitive englutos la predon. Ĉe multaj bestoj ne la mano kaj nek ungegoj, sed nome la armita faŭko estas destinita por kaptado. Ĉe la homoj la mano, kiu jam ne forlasas la predon, transformiĝis je videbla simbolo de la potenco. “Li estas ĉe li en la manoj”. “Ĉio estas en niaj manoj”. “Ĉio estas en la mano de Sinjoro”. Similaj esprimoj estas disvastiĝintaj kaj kutimaj en ĉiuj lingvoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Rimarkindas kian estimon havas kaptopremo. Funkcioj de la mano estas tiom multnombraj, ke oni ne miras al abundo de rilataj al ĝi parolturnoj. Sed la veran aŭreolon al ĝi donas kaptopremo — la ĉefa kaj glorata eco de la potenco. La plej alta rango de la vortoj kiel “kaptita”, “kaptite” atestas tion plej konvinke… Al tio ligiĝas la superstiĉa timo kun kiu traktas la homoj la ĉasfelisojn — tigrojn kaj leonojn. Ili estas la plej grandaj kaptantoj… De iu ajn pozicio rigardu, ni alfrontas la potencon de la plej alta grado de koncentriĝo. En tiu ĉi sia formo ĝi kaŭzas al la homoj neforviŝeblan impreson — ĉiuj reĝoj volonte vidas sin leonoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La sorĉitaj per majesteco de la kaptado, homoj foje forgesas pri tio, kio okazas paralele: pli grandan potencon havas tiu, kiu ne donas sin kapti. Ĉiuj liberaj spacoj, kiujn kreas ĉirkaŭ si la reganto, servas nome por tiu ĉi dua celo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La plej grava instrumento de la potenco, per kiu estas provizita la homo, kaj ankaŭ multaj bestoj, estas la dentoj. Ilia ordiĝo laŭvice, brilo kaj glimo elstarigas ilin el ĉio alia, kio apartenas al la korpo kaj estas uzata praktike. Oni povas ilin nomi la unua vico el ĉiuj konataj: tio estas vico, kaŝanta en si minacon, kiu estas esprimita eĉ se ne ĉiam, do ĉiam kiam la buŝo estas malfermita, do tre ofte. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Salto de la ŝtono al la metalo estis decida rilate kreskon de glateco. Kiom ajn estu ŝlifata la ŝtono, tamen la glavo — unue bronza, poste fera — estas eĉ pli glata. Metalo povas esti pli glata ol ĉio alia — jen kio en ĝi allogas kaj subaĉetas… Manio de glateco en la nuntempa vivo disvastiĝis eĉ en tiaj sferoj, kie antaŭe oni evitis glatecon… Ĉiuj parolas pri funkcieco, klareco, utileco, sed efektive regas glateco kaj kaŝe enhavanta en ĝi prestiĝo de la potenco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kiam branĉo submane rompiĝis, aperis bastono… Same kiel rektomarŝado ĝis nun ne perdis sian patoson, ankaŭ la bastono malgraŭ ĉiuj siaj transformiĝoj ne iĝis simple teda aĵo: kiel sorĉa bastono aŭ kiel scipetro ĝi restis atributo de du plej gravaj formoj de la potenco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ĉio kio estas manĝata, estas objekto de la potenco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La ellaborita ĉi tie imago pri la digestado kiel la centra procezo de la potenco estas ĝusta ankaŭ rilate la patrinon; nur ĉe ŝi tiu ĉi procezo distribuiĝas je pli ol unu korpo, kaj tiu fakto, ke nova korpo pri kies nutrado ŝi zorgas, estas apartigita de ŝia propra, nur donas al la procezo entute klarecon kaj videblecon. La potenco de la patrino super la bebo en la fruaj etapoj de lia evoluo estas absoluta kaj ne nur pro tio, ke de ŝi komplete dependas lia vivo, sed ankaŭ ĉar ŝi sentas fortegan deziron senĉese uzi tiun potencon. Koncentriĝo de la strebo domini je tiom eta estaĵo donas al ŝi senton de superpotenco, kiu eblas en neniu el la aliaj normalaj interpersonaj homaj rilatoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Por la patrino la bebo kunigas en si ecojn de la planto kaj la besto… La bebo kreskas kiel grajno sub la manoj de la patrino, kiel hejma besto li plenumas tion, kion ŝi ordonas… Ne ekzstas pli intensa formo de la potenco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« …la familio el du anoj estas la plej kompatinda verko de la homaro. Sed eĉ kiam infanoj haveblas, ili ofte estas nura ŝirmilo, ŝirmanta la