Televido: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Kreis novan paĝon kun "{{Temo | nomo = Televido | koloro = | dosiero = | vikipedio = Televido | komunejo = Television | komunejokat = Category:Television | vikivort..."
 
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2: Linio 2:
| nomo = Televido
| nomo = Televido
| koloro =
| koloro =
| dosiero =
| dosiero = Braun HF 1.jpg
| vikipedio = Televido
| vikipedio = Televido
| komunejo = Television
| komunejo = Television

Kiel registrite je 10:35, 6 mar. 2020

Televido
Televido
Televido
Aliaj projektoj
Televido en Vikipedio
Televido en Komunejo
Televido en Komuneja kategorio
Televido en Vikivortaro
Televido en Vikinovaĵoj

Televido estas transsendo de spektaĵoj je granda distanco per elektromagnetaj ondoj.

Citaĵo
« Neniu bezonas aŭtojn dum mankas aŭtoj, kaj neniu interesiĝas pri televido ĝis aperis televidaj programoj. Tiu kapablo de teknologio krei propran mondon de postulado estas nedisigebla de tio, ke teknologio estas unuavice larĝigo de niaj korpoj kaj sensoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Kiam apude ekzistas du socioj, psika defio de pli komplika el ili efikas al la pli simpla forme de eksploda elĵeto de energio… Kiel barbaron kontakto kun civilizo spronis al ekstrema moviĝemo, transformiĝinta je amasa migrado, same adoleskulo, devigita partopreni en urba vivo, nekapabla akcepti ĝin kiel plenkreskulo, komencas “senkialan ribelon”. Antaŭe la adoleskulo havis esperon pri estonteco. Li estis preta al atendado de sia ŝanco. Sed ekde la tempo kiam aperis televido, strebo al partopreno finis la adoleskon kaj en ĉiu usona hejmo kreskis sia Berlina muro»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Kutime infano el slumoj havas tre subevoluintan vidan orientiĝon. Li ne vidas sin mem kiel evoluantan je io. Li ne starigas antaŭ si malproksimajn taskojn kaj celojn. De tago al tago li estas profunde mergiĝinta je sia propra mondo kaj ne kapablas plani por si terenon en alte specialiĝinta sensa vivo de la vida homo. Danke al televida imago tia stato de sluma infano ĉiam pli disvastiĝas tra la tuta loĝantaro. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La libropresa homo kun preteco akceptis la filmon nome pro tio, ke ĝi simile al la libroj proponas internan mondon de fantazioj kaj revoj. La filmospektanto sidas en psikologia soleco simile al silenta leganto de la libro. Alie okazis al la leganto de manuskripto kaj alie okazas al televidspektanto. Estas malkomforte ŝalti televidilon nur por si mem en la hotela ĉambro aŭ eĉ hejme. La mozaika televida bildo postulas socian kompletigadon kaj dialogon»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ekde apero de la televido, infanoj — sendepende de vidkapabla stato — tenas la kapon averaĝe je distanco de 6,5 coloj de la presita paĝo. Niaj infanoj strebas transporti sur la presitan paĝon la komplete engaĝigajn sensajn rajtojn de la televida bildo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La helmo de Mackworth, kiun oni surmetis sur infanojn spektantajn televidon, montris ke iliaj okuloj spuras ne agadon, sed reagojn. La okuloj preskaŭ ne dekroĉiĝas de vizaĝoj de aktoroj, eĉ kiam okazas perfortaj scenoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Radio — jen komunikilo por frenezo! Nome ĝi estis la ĉefa rimedo de varmigado de triba sango en Afriko, Barato kaj Ĉinio. Televido malvarmigis Kubon, same kiel nun ĝi malvarmigas Usonon»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Televido ne povas funkcii kiel fono. Ĝi kaptas vin. Vi devas esti kune kun ĝi. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Proksima plano, uzata en kino por kaŭzi ŝokon, en televido estas normala afero. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …plejparto de televidaj steluloj estas viroj, do “malvarmaj personoj”, dum plejparto de kinaj steluloj estas virinoj, ĉar oni povas prezenti ilin kiel “varmajn” personojn. Post apero de la televido kinosteluloj — same viroj kaj virinoj — malsupreniris kun la tuta stelula sistemo al pli modesta statuso. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Parto de la malvarma dimensio de televido estas la malvarma, senemocia grimaco, penetrinta tien kune kun adoleskulo. En la epoko de varmaj komunikiloj, radio kaj kino, kaj ankaŭ en la epoko de antikva libro junaĝo estis la tempo de freŝaj, inspiritaj kaj esprimivaj vizaĝesprimoj. Neniu politikisto aŭ grava ŝtatoficisto de la malnova skolo riskus en la 40-aj jaroj surmeti tian senvivan kaj skulptecan vizaĝaĉon, kian portas infano de la televida epoko. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Por rezisti al la televido necesas do preni kontraŭvenenon de parencaj al li komunikiloj kiel presado»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …ĉiu kies aspekto malkaŝe deklaras liajn rolon kaj statuson en la vivo ne konvenas por la televido. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« S-ro Ĥruŝĉov havas tre saturitan aŭ kompletan imagon kaj aspektas en televida ekrano kiel komika karikaturo. En fototelegrafo kaj televido s-ro Ĥruŝĉov estas gaja komikulo, tute senarmiga persono. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …la tiom varma komunikilo kiel kino bezonas homojn, kiuj tute certe aspektas kiel tipoj. Tiom malvarma komunikilo kiel televido ne toleras tipecon, ĉar ĝi lasas spektanton elreviĝinta, sen doni al li eblecon labori por “fermado” aŭ finado de la imago»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La prezidanto [John F.] Kennedy ne aspektis kiel riĉulo, nek kiel politikisto. Li povis esti iu ajn — de spicisto kaj profesoro ĝis futbala trejnisto. Li ne estis tiom draste konturita aŭ tro preta al parolo por fuŝi agrable nepostuleman svagecon de sia vizaĝesprimo kaj konturoj. Li transiradis el palaco al traba kabano, el lukso al la Blanka domo laŭ ekzemplo de la televidaj transformiĝo kaj transversiĝo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ido de televido soifas engaĝiĝon kaj ne deziras specialistan labropostenon estonte. Li soifas rolon kaj profundan ligitecon al sia socio»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Televida infano ne kapablas antaŭvidi, ĉar li deziras engaĝiĝon kaj ne kapablas akcepti fragmentan kaj simple vidigitan celon aŭ sorton nek en edukado, nek en la vivo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« [pri televido] …ne tiom vida, kiom tuŝ-aŭda komunikilo, entiranta en profundan interagadon ĉiujn niajn komunikilojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« [pri televido] Ĝi engaĝas nin en movadon internen, sed ne emociigas, nek agitas kaj nek inspiras. Oni povas supozi, ke tio estas specifa trajto de iu ajn profunda sperto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]