|teksto = …koŝmaro estas komenca punkto de la metafizika vekiĝo. Kaj detrua influo de la revolucio estas garantio de ĝia utileco. Malgraŭ ĉiuj malbonoj ĝia pravigo estas je unu: nur ĝi havas kiel rezervon teruron, kapablan ŝoki la plej kontraŭhoman el ĉiuj eblaj mondoj — la mondon de la [[posedanto]]j. Ĉia formo de posedo — ni ne timu agnoski tion — humiligas kaj fuŝas la [[homo]]n, dorlotante la monstron, dormantan en ĉiu.
|teksto = …koŝmaro estas komenca punkto de la metafizika vekiĝo. Kaj detrua influo de la revolucio estas garantio de ĝia utileco. Malgraŭ ĉiuj malbonoj ĝia pravigo estas je unu: nur ĝi havas kiel rezervon teruron, kapablan ŝoki la plej kontraŭhoman el ĉiuj eblaj mondoj — la mondon de la [[posedanto]]j. Ĉia formo de posedo — ni ne timu agnoski tion — humiligas kaj fuŝas la [[homo]]n, dorlotante la monstron, dormantan en ĉiu.
|aŭtoro= [[Emil Cioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La totala, eĉ se senutila ŝoko, la revolucio sen [[kredo]] — jen ĉio, pri kio restis ankoraŭ esperi en la epoko, kiam neniu havas sufiĉe da simplanimeco por iĝi la vera revoluciulo.
Revolucio estas subita, ordinare per eksterleĝaj rimedoj plenumata ŝanĝo, kiun pli-malpli granda nombro da samcelanoj okazigas en la politika reĝimo de lando aŭ en la registara personaro.
« Malgranda aŭ granda, ĉiu posedanto estas koruptita, definitive fuŝita. Li ĵetas ombron sur iun ajn malgravaĵon, kiun li tuŝis kaj alproprigis. Kiam oni minacas lian “bonhavon”, kiam oni prirabas lin, konscio de la posedanto funkcias kun tia akreco, je kia ĝi ne kapablas en normalaj cikonstancoj. Por revenigi al li homan aspekton, la tiel nomatan animon, necesas ruinigi, necesas ke li agnosku sian ruiniĝon. Kiel helpo venas la revolucio. »
« …koŝmaro estas komenca punkto de la metafizika vekiĝo. Kaj detrua influo de la revolucio estas garantio de ĝia utileco. Malgraŭ ĉiuj malbonoj ĝia pravigo estas je unu: nur ĝi havas kiel rezervon teruron, kapablan ŝoki la plej kontraŭhoman el ĉiuj eblaj mondoj — la mondon de la posedantoj. Ĉia formo de posedo — ni ne timu agnoski tion — humiligas kaj fuŝas la homon, dorlotante la monstron, dormantan en ĉiu. »
« La totala, eĉ se senutila ŝoko, la revolucio sen kredo — jen ĉio, pri kio restis ankoraŭ esperi en la epoko, kiam neniu havas sufiĉe da simplanimeco por iĝi la vera revoluciulo. »
« …dum la revolucioj la burĝaro forprenis la povon kaj, aplikinte al ĝi siajn lertajn manojn, dum la vivo de unu generacio kreis vere povan Ŝtaton, kiu ĉesigis la revoluciojn. »
« Se iu ludas reakciulon, do evidente por sub ŝirmo de savado de la patrujo kaj la ŝtato ebenigi ĉion alian kaj plenrajte treti la proksimulon, speciale se tiu havas meritojn. Sed ankaŭ revoluciulojn oni ludas samcele: la ekstera obsedo je la sorto de subprematoj kaj je sociala justeco servas kiel masko, liberiganta je domaĝa neceso esti honesta, tolerema kaj, plej grave, estimi la homajn meritojn. Mi konas nemalmulte da homoj, kiuj aniĝis al tiu aŭ alia laborista partio nur por akiri internan rajton malestimi la intelektularon kaj rigardi ĝin desupre. »
« Esti maldekstrulo, same kiel esti dekstrulo estas unu el sennombraj homaj vojoj esti stulta; kaj tiu kaj alia finfine estas specoj de unuflanka morala paralizo… politika eksperimentado finis mortan nodon kaj hodiaŭ ni observas kiel dekstruloj atutas per revolucio kaj maldekstruloj — per tiranio. »
«Demagogio estas formo de intelekta degenero kaj kiel amasa fenomeno de la eŭropahistorio ĝi estiĝis en Francio meze de la 18-a jarcento… Ekde tiu momento Francio kaj sub ĝia influo la tuta kontinento ekkredis, ke rimedo por solvi grandegajn homajn problemojn estas revolucio… strebo per unu bato ŝanĝi ĉion kaj en ĉiuj sferoj. »
« …danke al ĉiuj tiuj revolucioj en Francio pli ol ie ajn la tutan [19-an] jarcenton, krom malmultaj semajnoj aŭ eĉ tagoj, regis pli aŭ malpli aŭtoritata aŭ kontraŭrevolucia reĝimo. »
« Hodiaŭ estas la patro de morgaŭ. La nuntempo ĵetas sian ombron al la tre dista estonteco. Jen la leĝo de la vivo, individua kaj socia. Revolucio, kiu forlasas etikajn valorojn, do metas la fundamenton de maljusteco, trompado, kaj subpremado por la estonteca socio. La rimedo uzata por prepari la estontecon iĝas ties angulŝtono. »