plej senhontan egoismon. Oni ŝparas “por siaj infanoj”, lasante la aliajn malsati. Efektive oni konservas, dum oni vivas, por si mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La momento de postvivado estas la momento de la potenco. Teruro pro la sento de la morto transformiĝas je kontento pro tio, ke mortas ne vi, sed alia. Li kuŝas kaj vi staras. Kvazaŭ vi trafis la malamikon en la duopa lukto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Enkorpigo de ĉiuj danĝeroj erte estas la morto… La unua kaj decida signo de la reganto estas rajto ordoni pri la vivo kaj morto. Al li neniu estas allasata: se venas mesaĝisto kun mesaĝo, kiu devas proksimiĝi al la reganto, oni lin priserĉas kaj forprenas la armilojn. La morton de li oni sisteme malproksimigas kaj tenas for: li mem povas kaj devas ĝin ordoni. Li kaŭzas la morton, kiam li deziras. La eldirita de li mortkondamno ĉiam estos plenumita. Tio estas sigelo de lia potenco: la potenco estas absoluta ĝis kiam lia rajto pri la mortkondamno estas nediskutebla. Liaj veraj regatoj estas nur tiuj, kiuj permesas al li mortigi sin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La potencon en pli profunda, besta nivelo, pli bone estas nomi perforto. Per perforto la predo estas kaptata kaj transportata al la buŝo. Perforto, se ĝi permesas al si malrapidiĝi, iĝas la potenco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« En la germana lingvo la vorto Macht (potenco) devenas de la malnova gota radiko magan, signifanta koennen, vermoegen (povi, posedi) kaj tute ne estas ligita al la vorto machen (fari). »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri islamo kaj kalvinismo] Iliaj adeptoj sopiras dian perforton. La dia potenco al ili malsufiĉas, ĝi estas tro nekonkreta kaj malproksima kaj tro multon lasas je ilia dispono. Tiu konstanta atendado de la ordono havas al la homoj, kiuj subiĝas al ĝi, profundegan influon kaj kaŭzas pezegajn sekvojn en ilia rilatoj al la ĉirkaŭuloj. Ĝi kreas la tipon de la kredanto-soldato, por kiu batalo estas la vera esprimo de la vivo kaj kiu ne timas la batalon, ĉar sentas ĝin en si konstante. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« En la demandanto demandoj altigas la senton de la potenco: li ĝuas, farante ilin denove kaj denove. La respondanto subiĝas al li ju pli, des pli ofte li respondas. Persona libereco grandparte konsistas en protekteco kontraŭ la demandoj. La plej forta tiranio estas tiu, kiu permesas al si la plej fortajn demandojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Silentado izolas — la silentanto estas pli soleca ol la parolanto. Tiel al li estas aljuĝata la potenco de aparteneco. Li estas gardanto de trezoro kaj la trezoro estas en li. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ĝojo pro la negativa prijuĝo estas evidenta. Tio estas kruda kaj kruela ĝojo, kiun nenio povas hezitigi… Potenco de la juĝisto — jen kion aljuĝas al si la homo, agante tiel. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ne dubindas ke multaj malpermesoj ekzistas nur por subtenado de la potenco de tiuj, kiuj povas puni aŭ pardoni ilian rompon. La pardono estas altsignifa kaj koncentra ago de la potenco, ĉar ĝi supozigas kondamnon; antaŭ la kondamno la pardono ne eblas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Sian plej altan manifestiĝon la potenco demonstras tie, kie la pardono venas lastmomente. