'''Nuklea armilo''' estas esprimo kiu estas uzata ĉefe por [[atombombo]].
'''Nuklea armilo''' estas esprimo kiu estas uzata ĉefe por [[atombombo]].
{{Citaĵo
|teksto = La sistemo detenas, timigante sin mem, kaj je tio troviĝas paradokse profita aspekto de detenado: mankas spaco por la [[milito]]. Nome pro tio restas esperi pri pluado de la nuklea eskalado kaj armilkonkuro.
Nuklea armilo estas esprimo kiu estas uzata ĉefe por atombombo.
« La sistemo detenas, timigante sin mem, kaj je tio troviĝas paradokse profita aspekto de detenado: mankas spaco por la milito. Nome pro tio restas esperi pri pluado de la nuklea eskalado kaj armilkonkuro. »
« Post Hiroŝimo kaj Nagasako, kie la vorto “totala” ekhavis tute novan sencon, kaj ĉe disvastiĝo de la nukleaj armiloj, rondon de kies posedantoj eniris ne nur la ĉefaj antagonistoj de la “malvarma milito”, sed ankaŭ aliaj ŝtatoj, venko en la totala milito iĝis oksimoro… »
« [pri la amasdetruaj armiloj] La afero komplikiĝas per tio, ke konduto de Usono mem en la kampo de disvastigo de la amasdetruaj armiloj estas ne tre senriproĉa. Usono asistis al klopodoj de Britio pri kreado de prorpa nuklea potenco, kaŝe helpis pri tio al Francio, neglektis aŭ eble rekte helpis al la nukleja programoj de Israelo, fermis la okulojn pri la similaj agoj de Ĉinio, Barato kaj Pakistano, kaj fine montris senzorgan nesingardemon rilate prorajn nukleajn sekretojn. Kiam la kritikistoj riproĉas Usonon ke ĝiaj aktualaj timoj pri disvastigo de la amasdetruaj armiloj malfruiĝis, en tiuj vortoj haveblas parto de la vero. »
« [pri klopodoj de Usono haltigi disvastigon de la amasdetruaj armiloj en Eŭrazio] Tiaj agoj povus haltigi disvastigon de la ukleaj armiloj almenaŭ por plej proksima periodo. Sed ilia kapablo kuraci la terorisman malsanon estas sufiĉe dubinda. Sendube ili estigos eĉ pli fortan indignon kontraŭ Usono kaj estos konsiderataj kiel trudado de nova ordo en la regiono en la spirito de nekaŝita koloniismo… Sekve, tio povos riskigi la usonajn poziciojn en Eŭropo kaj la “milito kontraŭ terorismo” transformiĝos je sole usona kaj precipe kontraŭislama afero. »
«Rusio tenas altan geopolitikan pozicion ĉefe danke al siaj grandaj naftogasaj rezervoj, kaj ankaŭ danke al la firma statuso de la nuklea ŝtatego, malpli granda nur kompare al Usono, kvankam tiu milita superado malfortiĝas pro internaj ekonomiaj, politikaj kaj demografiaj mankoj, jam sen paroli pri ekonomie pli fortaj najbaroj ĉe okcidento kaj oriento. »
« [pri Proksima Oriento] Usono kapablas memstare garantii nuklean ŝirmilon por tiu ĉi regiono, tamen ĝi ne devas engaĝiĝi je unuflankaj (aŭ sole kun Israelo) militagojn kontraŭ Irano, ĉar tiukaze ĝi dronos en pli grandskala, sed denove unuflanka kaj pereiga por ĝi konflikto. »