Nuklea armilo: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
}}
}}
'''Nuklea armilo''' estas esprimo kiu estas uzata ĉefe por [[atombombo]].
'''Nuklea armilo''' estas esprimo kiu estas uzata ĉefe por [[atombombo]].

{{Citaĵo
|teksto = En [[ombro]] de tiu ĉi sistemo pretekste de seriozega “objektiva” [[minaco]] kaj danke al tiu ĉi nuklea [[Damokla glavo]], estas kreata povega sistemo de [[kontrolado]], kiu iam ajn ekzistis, kaj poiometa sateligado de la tuta planedo helpe de tiu supermodelo de la [[sekureco]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = …disvastiĝo de la nukleaj armiloj ne kreskigas riskon de la atoma konfrontiĝo aŭ [[katastrofo]], escepte de [[tempo]], kiam “junaj” [[ŝtato]]j povas eksenti [[tento]]n uzi ĝin ne cele de timigado, sed por “[[Realo|reala]]” celo…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = Jen kio estas grava en la nuklea: la [[atomcentralo]] estas tiu [[matrico]], kie estas produktata modelo de absoluta [[sekureco]], kiu disvastiĝas tra la tuta [[Socio|sociala]] sfero kaj kiu efektive estas modelo de apotropio (tio estas tiu modelo, kiu regas nin mondskale sub [[signo]] de la [[Paco|paca]] kunekzistado kaj de [[simluado]] de de nuklea minaco).
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}


{{Citaĵo
{{Citaĵo

Kiel registrite je 11:31, 10 jul. 2020

Nuklea armilo
Nuklea armilo
Nuklea armilo
Aliaj projektoj
Nuklea armilo en Vikipedio
Nuklea armilo en Komunejo
Nuklea armilo en Komuneja kategorio

Nuklea armilo estas esprimo kiu estas uzata ĉefe por atombombo.

Citaĵo
« En ombro de tiu ĉi sistemo pretekste de seriozega “objektiva” minaco kaj danke al tiu ĉi nuklea Damokla glavo, estas kreata povega sistemo de kontrolado, kiu iam ajn ekzistis, kaj poiometa sateligado de la tuta planedo helpe de tiu supermodelo de la sekureco»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« …disvastiĝo de la nukleaj armiloj ne kreskigas riskon de la atoma konfrontiĝo aŭ katastrofo, escepte de tempo, kiam “junaj” ŝtatoj povas eksenti tenton uzi ĝin ne cele de timigado, sed por “reala” celo… »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Jen kio estas grava en la nuklea: la atomcentralo estas tiu matrico, kie estas produktata modelo de absoluta sekureco, kiu disvastiĝas tra la tuta sociala sfero kaj kiu efektive estas modelo de apotropio (tio estas tiu modelo, kiu regas nin mondskale sub signo de la paca kunekzistado kaj de simluado de de nuklea minaco). »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« La sistemo detenas, timigante sin mem, kaj je tio troviĝas paradokse profita aspekto de detenado: mankas spaco por la milito. Nome pro tio restas esperi pri pluado de la nuklea eskalado kaj armilkonkuro. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Ni lasu ankaŭ la virtualan militon en ĝia orbito, ĉar nome tie ĝi nin protektas: danke al sia ekstrema abstrakteco kaj terura ekscentreco, la nuklea armilaro iĝas nia plej bona protekto. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« Unuavice ŝoka estas neimagebla “dikeco” de ĉiuj nuntempaj sistemoj, tiu, kiel diras pri la kancero Susan Sontag, “diabla gravedo”, propra al niaj mekanismoj de informado, komunikado, memoro, stokado, kreado kaj detruado, mekanismoj tiom troaj, ke ili estas anticipe asekuritaj de ajna uzado. Efektive ne ni finis la konsuman koston, sed la sistemo mem likvidis ĝin per troa produktado. Estas produktitaj kaj stokitaj tiom da aĵoj, ke ili simple ne havas tempon por servi (kio estas granda bono kiam temas pri la nukleaj armiloj). Estas skribite kaj disvastigite tiom da signoj kaj mesaĝoj, ke ili neniam estos legitaj. Feliĉe por ni! Ja eĉ kun tiu malgranda parto, kiun ni absorbas, kun ni okazas io simila al ekzekuto sur la elektra seĝo»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« Post Hiroŝimo kaj Nagasako, kie la vorto “totala” ekhavis tute novan sencon, kaj ĉe disvastiĝo de la nukleaj armiloj, rondon de kies posedantoj eniris ne nur la ĉefaj antagonistoj de la “malvarma milito”, sed ankaŭ aliaj ŝtatoj, venko en la totala milito iĝis oksimoro… »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [pri la amasdetruaj armiloj] La afero komplikiĝas per tio, ke konduto de Usono mem en la kampo de disvastigo de la amasdetruaj armiloj estas ne tre senriproĉa. Usono asistis al klopodoj de Britio pri kreado de prorpa nuklea potenco, kaŝe helpis pri tio al Francio, neglektis aŭ eble rekte helpis al la nukleja programoj de Israelo, fermis la okulojn pri la similaj agoj de Ĉinio, Barato kaj Pakistano, kaj fine montris senzorgan nesingardemon rilate prorajn nukleajn sekretojn. Kiam la kritikistoj riproĉas Usonon ke ĝiaj aktualaj timoj pri disvastigo de la amasdetruaj armiloj malfruiĝis, en tiuj vortoj haveblas parto de la vero. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [pri klopodoj de Usono haltigi disvastigon de la amasdetruaj armiloj en Eŭrazio] Tiaj agoj povus haltigi disvastigon de la ukleaj armiloj almenaŭ por plej proksima periodo. Sed ilia kapablo kuraci la terorisman malsanon estas sufiĉe dubinda. Sendube ili estigos eĉ pli fortan indignon kontraŭ Usono kaj estos konsiderataj kiel trudado de nova ordo en la regiono en la spirito de nekaŝita koloniismo… Sekve, tio povos riskigi la usonajn poziciojn en Eŭropo kaj la “milito kontraŭ terorismo” transformiĝos je sole usona kaj precipe kontraŭislama afero. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Rusio tenas altan geopolitikan pozicion ĉefe danke al siaj grandaj naftogasaj rezervoj, kaj ankaŭ danke al la firma statuso de la nuklea ŝtatego, malpli granda nur kompare al Usono, kvankam tiu milita superado malfortiĝas pro internaj ekonomiaj, politikaj kaj demografiaj mankoj, jam sen paroli pri ekonomie pli fortaj najbaroj ĉe okcidento kaj oriento. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« [pri Proksima Oriento] Usono kapablas memstare garantii nuklean ŝirmilon por tiu ĉi regiono, tamen ĝi ne devas engaĝiĝi je unuflankaj (aŭ sole kun Israelo) militagojn kontraŭ Irano, ĉar tiukaze ĝi dronos en pli grandskala, sed denove unuflanka kaj pereiga por ĝi konflikto. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]