Azio: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 12: Linio 12:


{{Citaĵo
{{Citaĵo
|teksto = [[Ekonomio|Ekonomia]] postvivado de ĉiu ajn el la ĉefaj ludantoj sur la azia scenejo tute dependas de senobstakla aliro de maraj komercaj ŝipoj al nuraj du-tri ĉefaj havenoj. Sufiĉas bloki per kelkaj magnetaj minoj aliron al [[Ŝanĥajo]], [[Jokohamo]] aŭ [[Bombejo]] (kaj al unu-du pliaj havenurboj) por laŭvorte paralizi la ekonomian aktivadon de [[Japanio]], [[Ĉinio]] aŭ [[Barato]].
|teksto = [[Ekonomio|Ekonomia]] postvivado de ĉiu ajn el la ĉefaj ludantoj sur la azia scenejo tute dependas de senobstakla aliro de maraj komercaj ŝipoj al nuraj du-tri ĉefaj havenoj. Sufiĉas bloki per kelkaj magnetaj minoj aliron al [[Ŝanhajo]], [[Jokohamo]] aŭ [[Bombejo]] (kaj al unu-du pliaj havenurboj) por laŭvorte paralizi la ekonomian aktivadon de [[Japanio]], [[Ĉinio]] aŭ [[Barato]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]

Kiel registrite je 02:33, 7 aŭg. 2020

Azio
Azio
Azio
Aliaj projektoj
Azio en Vikipedio
Azio en Komunejo
Azio en Komuneja kategorio
Azio en Vikivortaro
Azio en Vikinovaĵoj

Azio estas kontinento en la orienta hemisfero, parto de Eŭrazio.

Citaĵo
« Ekonomia postvivado de ĉiu ajn el la ĉefaj ludantoj sur la azia scenejo tute dependas de senobstakla aliro de maraj komercaj ŝipoj al nuraj du-tri ĉefaj havenoj. Sufiĉas bloki per kelkaj magnetaj minoj aliron al Ŝanhajo, JokohamoBombejo (kaj al unu-du pliaj havenurboj) por laŭvorte paralizi la ekonomian aktivadon de Japanio, ĈinioBarato»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« …dum dek ok jarcentoj en la tutmonda Malneta Nacia Produkto (MNP) ĉiam dominis Azio. Ankoraŭ en 1800 al Azio apartenis ĉirkaŭ 60% de la tutmonda MNP — kompare al la eŭropaj 30%. Sole parto de Barato en la tutmonda produktado (laŭ Jaswant Singh, la eksa ministro pri financoj de Barato) en 1750 atingis 25% — proksimume same kiel la nuna parto de Usono. Tamen dum la 19-a20-a jarcentoj, post invado de la eŭropa imperiismo, sin apoganta sur avantaĝajn industriajn kaj financajn teknologiojn, la monda parto de Azio rapide reduktiĝis. En 1900, kiam Barato jam sufiĉe longe troviĝis sub regado de Britio, ĝia parto malkreskis ĝis la mizeraj 1,6%. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« La iama ekonomia dominado de Ĉinio kaj Barato ebgligas aserti, ke la nuna ekonomia leviĝo de Azio estas fakte reakiro de la perdita, sed sufiĉe longdaŭra povego. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« La divida linio inter Eŭropo kaj Rusio kun Turkio estas nura geografia abstrakciaĵo. Nek rivero Okcidenta Bugo (apartiganta Pollandon disde Belorusio), nek Pruto (laŭ kiu iras landlimo inter Rumanio kaj Ukrainio), nek Narvo (disdividanta Estonion kaj Rusion) plenumas rolon de geografiaj aŭ kulturaj limoj de la eŭropa oriento. Same ne plenumas tiun ĉi rolon Urala montaro, laŭ kiu, kiel skribas ĉiuj geografiaj lernolibroj, pasas limo de Eŭropo kaj Azio. Eĉ pli malbone tiun rolon plenumas la markolo Bosporo, kuniganta Mediteranean kaj Nigran marojn, kvankam la dividita per mallarĝa akvostrio Istanbulo estas konsiderata situanta parte en Eŭropo, parte (same kiel la ĉefa landoparto) en Azio… Laŭ vivmaniero, arkitekturo kaj socia ordo la fororienta Vladivostoko estas oble pli eŭropeca ol Kazano (ĉefurbo de Tatario), situanta milojn da kilometroj for de Vladivostoko en la “eŭropa” parto de Rusia Federacio. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …stabileco de Azio parte dependos de tio kiel reagos Usono al eventoj en du kruciĝintaj regionaj trianguloj kun la centro en Ĉinio. La unuan triangulon konsistigas Ĉinio, Barato kaj Pakistano. La duan — Ĉinio, Japanio kaj Koreio akompane de la ŝtatoj de Sud-Orienta Azio. En la unua kazo la ĉefa streĉocentro kaj fonto de malstabileco estos Pakistano. En la dua — Koreio (ambaŭ Koreioj, la Norda kaj Suda) kaj (aŭ) eble Tajvano»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …klopodante altigi probablecon de la tutmonda partnereco kun Ĉinio, Usono devas neoficiale akcepti la geopolitikan dominadon de Ĉinio en la kontinenta Azio kaj ĝian stariĝon kiel la dominanta ekonomia povo en tiu ĉi regiono. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« En longdaŭra afero de garantiado de stabileco en Azio, Usono devas preni sur sin rolon de peranto kaj paciganto. Do ĝi devas eviti rektan militan enmiksiĝon en la regiono, anstataŭe klopodante estingi malnovan kverelon inter ŝlosilaj fororientaj aziaj fortoj — interalie inter Ĉinio kaj Japanio. La baza principo de la politiko de Usono en la nova Oriento devas konsisti en tio, ke ĝia enmiksiĝo en la eventoj de la kontinenta Azio eblas nur responde al malamikaj agoj kontraŭ la ŝtatoj, kie la usonaj trupoj jam delonge iĝis parto de la internacia situacio. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]