Irano: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2: Linio 2:
| nomo = Irano
| nomo = Irano
| koloro =
| koloro =
| dosiero =
| dosiero = Flag of Iran.svg
| vikipedio = Irano
| vikipedio = Irano
| komunejo = ایران
| komunejo = ایران

Kiel registrite je 11:54, 29 jan. 2020

Irano
Irano
Irano
Aliaj projektoj
Irano en Vikipedio
Irano en Komunejo
Irano en Komuneja kategorio
Irano en Vikivortaro
Irano en Vikinovaĵoj

Irano estas lando en Mezoriento.

Citaĵo
« Kontraŭdiroj inter Usono kaj la eŭropaj landoj pri Irano]] kaj Irako estas traktataj de Usono ne kiel diskuto inter egalrajtaj partneroj, sed kiel malobeemo. »
Citaĵo
« Potenciale la plej danĝera scenaro de evoluo de la eventoj povus esti kreado de “kontraŭhegemonia” koalicio kun partopreno de Ĉinio, Rusio kaj eble Irano, kiujn unuigos ne ideologio, sed interligantaj ilin ofendiĝoj. Tia evoluo de la eventoj povos memorigi per sia skalo kaj grandeco problemon, kiun foje kreis jam la ĉino-sovetia bloko, kvankam ĉi-foje Ĉinio, plej verŝajne, estos gvidanto kaj Rusio gvidato. Por preventi kreadon de tiu ĉi bloko, kiom ajn malverŝajne tio estu, Usono devos montri geopolitikan lertecon samtempe en la okcidenta, orienta kaj suda limoj de Eŭrazio»
Citaĵo
« …koalicio de Rusio samtempe kun Ĉinio kaj Irano povas aperi nur en tiu kazo, se Usono estos tiom mallongvida, ke kaŭzos antagonismon kun Ĉinio kaj Irano samtempe. »
Citaĵo
« En nord-okcidento de Irano loĝas duoble pli da azeroj (laŭ iuj pritaksoj ĉirkaŭ 20 milionoj) ol en la teritorio de Azerbajĝano mem. »
— La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Eldirinte komence de 2002 siajn famajn vortojn pri la “akso de malbono”, la prezidanto [ George W. Bush ] retorike miksis sendependajn problemojn, iniciitajn de Nord-Koreio por stabileco en Nord-Orienta Azio, de Irano kun ĝiaj grandskalaj ambicioj en la Persa golfo, kaj ankaŭ tiujn restintajn post la nefinita kampanjo de 1991 kontraŭ la iraka reganto Saddam Hussein»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Ankoraŭ ne klaras, kia estos plua evoluo de Irano, sed la tagoj de la fundamentisma teokratio en tiu ĉi lando estas kalkulitaj. Ĝi jam eniris la “termidoran fazon”. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [pri Proksima Oriento] Usono kapablas memstare garantii nuklean ŝirmilon por tiu ĉi regiono, tamen ĝi ne devas engaĝiĝi je unuflankaj (aŭ sole kun Israelo) militagojn kontraŭ Irano, ĉar tiukaze ĝi dronos en pli grandskala, sed denove unuflanka kaj pereiga por ĝi konflikto. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]