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la baciloj] Imagoj de la homo pri si kaj sia povo kreskis ĝis neimagebla grandeco, kiam li poste renkontiĝis kun la baciloj… Al la granda aparta homo kontraŭstaris la grandega amaso da malaperante etaj estaĵoj. Gravecon de tiu bildo ne eblas supertaksi. Al ĝia ellaborado estas dediĉitaj la ĉefaj mitoj en la spirita historio de la homaro. Ĝi iĝis la vera modelo de la dinamiko de la potenco. Ĉion kio al ĝi kontraŭstaras, la homo komencis trakti kiel la aron da malicaj estaĵoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri paranojo] En la psika malsano, kiu konsistas en tiom proksima parenceco kun la potenco ke oni povus nomi ilin ĝemeloj, la retransformiĝo prezentas la specon de tiranio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la reĝo] Statikeco de tiu ĉi tipo, al kiu estas malpermesita propra transformiĝo, kvankam de ĝi eliras senfinaj ordonoj, kaŭzantaj transformiĝon de la aliaj, eniris esencon de la potenco. Tiu ĉi imago difinas ankaŭ la nuntempajn ideojn pri la naturo de la potenco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kiam la homo sukcesis kolekti tiom da sklavoj, kiom da bestoj en la grego, estis farita la fundamento de la ŝtato kaj de la potenco; kaj ne dubeblas ke strebo transformi la tutan popolon je la sklavoj aŭ je la bestoj vekiĝas en la reganto des pli forte, ju pli multnombra estas tiu popolo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Pozon de genuado oni povas trakti kiel petegon pri la kompato. La kondamnito al ekzekuto metas la kapon, li abnegaciis pri tio ke oi forhakos ĝin. Li ne rezistas, lia pozo mem faciligas plenumadon de alies volo. Sed li kunpremas la manojn kaj petegas la reganton pri pardono en la lasta momento. La genuado estas ĉiam ludo en la lasta momento, eĉ se efektive temas pri io tute alia, pri iu servo, pri montro de atento. Tiu kiu ŝajnige fordonas sin en la manojn de la morto, aljuĝas al tiu antaŭ kiu li genuiĝas la plej grandan potencon — la potencon pri la vivo kaj morto. Al tiom pova reganto estos tute ne malfacile fari iun ajn favoron. Kaj tiu favoro devas esti ne malpli granda ol senpoveco de la genuanto. La ludata distanco devas esti tiom granda, ke nur grandeco de la reganto povus ĝin superi; kaj se tio ne okazos, la reganto mem en la sekva momento eksentos sin malpli granda ol en la momento, kiam antaŭ li oni genuiĝis. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ne ekzistas pli videbla esprimo de la potenco ol agoj de la dirigento… kiu nenion scias pri la potenco povus punkton post punkto elkonduki ĉiujn ĝiajn trajtojn kaj ecojn el observado de la dirigento. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ordo de la tempo reguligas ĉiujn formojn de kunlaboro. Oni povas diri, ke ĝi estas la unua atributo de ĉia formo de regado. Ĉia aperinta potenco, dezirante firmiĝi, enkondukas novan ordon de la tempo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Same en la aprobaj aplaŭdoj oni povas vidi la volon al multigo. La movoj kaj riveliĝoj, kiuj estas konsiderataj ekzemplodonaj, per aplaŭdoj kvazaŭ fortiĝas kaj estas instigataj al ripetado. Al la potenco, eliĝanta el miloj da aplaŭdantaj manplatoj, kapablas rezisti nur malmultaj; produktado de la aplaŭdantoj neeviteble vastiĝas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La potenco neniam spertis malsufiĉon de laŭdantoj. Historiistoj, kiuj profesie estas obseditaj de ĝi, scias klarigi ĉion pere de tempo, malantaŭ kiu por ili kiel fakuloj estas facile kaŝi sin kaj pere de neceso, kiu en iliaj manoj ŝanĝiĝas laŭplaĉe. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Tiu propra al la paranojulo sento de pozicio ludas ege gravan rolon: li ĉiam strebas defendi kaj sekurigi sian esceptan pozicion. La regantoj laŭe al la naturo de la potenco kondutas same kaj en subjektiva perceptado de sia pozicio ili ne diferenciĝas de la paranojuloj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Paranojo estas laŭvorte malsano de la potencoSukceso ĉi tie, same kiel ĉie, dependas de hazardaĵoj. Ilia rekonstruado sub masko de leĝoj nomiĝas historio. Sub ĉiu granda nomo en la historio povus unuope stari centoj da aliaj. Talento de malnobleco estas divastiĝinta en la homaro. Ĉiu havas apetiton kaj ĉiu aspektas kiel reĝo, starante sur la senfina kampo de la bestaj kadavroj. Honesta esplorado de la potenco devas rezigni je la sukceso kiel kriterio. