Vivo: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 107: Linio 107:
{{citaĵo| Ne mankas [[tombo]] por mortinto nek [[pano]] por vivanto.|[[Zamenhofa proverbaro]]}}
{{citaĵo| Ne mankas [[tombo]] por mortinto nek [[pano]] por vivanto.|[[Zamenhofa proverbaro]]}}


{{citaĵo| Elpeli iun el la [[mondo]] de la vivuloj.|[[Zamenhofa proverbaro]]}}


[[Kategorio:Vivo| ]]
[[Kategorio:Vivo| ]]

Kiel registrite je 06:55, 4 okt. 2019

Vivo
Vivo
Vivo
Aliaj projektoj
Vivo en Vikipedio
Vivo en Komuneja kategorio
Vivo en Vikivortaro

Vivo estas karakterizaĵo kiu karakterizas fizikajn unuojn kiuj havas biologiajn procezojn disde tiuj kiuj ne tion havas, ĉu tiaj funkcioj jam ĉesis (morto), aŭ ĉar al ili mankas tiaj funkcioj kaj estas klasifikitaj kiel senvivaj.

Citaĵo
« Kutime la tuta vivo, kiun ne sukcesis travivi la gepatroj, pro iuj cirkonstancoj, transdoniĝas herede al infanoj, do tiuj lastaj devas ekmarŝi la vivovojon, kiu devos rekompenci la neplenumiton en la vivo de la gepatroj. Pro tio okazas, ke la supermoralaj gepatroj havas, tiel dirite, malmoralajn idojn, ke senrespondeca kaj mallaborema patro havas ekstreme ambician filon ktp. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato
Citaĵo
« Kutime ŝanĝoj komenciĝas post alveno de la dua duono de la vivo. La vivomezo estas tempo de la altega psikologia graveco. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato
Citaĵo
« La homo tute certe bezonas ĝeneralajn konvinkojn kaj ideojn, kiuj donas sencon al lia vivo kaj helpas al li eltrovi sian lokon en la Universo. La homo kapablas superi tute neimageblajn malfacilaĵojn, se li estas certa, ke tio havas sencon. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« Destino de la religiaj simboloj estas doni sencon al la homa vivo. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« Nian nuntempan vivon regas la Diino de Racio, nia plej granda kaj plej tragika iluzio»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« La vivo estas kaj stulta kaj plena je senco. Se ne ridi pri la unua kaj ne pensi pri la dua, ĝi iĝas banala. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« ...seriozaj problemoj de la vivo neniam komplete solviĝas. Se tamen aperas impreso ke ili estas solvitaj, tio estas klara signo, ke io estas malatentita. Ŝajnas ke signifo kaj celo de la problemo konsistas en ne ĝia solvo, sed en nia senĉesa laboro pri tio. Nur tio savas nin de stultiĝo kaj halto en la evoluo»
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
Citaĵo
« ...nur malmultaj homoj elektas la [vivon kiel sian arton, dum ĝi estas la plej elstara kaj rara el ĉiuj artoj. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
Citaĵo
« Por la psikoterapeŭto la maljuna homo, kiu ne povas adiaŭi la vivon, ŝajnas same malforta kaj malsana kiel la juna homo, kiu ne kapablas ĉirkaŭkapti la vivon en siaj brakumoj. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
Citaĵo
« Dum la homo, perfidante sian leĝon, maltrafas eblecon iĝi individuo, li perdas sencon de sia vivo. Feliĉe la pardonema kaj longtolerema naturo neniam metis la demandon pri la senco de la vivo en la buŝojn de plejparto de la homoj. Kaj se neniu demandas, do ankaŭ respondi ne necesas. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
  • Por ne esti konstante turmentitaj sklavoj de l’tempo, ebriiĝu, ebriiĝu senĉese ! Per vino, poezio aŭ virto laŭplaĉe.
  • Ni sentas, ke eĉ kiam ĉiaj ajn sciencaj demandoj estos responditaj, ja tamen niaj vivproblemoj ankoraŭ eĉ ne estos ektuŝitaj.
  • Ĉio al kio ni dediĉas nian vivon, ekas per emocio.
    • (parolante pri malsanulejo) Ĉi tie la malsanuloj sinsekvas tiel, kiel la generacioj sur tero. Sed la generacioj ne resaniĝas.
    • André MALRAUX
Citaĵo
« Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Elpeli iun el la mondo de la vivuloj. »
— Zamenhofa proverbaro