« ...la socio ne speciale aprezas la spiritajn heroaĵojn: ĝiaj premioj ĉiam estas aljĝataj pro atingoj, sed pro individueco, plej ofte ĝi estas premiata nur postmorte. »
« Oni senĉese gurdas ke el infano necesas eduki individuon. Kompreneble mi genuiĝas antaŭ tiu ĉi alta eduka idealo. Tamen kiu devas fari tion? Unuavice kaj precipe tio estas la plej ordinaraj nekompetentaj gepatroj, kiuj mem tre ofte dum duono aŭ eĉ dum tuta sia vivo restas grandparte la infanoj. »
« Dum la homo, perfidante sian leĝon, maltrafas eblecon iĝi individuo, li perdas sencon de sia vivo. Feliĉe la pardonema kaj longtolerema naturo neniam metis la demandon pri la senco de la vivo en la buŝojn de plejparto de la homoj. Kaj se neniu demandas, do ankaŭ respondi ne necesas. »