Malamiko: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
}}
}}
'''Malamiko''' estas [[persono]], de kiu oni estas [[Malamo|malamata]], aŭ kiun oni malamas, aŭ tiu, kiu partoprenas [[milito]]n kontraŭ iu, aŭ tiu, kiu kontraŭas, oponas al io.
'''Malamiko''' estas [[persono]], de kiu oni estas [[Malamo|malamata]], aŭ kiun oni malamas, aŭ tiu, kiu partoprenas [[milito]]n kontraŭ iu, aŭ tiu, kiu kontraŭas, oponas al io.

{{Citaĵo
|teksto = [[Demagogio]], nutrata de [[timo]]j, estas pova [[armilo]], rapide donanta fruktojn, sed ĉe tio kapabla kaŭzi gravajn internajn kaj eksterajn problemojn en longdaŭra perspektivo. Kiel ekzemplo de ĝia detrua influo povas servi la plej famaj kazoj de misuzoj de [[Irako|irakaj]] [[militkaptito]]j, inkluzive iujn superajn oficirojn. Tio estas flankefikoj de perceptado de malamiko kiel enkorpigo de la [[malbono]], al kiu do rajte aplikeblas kruelaj rimedoj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}


{{Citaĵo
{{Citaĵo

Kiel registrite je 13:31, 6 feb. 2020

Malamiko
Malamiko
Malamiko
Aliaj projektoj
Malamiko en Vikipedio
Malamiko en Vikivortaro

Malamiko estas persono, de kiu oni estas malamata, aŭ kiun oni malamas, aŭ tiu, kiu partoprenas militon kontraŭ iu, aŭ tiu, kiu kontraŭas, oponas al io.

Citaĵo
« Demagogio, nutrata de timoj, estas pova armilo, rapide donanta fruktojn, sed ĉe tio kapabla kaŭzi gravajn internajn kaj eksterajn problemojn en longdaŭra perspektivo. Kiel ekzemplo de ĝia detrua influo povas servi la plej famaj kazoj de misuzoj de irakaj militkaptitoj, inkluzive iujn superajn oficirojn. Tio estas flankefikoj de perceptado de malamiko kiel enkorpigo de la malbono, al kiu do rajte aplikeblas kruelaj rimedoj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« La usonanoj ja pro siaspeca egocentrisma altanimeco aŭ stulteco povas lukti kontraŭ malamiko, nur imaginte lin simila al si mem. Ili estas samtempe kaj la misiistoj, kaj la novkonvertitoj je sia propra vivmaniero, kiun ili triumfe projekcias sur la mondon. Ili ne kapablas imagi la Aliulon kaj sekve militi kontraŭ li persone. Tio kontraŭ kio ili militas, estas alieco de tiu la Aliulo kaj tio, al kio ili strebas estas redukto de tiu ĉi alieco, konvertado je sia kredo kaj se tio ne eblas — ekstremo (kiel kaze de la indianoj). »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Jen la israelanoj estas ne tiom skrupulemaj. Ili rigardas la Aliulon en lia tute nekaŝita malamikeco, sen iluzioj kaj duboj. La Aliulon, la arabon, ne eblas konverti, lia alieco estas nekorektebla, oni ne povas lin ŝanĝi, oni povas lin nur bridi kaj konkeri. Ĉe tio ili tamen agnoskas la Aliulon, kvankam ne komprenas lin. La usonanoj ne nur ne komprenas, sed ankaŭ ne agnoskas. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Nome tiel ni atingis nerealecon de la milito, kiam tro evoluiĝinta teknologia povo supertaksas realan povon de la malamiko, kiun ĝi eĉ ne deziras ekvidi. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Se celo de terorismo estas malstabiligi la mondordon per siaj propraj fortoj en rekta konfrontiĝo, ĝi estas absurda: proporcioj de la fortoj estas tro malegalaj. Krome, tiu ĉi mondordo jam estas loko de tioma malordo kaj de tioma malreguligo, ke mankas neceso fortigi tiujn tendencojn. Kiel oni vidas nun ĉie, plia fortigo de malordo kaŭzas nur fortigon de polica kontrolado kaj de la fortoj de publika sekureco. Sed eble nome tio estas revo de la teroristo — la revo pri senmorta malamiko. Ja se malamiko ne ekzistas, lia ekstermado iĝas malfacila. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« ...ĉiuj okcidentaj demokratioj havas oble pli da ŝancoj dum ili teniĝas for de la militoj, kiuj ĉiam tentis ilin per ebleco ekkredi je eksteraj malamikoj kaj je la neceso de interna paco»
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
Citaĵo
« Mi petas, ke vi juĝu min per tiaj homoj, kiajn mi malamikigis. » « I ask you to judge me by the enemies I've made. »
— Franklin Delano Roosevelt
Citaĵo
« Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo,
Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li. »
 « בִּרְצ֣וֹת ה' דַּרְכֵי־אִ֑ישׁ גַּם־א֜וֹיְבָ֗יו יַשְׁלִ֥ם אִתּֽוֹ »
— La sentencoj de Salomono, 16:7
Citaĵo
« Kiam falas via malamiko, ne ĝoju,
Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu;
Ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li,
Kaj Li returnos de li Sian koleron. »
 « בִּנְפֹ֣ל אֽ֖וֹיִבְיךָ אֽוֹיִבְךָ אַל־תִּשְׂמָ֑ח וּ֜בִכָּשְׁל֗וֹ אַל־יָגֵ֥ל לִבֶּֽךָ:
פֶּן־יִרְאֶ֣ה ה' וְרַ֣ע בְּעֵינָ֑יו וְהֵשִׁ֖יב מֵעָלָ֣יו אַפּֽוֹ »
— La sentencoj de Salomono, 24:17-18
Citaĵo
« Ĉiam pardonu viajn malamikojn; nenio iritas ilin pli. » « Always forgive your enemies; nothing annoys them so much. »
— Oscar Wilde