|teksto = …malgraŭ opinioj ke [[sekureco]] de Israelo profitos el konfrontiĝo de [[Usono]] kontraŭ la [[islama mondo]], la postvivado de Israelo en longdaŭra perspektivo estos endanĝerigita. Al Israelo sufiĉos milita kaj patriota povoj por rebati senperan atakon kaj subpremi la [[Palestino|palestinanojn]]. Tamen longdaŭra kaj sufiĉe senavara subtenado de Usono, kaŭzita de ne tiom strategiaj konsideroj, kiom sincera morala devo, malkreskos. Dum sia malfortiĝo Usono, malgraŭ simpatio de ĝia popolo al Israelo, povos ĉiam pli kliniĝi al rezigno je partopreno en la aferoj de la regiono, dum plejparto de aliaj landoj plej verŝajne kulpigos pri malordo en [[Proksima Oriento]] nome Usonon. Konsiderante politike ardiĝintajn arabajn amasojn, pli pretajn al longdaŭra militado (la “popola milito”), Israelo, transformiĝinta antaŭ okuloj de la mondo je la “[[Apartismo|apartisma ŝtato]]” (pri kio avertis en 2010 vic-ĉefministro [[Ehud Barak]]) apenaŭ eltenos longe.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
« Lukto kontraŭ la ŝtatoj de la “akso” dum la Dua mondmilito (kaj sekvinta apero de la juda ŝtato) stimulis ĉe la usonajjudoj strebon identigi sin kun interesoj de Israelo, dum la italaj kaj japanajenmigrintoj klopodis substreki mankon de iuj ajn politikaj ligoj kun siaj eksaj patrujoj. »
« Pli longdaŭra problemo estas, ĉu la tute komprenebla, akra reago de Usono post la 11-a de septembro [2001] ne sekvigos rekonsideradon de tradicia, tre fragila ekvilibro inter individuaj liberoj kaj nacia sekureco. Tia principa rekonsiderado, speciale kune kun modernaj teknikaj eblecoj en la kampo de sekureco, povas kun paso de la tempo transformi Usonon je fermiĝinta, koncentriĝinta je propra sekureco ksenofobia hibrido de demokratio kaj aŭtokratio, eble eĉ kun elementoj de la ŝtato-fortikaĵo. Jam ekzistas du ŝtatoj, eblaj aŭgurantoj de tia estonteco: Israelo kaj Singapuro. »
« …malgraŭ opinioj ke sekureco de Israelo profitos el konfrontiĝo de Usono kontraŭ la islama mondo, la postvivado de Israelo en longdaŭra perspektivo estos endanĝerigita. Al Israelo sufiĉos milita kaj patriota povoj por rebati senperan atakon kaj subpremi la palestinanojn. Tamen longdaŭra kaj sufiĉe senavara subtenado de Usono, kaŭzita de ne tiom strategiaj konsideroj, kiom sincera morala devo, malkreskos. Dum sia malfortiĝo Usono, malgraŭ simpatio de ĝia popolo al Israelo, povos ĉiam pli kliniĝi al rezigno je partopreno en la aferoj de la regiono, dum plejparto de aliaj landoj plej verŝajne kulpigos pri malordo en Proksima Oriento nome Usonon. Konsiderante politike ardiĝintajn arabajn amasojn, pli pretajn al longdaŭra militado (la “popola milito”), Israelo, transformiĝinta antaŭ okuloj de la mondo je la “apartisma ŝtato” (pri kio avertis en 2010 vic-ĉefministro Ehud Barak) apenaŭ eltenos longe. »
« Jen la israelanoj estas ne tiom skrupulemaj. Ili rigardas la Aliulon en lia tute nekaŝita malamikeco, sen iluzioj kaj duboj. La Aliulon, la arabon, ne eblas konverti, lia alieco estas nekorektebla, oni ne povas lin ŝanĝi, oni povas lin nur bridi kaj konkeri. Ĉe tio ili tamen agnoskas la Aliulon, kvankam ne komprenas lin. La usonanoj ne nur ne komprenas, sed ankaŭ ne agnoskas. »
« Miaj fiero kaj admiro pri Israelo vivas kune kun mia subteno de palestinaj libereco kaj sendependeco. Mi malakceptas la nocion, ke ekzistas ia kontraŭdiro tie. »
« My pride and admiration for Israel lives alongside my support for Palestinian freedom and independence. I reject the notion that there is any contradiction there. »