« …sen politika unueco kaj sen unueca, vere pova islama ŝtato mankos geopolitika kerno al defio flanke de la islama fundamentalismo, do ĝi esprimos sin plej verŝajnte per perforto. »
«Usono devas uzi sian influon en Eŭropo por helpi al siatempa aniĝo de Turkio en Eŭropa Unio, kaj turni specialan atenton al traktado de Turkio kiel eŭropa lando, kondiĉe ke en la interna politiko de Turkio ne okazos drasta kliniĝo al la islama direkto. »
« …Usono devos eviti montri ke ĝi kvazaŭ konsideras islamon, pro ĝia kvazaŭ profunde alia kultura origino, esti nekapabla trapasi la samajn etapojn de la politika evoluo kiel la kristana kaj budhismamondoj. Antaŭ sesdek jaroj estis tute ne evidente, ke Germanio kaj Japanio iĝos centroj de demokratio. »
« …la procezojn de tumultado en la islama mondo necesas trakti unuavice en la regiona, ne tutmonda kunteksto, kaj prefere tra geopolitika ol teologia prismo. La islama mondo estas disigita politike kaj religie. »
« Tute evidentas ke la Okcidento ekrevis pri islama rekonstruado surbaze de absolute nova modelo, realigita en Orienta Eŭropo — pri demokratio, senhalte instaliĝanta en la landoj, venkitaj de la fortoj de la Bono. »