« Ĉio ĉi okazas ĉar la Aliulo, same kiel la Malbono, estas neimagebla… Malakcepto, estigata de plena identigo kun si mem surbaze de moralajvaloroj kaj teknikapovo. Tio estas Usono, kiu opinias ke ekzistas nur Usono kaj je manko de aliaj fiksrigardas sin mem kun ĉiam pli freneza kompato. »
« Malgraŭ la fakto ke agnoski siajn mankojn estas malfacile, ni tamen preferus fari tion ol agnoski forton de la Aliulo (kio ne malhelpas al paranoja senmaskigo de la akso de la Malbono). »
« …ni opinias ke ju da bono estas en la mondo, des malpli da malbono. Sed tio estas eraro, efektive ju pli da bono, des pli da malbono. Tio estas eĉ ne kontraŭdiro, tio estas problemo kaj problemo praktike nesolvebla. Eĉ pli, se elimini la tutan malbonon, do malaperos ankaŭ la bono… Efektive, eliminante la malbonon, ni eliminas tiun energion, danke al kiu ni evoluas. Ŝajnas al mi ke kie ekzistas nek bono, nek malbono — tie estas infero. »
« Iuj primitivaj kulturoj lernis simbole neŭtraligi malbonan energion per specialaj ritoj — ekzemple per ofero. Kaj luktante tiel kontraŭ la malbono, ili kondutas pli honeste, ĉar ili agnoskas ĝian ekziston. Ni ne deziras agnoski la malbonon kiel fakton. »