« To-day is the parent of to-morrow. The present casts its shadow far into the future. That is the law of life, individual and social. Revolution that divests itself of ethical values thereby lays the foundation of injustice, deceit, and oppression for the future society. The means used to prepare the future become its cornerstone. »
« Kaj jen grandaj kaj malgrandaj Hearst-oj konvinkas siajn legantojn, ke la usonanoj estas naturoj specifaj, ke "revolucio estas la formo de regado ebla nur eksterlande". Kaj al voĉdonanto estas trudataj politikaj ideoj, kies nivelo ne superas nivelon de averaĝa Holivudafilmo. Kaj tiaj ideoj havas kolosan sukceson. »
« И вот большие и маленькие Херсты убеждают своих читателей, что американцы — натуры особенные, что «революция — это форма правления, возможная только за границей». А избирателю навязываются политические идеи, уровень которых не превышает уровня средней голливудской картины. И такие идеи имеют колоссальный успех. »
« Mi dirus ankoraŭ la samon: Se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata[1]. »
« Gigantaj katastrofoj, kiuj minacas nin, estas ne la naturaj eventoj de la fizika aŭ biologia deveno, sed la eventoj psikaj. Nin terurskale minacas militoj kaj revolucioj, kiuj estas nenio alia kiel la psikaj epidemioj. En iu ajn tempo iu ĥimero povas ekregi milionojn da homoj kaj tiam denove eksplodos mondmilito aŭ detruega revolucio. Anstataŭ atendi danĝerojn de la sovaĝaj bestoj, forfaloj kaj inundoj, la homo nun devas timi la naturajn fortojn de sia psiko. La psiko estas la granda forto, kiu multoble superas ĉiujn fortojn en la mondo. »
« En Siberio ĉio estas bone, ĉi tie regas kompleta paco kaj graco, nek la japana milito, nek la peterburga masakro ĝenas trankvilon de la siberia filisterokaj la siberiaj kamparanoj tiel drinkas kaj diboĉas, kiel ili ne drinkis kaj nek diboĉis ekde la kreo de la mondo. »
« В Сибири все обстоит благополучно, здесь царят полный мир и благодать, ни японская война, ни петербургская резня нисколько не смущают покоя сибирского обывателя, и сибирские мужики так пьянствуют и гуляют, как не пьянствовали и не гуляли с сотворения мира.[2]»
— Pjotr Gorodcov, Leteroj al la frato Vasilij [la 25-an de januaro 1905]
« …ĉian konversacion la kamparanoj nun finas per tio, ke arbarojn necesas haki, ŝtatoficistojn bati kaj riĉulojn rabi ktp. »
« …всякое собеседование крестьяне теперь сводят на то, что леса надо рубить, чиновников бить и богачей грабить etc.[3]»
— Pjotr Gorodcov, Leteroj al la frato Vasilij [la 16-an de januaro 1906]
« La revolucia ondo atingas jam niajn ursajn angulojn, ĉe ni maturiĝas agraraj movadoj kaj movadoj de kamparanoj, esprimantaj sian malkontenton kontraŭ impostoj kaj devigaj laboroj, kontraŭ ŝtatoficistoj kaj forstistoj… Speciale danĝera estas nun la movado de la rezervitaj soldatoj, revenintaj el fronto, malkontentaj pro malegala distribuo de helpo al iliaj familioj.…ĉian konversacion la kamparanoj nun finas per tio, ke arbarojn necesas haki, ŝtatoficistojn bati kaj riĉulojn rabi ktp. »
« Революционная волна достигает и наших медвежьих углов, у нас назревают аграрные движения и движения крестьян, выражающих свое недовольство на подати и повинности, на чиновников и на лесничих… Особенно опасно теперь движение запасных солдат, вернувшихся с войны, недовольных неравномерным распределением земского пособия их семьям.[4]»
— Pjotr Gorodcov, Leteroj al la frato Vasilij [la 27-an de januaro 1906]
« Nia Tjumena distrikto estas garantiite protektita kontraŭ la revolucia movado per senprecedencaj rikoltoj en lastaj du jaroj, kamparanoj eĉ ne scias kion fari kun greno. Sed tamen kiom terura kaj kolera malkontento en la popolo. »
« Наш Тюменский уезд гарантирован от революционного движения небывалыми урожаями за последние два года, мужики прямо не знают, куда девать хлеб. И все-таки какое страшное и злобное недовольство в народе.[5]»
— Pjotr Gorodcov, Leteroj al la frato Vasilij [la 23-an de marto 1906]