Popolo estas vasta grupo da homoj, konsciaj pri sia malsimileco kun la ceteraj najbaraj grupoj, kaj loĝantaj kune, plejofte en unu sama lando kaj la malpli riĉa, malpli kulturita plimulto, kontraste kun kleruloj, burĝoj ks.
« Se popolo maturiĝis por la amasajmovadoj, tio kutime signifas ke ĝi pretas al iu ajn el ili, kaj ne nur al unu movado kun difinitaj doktrino aŭ programo. »
« En la ludo de historio kutime partoprenas la plej bonaj kaj plej malbonaj, kaj la ludo okazas super kapoj de la plejmulto, sidanta meze. La malsupraj elementoj de la popolo povas rimarkinde influi pason de la eventoj, ĉar ili absolute ne valorigas la nuntempon. Siajn proprajn vivojn kaj ĉion nuntempan ili konsideras nekorekteble fuŝitaj, do ambaŭ ili pretas malŝpari kaj detrui ĝisfunde: de tio devenas ilia senracieco kaj strebo al ĥaoso kaj anarĥio. »
« La rifuzitoj, forpuŝitaj al malantaŭa loko homoj iĝas krudmaterialo por estonteco de la nacio. La ŝtono forĵetita de konstruistoj, iĝas fondoŝtono de la nova mondo. Popolo, ne havanta proprajn sociajn forĵetaĵojn kaj malkontentulojn, estas kutime disciplinita, bonkonduta, paca kaj afabla, sed ŝajne sen iuj ajn semoj de granda estonteco. Tute ne estas ironio de la historio en tio, ke nome rifuzitoj el diversaj landoj de Eŭropo transveturis oceanon kaj konstruis sur la nova kontinento novan mondon. Nur ili povis fari tion. »
« Metodo “disigu kaj regu” ne efikas, kiam malfortiĝas ĉiuj formoj de unuiĝo de la subuloj. Eriĝo de vilaĝa komunumo, tribo aŭ nacio je apartaj individuoj ne povas likvidi kaj subpremi la etoson de ribelo kontraŭ la reganta potenco. Por ke apartigo estu efika, necesas disigi la popolojn je malsamaj sociaj korpoj: rasaj, religiaj aŭ ekonomiaj, konkurantaj inter si kaj ne fidantaj unu al alia. »
« Verŝajne ĝuste estus diri, ke sukcesa modernigo de postrestinta popolo eblas nur en severa kadro de unuecaj kolektivaj klopodoj. La ŝoka modernigo de Japanio estis farita en la arda atmosfero de unuecaj klopodoj kaj de la grupa solidareco. »
« En pli aŭ malpli liberasocio la gvidanto povas deteni la potencon super la popolo nur se li blinde kredas je la saĝeco kaj bonkoreco de la popolo… Li devas scii, kiel diris iu, kien iras la popolo por gvidi lin… »
« Kontraŭ-Kopernikarevolucio: ne plu ekzistas transcenda instanco, nek la suno, nek fonto de lumo, potenco kaj scio — ĉio eliras el la popolo kaj ĉio revenas al ĝi. Nome ekde tiu ĉi ŝoka recirkulado komencas realiĝi, de scenaro de la totala balotrajto kaj ĝis la nuntempaj ĥimeroj de opinisondado, la universala simulakro de manipulado. »
« La popolo iĝis publiko. Kiel la percepto-modelo de la politika sfero servas perceptado de la matĉo, beletra aŭ animcia filmo. Same kiel per spektaĵo sur la hejma ekrano, loĝantaro estas sorĉita de ĉiamaj ŝanĝiĝoj de sia opinio, pri kiuj ĝi ekkonas el ĉiutagaj gazetaj publikaĵoj de la sondado. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« Por elstariĝi inter aliaj popoloj, por humiligi kaj distreti ilin aŭ simple por trovi sian neripeteblan vizaĝon, la popolo bezonas frenezan ideon kiu gvidas ĝin, starigas antaŭ ĝi celojn, nekompareblajn kun iuj ajn realaj eblecoj. »
« Popolo, atinginta prosperon, eluzinta ĉiujn siajn talentojn kaj komplete konsuminta sian genion, elaĉetas tiun sukceson per sterileco. Ĝi plenumis sian devon kaj revas vivi trankvile, sed ve, nome tion ĝi ne sukcesas fari. Kiam la romianoj — aŭ iliaj kompatindaj restaĵoj — ekdeziris ripozi, ekmoviĝis la barbaroj. »
« En la tagoj de malsatribeloj popolaj amasoj kutime postulas panon kaj subtene al la postuloj kutime detruas bakejojn. Ĉu tio estas simbolo de tio, kiel la nuntempaj amasoj traktas — nur pli grandskale kaj inventeme — la civilizacion, kiu nutras ilin? »
« La plej memkontentaj nuntempe popoloj, kaj ankaŭ la plej monumentaj “neplenkreskuloj” estas la popoloj, kiuj decidis en la homa komunumo “fari ĉion laŭdezire”. Kaj laŭ naiveco ili nomas tion “naciaspirito”. Kvankam mi malŝatas la spiriton internacian kaj bigotan estimon de ĝi, tamen tiuj kapricoj de la nacia nematureco ŝajnas al mi karikaturaj. »
« Frivola spektaklo de la ekzistado de nemenskapablaj popoloj aspektas plorinde. Pro tio ke Eŭropo laŭdire estas en regreso kaj do ne plu regas, ĉiu popolo kaj popoleto petolas, grimacas, ploretas aŭ penegas kaj tiriĝas supren, ŝajnigante plenkreskulon, mastron de sia sorto. Pro tio tiu ĉi aperis bacila mondobildo, kie ĉiupaŝe svarmas “naciismoj”. »
« Ĉe la novaj popoloj bildo de la ŝtato perdis materiecon. Se tio estas programo de komuna afero, do ĝi esprimiĝas en pura dinamismo — en agado, en komuneco de la agoj. Pro tio efika forto de la ŝtato, politika subjekto iĝas ĉiu, kiu taŭgas al la afero kaj estas fidela je ĝi, dum sango, lingvo, geografia kaj socia apartenoj iĝas duarangaj. »
« Iam estas tempo kiam trankvila kuraĝo kaj aŭdaco fariĝas la ununura formo de konvena prudento por popolo en la ĉefmomento de ĝia ekzisto. Se ĝi tiam ne akceptas la kalkulitan riskon de grandaj paŝoj, ĝi povas por ĉiam manki ĝian karieron, tiel kiel homo kiu timas la vivon. »
— René Lévesque, Afiŝita sur la ŝildo de lia statuo antaŭ la Kebekia Parlamento.
« Leĝoj ne malkaŝas tion, kio estas popolo, nur tion kio ŝajnas al ĝi fremda, stranga, terura kaj fremdlanda. »
« Gesetze verraten nicht das, was ein Volk ist, sondern das, was ihm fremd, seltsam,ungeheuerlich,ausländisch erscheint. »
«Ŝtato nomiĝas la plej malvarma de ĉiuj malvarmaj monstroj. Malvarme ĝi ankaŭ mensogas; kaj jen la mensogo rampanta el ĝia buŝo: "Mi, la ŝtato, estas la popolo". Mensogo estas! [...] Kie ankoraŭ ekzistas popolo, la ŝtaton ĝi ne komprenas kaj malamas, kiel malbonan rigardon kaj pekon kontraŭ moralo kaj rajtoj. »