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ne eblas liberiĝi je la penso, ke ĉiun paranojon, same kiel ĉiun potencon, regas unusola strebo: forigi de la vojo ĉiujn por resti sola aŭ — en pli milda kaj ofte renkontiĝanta maniero — subigi ĉiujn al si por iĝi la sola helpe de ili. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La postvivanto mem sentas timon. Li ĉiam timas… Lia grandeco kaj lia nevundebleco estas en konstanta konflikto. Li iĝis tro granda. La regantoj hodiaŭ tremas aliel, kvazaŭ ili estas la samaj kiel la aliaj homoj. La origina strukturo de la potenco, ĝia kerno kaj koro — postvivado de la regantoj koste de ĉiuj aliaj — reesumiĝis je absurdo, kuŝas en ruinoj. La potenco hodiaŭ estas pli pova ol iam ajn, sed ankaŭ pli damna ol iam ajn. Postvivus ĉiuj aŭ neniu. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Tiu, kiu volas iĝi pli forta ol la potenco, devas lerni sen timo rigardi en la okulojn de la ordono kaj trovi la rimedon elŝiri ĝian pikilon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« En pli aŭ malpli libera socio la gvidanto povas deteni la potencon super la popolo nur se li blinde kredas je la saĝeco kaj bonkoreco de la popolo… Li devas scii, kiel diris iu, kien iras la popolo por gvidi lin… Tute aliel statas la aferoj tie, kiel la gvidanto povas apliki kruelon kaj perforton. Tie, kie la gvidanto povas postuli blindan obeon kiel ekzemple en la amasa movado — li povas agadi laŭ senerara teorio, ke ĉiuj homoj estas malkuraĝuloj kaj traktante ilin laŭe li ricevos necesan por li rezulton. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiam ĉiuj fundamentoj de la potenco estas detruitaj, sed ĝi plu ekzistas, tio signifas ke la socio ne havas edukitan tavolon aŭ inter la potenco kaj la “homoj de la vorto” formiĝis proksima unio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« …tuj post kiam la movado stariĝas sur relojn, la potenco transiras je la manoj de tiuj, kiuj ne kredas je la persono kaj nek estimas ĝin. Tiuj homoj venkas ne tiom pro tio ke ilia malestimo de la homa persono faras ilin kruelaj, kiom pro tio ke ilia esenco sufiĉe kongruas kun la ĉefa pasio de la amasoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kennedy estis murditaj ĉar ili ankoraŭ havis politikan dimension. Aliaj — Johnson, Nixon, Ford — havis rajton nur je ŝajnigaj atencoj, je simulitaj murdoj. Sed tiu ĉi aŭro de artefarita minaco estis ankoraŭ necesa al ili por kaŝi ke ili estas nuraj manekenoj de la potenco. Iam la reĝo (same kiel la Dio) devis morti — en tio estis lia povego. Hodiaŭ li mizere penas simuli morton por konservi gracon de la povo. Sed ĝi jam estas perdita. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Efektive la potenco ekzistas hodiaŭ nur por kaŝi ke ĝi ne plu ekzistas. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Ne plu ekzistas instanco de la potenco, instanco de la sendinto — la potenco iĝas io, kio cirkulas kaj kies fonto ne plu estas trovebla, ciklo en kiu la dominanta kaj subigita pozicioj interŝanĝas lokojn en senfina retromutacio, kio estas ankaŭ fino de la potenco en ĝia klasika difino. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Kontraŭ-Kopernika revolucio: ne plu ekzistas transcenda instanco, nek la suno, nek fonto de lumo, potenco kaj scio — ĉio eliras el la popolo kaj ĉio revenas al ĝi. Nome ekde tiu ĉi ŝoka recirkulado komencas realiĝi, de scenaro de la totala balotrajto kaj ĝis la nuntempaj ĥimeroj de opinisondado, la universala simulakro de manipulado»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Nome la maldekstruloj sekrecias kaj despere reproduktas la potencon, ja ili strebas al ĝi, do kredas je ĝi kaj renaskigas ĝin nome tie, kiel al sistemo ĝin neniigis… La maldekstruloj mem estas devigitaj restarigi ĉiujn mekanismojn de la kapitalo por havi eblecon ricevi la potencon iutage: de privata posedo ĝis eta komerco, de armeo ĝis nacia grandeco, de puritana moralo ĝis etburĝa kulturo, de justico ĝis la Universitato — ĉio kio malaperas, kion la sistemo mem likvidis en sia krueleco, sed ankaŭ en sia nerenversebla impeto, devas esti konservita.
