Islamo: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
}}
}}
'''Islamo''' estas universala [[religio]], fondita de [[Mahomedo]] kaj bazita sur la [[Korano]].
'''Islamo''' estas universala [[religio]], fondita de [[Mahomedo]] kaj bazita sur la [[Korano]].

{{Citaĵo
|teksto = El islamo, en kies karaktero senerare videblas la [[Milito|milita]] [[religio]], danke al skismo naskiĝis la religio de la [[priploro]], la plej koncentrita kaj klare esprimita el ĉiuj ekzistantaj — la [[ŝijaismo]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = [pri islamo kaj [[kalvinismo]]] Iliaj adeptoj sopiras [[Dio|dian]] ''[[perforto]]n''. La dia [[potenco]] al ili malsufiĉas, ĝi estas tro nekonkreta kaj malproksima kaj tro multon lasas je ilia dispono. Tiu konstanta atendado de la [[ordono]] havas al la [[homo]]j, kiuj subiĝas al ĝi, profundegan influon kaj kaŭzas pezegajn sekvojn en ilia rilatoj al la ĉirkaŭuloj. Ĝi kreas la tipon de la [[kredanto]]-[[soldato]], por kiu [[batalo]] estas la vera esprimo de la [[vivo]] kaj kiu ne timas la batalon, ĉar sentas ĝin en si konstante.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Ĉe la [[Kredo|kredantaj]] mahometanoj haveblas kvar pretekstoj kolektiĝi kune.</br>
1. Kelkfoje tage ili kolektiĝas por la [[preĝo]], al kiu ilin volas [[voĉo]], aŭdiĝanta de alteco. Tuj formiĝas etaj [[Ritmo|ritmaj]] [[grupo]]j, kiujn oni povas marki kiel la ''preĝajn [[grego]]jn''. Ĉiu movo estas strikte preskribita kaj definitive orientita, nome direkte al [[Mekko]]. Unufoje semajne, dum la [[festo]] de [[vendredo]], la gregoj transformiĝas je la [[amaso]]j.</br>
2. Ili kolektiĝas por la [[sankta milito]] kontraŭ [[nekredanto]]j.</br>
3. Ili kolektiĝas en Mekko dum la granda [[pilgrimado]]. </br>
4. Ili kolektiĝas dum la [[Terura Juĝo]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}


{{Citaĵo
{{Citaĵo

Kiel registrite je 13:02, 7 okt. 2020

Islamo
Islamo
Islamo
Aliaj projektoj
Islamo en Vikipedio
Islamo en Komuneja kategorio
Islamo en Vikivortaro
Islamo en Vikinovaĵoj

Islamo estas universala religio, fondita de Mahomedo kaj bazita sur la Korano.

Citaĵo
« El islamo, en kies karaktero senerare videblas la milita religio, danke al skismo naskiĝis la religio de la priploro, la plej koncentrita kaj klare esprimita el ĉiuj ekzistantaj — la ŝijaismo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri islamo kaj kalvinismo] Iliaj adeptoj sopiras dian perforton. La dia potenco al ili malsufiĉas, ĝi estas tro nekonkreta kaj malproksima kaj tro multon lasas je ilia dispono. Tiu konstanta atendado de la ordono havas al la homoj, kiuj subiĝas al ĝi, profundegan influon kaj kaŭzas pezegajn sekvojn en ilia rilatoj al la ĉirkaŭuloj. Ĝi kreas la tipon de la kredanto-soldato, por kiu batalo estas la vera esprimo de la vivo kaj kiu ne timas la batalon, ĉar sentas ĝin en si konstante. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ĉe la kredantaj mahometanoj haveblas kvar pretekstoj kolektiĝi kune.

1. Kelkfoje tage ili kolektiĝas por la preĝo, al kiu ilin volas voĉo, aŭdiĝanta de alteco. Tuj formiĝas etaj ritmaj grupoj, kiujn oni povas marki kiel la preĝajn gregojn. Ĉiu movo estas strikte preskribita kaj definitive orientita, nome direkte al Mekko. Unufoje semajne, dum la festo de vendredo, la gregoj transformiĝas je la amasoj.
2. Ili kolektiĝas por la sankta milito kontraŭ nekredantoj.
3. Ili kolektiĝas en Mekko dum la granda pilgrimado.

4. Ili kolektiĝas dum la Terura Juĝo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Miaopinie estas parto de mia respondeco kiel prezidento de Usono batali kontraŭ negativaj kliŝoj rilate al islamo kiam ajn ili aperas. » « I consider it part of my responsibility as President of the United States to fight against negative stereotypes of Islam wherever they appear. »
— Barack Obama
Citaĵo
« …sen politika unueco kaj sen unueca, vere pova islama ŝtato mankos geopolitika kerno al defio flanke de la islama fundamentalismo, do ĝi esprimos sin plej verŝajnte per perforto. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Usono devas uzi sian influon en Eŭropo por helpi al siatempa aniĝo de Turkio en Eŭropa Unio, kaj turni specialan atenton al traktado de Turkio kiel eŭropa lando, kondiĉe ke en la interna politiko de Turkio ne okazos drasta kliniĝo al la islama direkto. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« …bildo de la islamo en percepto de multaj usonanoj estas preskaŭ speguliĝo de la islamo-fundamentisma bildo de Usono kiel la “granda Satano”. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« …de la ideologia vidpunkto mankas kialoj konsideri islamon pli fremda al demokratio ol kristanismo, judismo kaj budhismo»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« …Usono devos eviti montri ke ĝi kvazaŭ konsideras islamon, pro ĝia kvazaŭ profunde alia kultura origino, esti nekapabla trapasi la samajn etapojn de la politika evoluo kiel la kristana kaj budhisma mondoj. Antaŭ sesdek jaroj estis tute ne evidente, ke Germanio kaj Japanio iĝos centroj de demokratio»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Konstruado de pli sekura mondo estas simple neatingebla sen kunlabora partopreno de 1 miliardo 200 milionoj da islamanoj, loĝantaj sur la planedo. »
— La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« …la procezojn de tumultado en la islama mondo necesas trakti unuavice en la regiona, ne tutmonda kunteksto, kaj prefere tra geopolitika ol teologia prismo. La islama mondo estas disigita politike kaj religie»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Naturaj kontraŭuloj de la usona juda komunumo — naftaj kompanioj kaj islama komunumo — ne povas rivali kun ĝi. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Tute evidentas ke la Okcidento ekrevis pri islama rekonstruado surbaze de absolute nova modelo, realigita en Orienta Eŭropo — pri demokratio, senhalte instaliĝanta en la landoj, venkitaj de la fortoj de la Bono»
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Apenaŭ temas pri resurekto de la antikva islamo. La nuna islamo ankaŭ estas produkto de tutmondiĝo kaj epoko de la moderno. »
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[1] [2002]
Citaĵo
« Ne ekzistas dio krom Dio. Mohamedo estas la profeto de Dio. » « لا إله إلا الله محمد رسول الله »
— Ŝahada, fundamenta diraĵo de la Islama kredo
Citaĵo
« Neniu el vi vere kredas ĝis vi volas por via frato kion vi volas por vi. » « لا يـؤمـن احـدكـم حـتي يـحـب لأخـيـه مــا يـحـبـه لـنـفـسـه. »
— Mohamedo, Hadith 13

Referencoj

  1. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).