'''Socia sekso''' estas la gamo de trajtoj apartenantaj al, kaj diferencantaj inter, [[vireco]] kaj [[virineco]].
'''Socia sekso''' estas la gamo de trajtoj apartenantaj al, kaj diferencantaj inter, [[vireco]] kaj [[virineco]].
{{Citaĵo
|teksto = Seksan aspekton de la [[malpermeso]] pri transformiĝo, kies [[kaptilo]]n ili trafis, plej klare eblas observi en la fenomeno de ''[[sorĉistino]]j''. La vera [[peko]] de la sorĉistinoj konsistas en ilia amorado kun la [[diablo]]… La [[ideo]] pri ''transformiĝo tra seksumado'' estas malnova kiel la [[mondo]].
Socia sekso estas la gamo de trajtoj apartenantaj al, kaj diferencantaj inter, vireco kaj virineco.
« Seksan aspekton de la malpermeso pri transformiĝo, kies kaptilon ili trafis, plej klare eblas observi en la fenomeno de sorĉistinoj. La vera peko de la sorĉistinoj konsistas en ilia amorado kun la diablo… La ideo pri transformiĝo tra seksumado estas malnova kiel la mondo. »
« La amorespondecas pri ĉiuj enigmoj de la mondo, sed al ĝi mem mankas enigmeco. Inverse, ĝi estas ŝarĝita je la senco kaj apartenas ne al vico de la enigmo, sed al la vico de la diveno. “La amo estas ŝlosilo al la diveno” aŭ eĉ tute brutale: “La tuta vero estas en la sekso”. (La vero, kiu mirakle malkovriĝis en la 20-a jarcento, sed kial ja? Ne kredu al ĝi: la enigmo restas nedivenita kaj plu konservas tutan sian forton de la tento). »
« Iel ajn, la sola afero kiun al vi neniam pardonos la virino estas ne tio, ke vi ne amas ŝin (pri la amo aŭ sekso ĉio ĉiam solviĝas), sed tio ke vi ne tentis ŝin aŭ ke ŝi ne tentis vin. Tio elaĉeteblas per nenio kaj kiun ajn amon kaj teneron vi ne donu al ŝi, finfine ŝi ĉiam uzos ilin por kruela venĝo. Ne sukcesinte tenti, ŝi strebos neniigi vin. Ĉiuj amaj kaj seksaj pekoj pardoneblas, ĉar ili ne estas ofendo. Nur la tento tuŝas la animon, kiu trovas la trankviliĝon nur en la murdo. El tio devenas tio, kion mi nomas malica spirito de la pasio. »
« La viro ĉiam alfrontas danĝeron perdi la vizaĝon: se li tuj riskos fari seksan proponon, li ĉiam ricevos rifuzon; se li aplikos pli fajnan ludon, li iĝos viktimo de pli fajna rifuzo. Inverse ne okazas. Ja la virino troviĝas en la pozicio de ne deziro, sed en la pozicio de oble pli altaj — tiu de objekto de la deziro. »
« La eterna vireco ne ekzistas, ĉar ne ekzistas malpermeso, kiu barus la viron de seksa deziro de la virino. La virinon, se ŝi tion deziras, nun ne necesas tenti. Sed la viro, se tion deziras la virino, plu devas tenti.
Kaj se deviga postulo de virineco de la objekto ĉesis por la virino, do la deviga postulo de la vireco ne ĉesis por la viro. Do por ne perdi la vizaĝon li devas respondi al seksa deziro de la virino — ŝi neniam trafis tian situacion, ĉar ŝi ĉiam havis eblecon dekliniĝi en la tento kaj interalie en la rifuzo, kie ŝi ne riskis perdi la vizaĝon, kaj eĉ inverse. »
« En Esperanto sekso ne estas tiel ligita al la biologia sekso kiel la angla sex, sed povas esti aŭ biologia sekso aŭ socia sekso. Kaj la oficialaj, vaste uzataj kaj vortare registritaj signifoj de genro ne inkluzivas la signifon 'socia sekso' (kaj ĝendro estas neoficiala kaj tute malkutima vorto). Se oni intencas esprimi specife unu el tiuj du signifoj, oni devas klarigi tion per aldona adjektivo biologia aŭ socia, kaj ne povas kiel en la angla supozi, ke baza vorto sen klariga adjektivo esprimas tian signifon. »