La potenco (aŭ tio, kio anstataŭgas ĝin) ne plu kredas je la Universitato. Finfine ĝi scias ke ĝi estas nura zono de lokado kaj observado de la tuta aĝkategorio, do ĝi ne zorgas pri elektado — sian eliton ĝi trovs en alia loko aŭ alimaniere. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« La potenco perdiĝas, la potenco jam perdiĝis. Ĉirkaŭ ni estas nuraj manekenoj de la potenco, tamen iluzio de la potenco aŭtomate ankoraŭ gvidas la socian ordon, iluzio malantaŭ kiu kreskas abstinenta, neelektema teroro de la kontrolo, teroro de la difina kodo, kies mizeraj terminaloj estas ni. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Ĉirkaŭitaj de simulakro de la valoro kaj de fantomo de la kapitalo kaj la potenco ni estas oble pli sendefendaj kaj senhelpaj, ol ĉirkaŭitaj de la leĝo de kosto kaj varo, ĉar la sistemo evidentiĝis esti kapabla inkluzivi en si sian propran morton, liberiginte nin de respondeco pri ĝi, do ankaŭ de la senco de nia propra vivo»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Longan tempon ŝajnis ke apatio de la amasoj devas esti bonvenigata de la potenco. Ĉe potenco formiĝis kredo, ke ju pli pasivaj estas la amasoj, des pli efike eblas regi ilin… Tamen hodiaŭ sekvoj de tiu ĉi strategio turniĝas kontraŭ la potenco mem: indiferenteco de la amasoj, kiun ĝi aktive subtenadis, aŭguras ĝin fiaskon. Pro tio okazas radikala transformiĝo de ĝiaj strategiaj linioj: anstataŭ stimulado de la pasiveco — instigado al partopreno en la administrado, anstataŭ laŭdado de la silento – alvokoj ekparoli. Sed la tempo jam estas perdita. La “amaso” iĝis “krita”, anstataŭ evoluo de la sociala aperis ĝia malevoluo en la kampo de inercio. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« …iuj politikistoj komprenas ke la potenco estas ne rajto unuflanke manipuli la volon de aliaj, sed la ĉiam fajna kaj malsimpla ekzercado pri sia propra malapero. Ili komprenas, ke la potenco, same kiel la vero, estas morta punkto, kiun oni devas scii neniam okupi, eĉ pli, necesas fari tiel, ke ĝin trafu aliaj. La potenco, kiu okupas tiun lokon, la potenco kiu enkorpigas la potencon, obscena kaj aĉa, kaj pli aŭ malpli frue ĝi fluigas sangon aŭ iĝas ridindaĵo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]


Citaĵo
« Ĉe la manko de volo al povo (sufiĉe malfortiĝinta) kaj volo al scio (sufiĉe problema) hodiaŭ ĉie restas nur volo al spektaklo kaj kun ĝi obstina deziro konservi fantomojn kaj fikciojn (tia estas la sorto de la religioj, je kiuj jam neniu kredas: ili konserviĝas forme de nerealigitaj praktikoj). »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
  • Nenia tiranio pli timegigas ol tiranio certa pri esti la senprofitema gardanto de la popolo. Ĉar la malbono, kiun povas fari tirano denature kruela, estas limigita en la kampo de liaj propraj interesoj kaj krueleco; sed la tirano honesta kaj obeante je superaj celoj, tiu ĉi povas kaŭzi senliman malbonon.
  • Ĉia povo sepsas, ĉia plena povo sepsas plene.
  • Ne estas pli danĝera veneno, ol la povo, kiun oni ekzercas super aliulo.
  • Kontraŭ mi staras kiu ajn estas forta, kiu ajn estas malnobla.
  • “… sed nuligi subpremanton, ĉu ja tio estas nuligi subpremadon? Malsama problemo, pli malfacila por solvi !
    • Han RYNER, franca anarĥiisto
  • En la parolo de la okupacianto, la rezistanto ĉiam estas vortita « teroristo ».
    • Aŭtoro Joël LABRUYERE
  • Ĉu vi ja scias, kion mi plej admiras en mondo ? Tio estas la senpovo de forto je fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo : sabro kaj spirito. En la daŭro la sabro estas ĉiame finfine venkita de la spirito.
  • Kiu solvas la konfliktojn per la milita POVO, ja ne multe diferencas de plej sovaĝa bovo.
  • Absoluta fido koruptas tiom absolute kiom absoluta potenco.
    • Absolute faith corrupts as absolutely as absolute power.
    • Eric Hoffer
  • Potenco emas korupti kaj senlima potenco koruptas senlime.
    • Power tends to corrupt and absolute power corrupts absolutely. (Letter to Bishop Mandell Creighton 3. April 1887)
    • Lordo Acton
  • Pli bona pura konscienco ol malpura potenco.