Budho Gotamo: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Mi aldonis pliajn citaĵojn kaj ties referencojn.
e Aldonis referencojn.
Linio 70: Linio 70:
Kial estas tiel? Ekde nekonebla komenco venas la transmigrado. Iu komenca punkto ne estas evidenta, kvankam la estaĵoj baritaj de nesciado kaj katenitaj de dezirego estas transmigrantaj kaj vagantaj plu. Dum tiom longe vi spertis suferadon, spertis doloron, spertis perdon, plenigante la tombejojn — sufiĉe por iĝi seniluziigitaj pri ĉiu konstruitaj aĵoj, sufiĉe por iĝi senpasiigitaj, sufiĉe por iĝi liberigitaj.}}
Kial estas tiel? Ekde nekonebla komenco venas la transmigrado. Iu komenca punkto ne estas evidenta, kvankam la estaĵoj baritaj de nesciado kaj katenitaj de dezirego estas transmigrantaj kaj vagantaj plu. Dum tiom longe vi spertis suferadon, spertis doloron, spertis perdon, plenigante la tombejojn — sufiĉe por iĝi seniluziigitaj pri ĉiu konstruitaj aĵoj, sufiĉe por iĝi senpasiigitaj, sufiĉe por iĝi liberigitaj.}}


''Mata Sutta. Samyutta Nikaya'' 15:14-19.<ref>''Mata Sutta: Mother'' (SN 15.14-19), tradukita de Thanissaro Bhikkhu al la angla lingvo el la palia lingvo. ''Access to Insight (BCBS Edition)'', 30-a novembro 2013, http://www.accesstoinsight.org/tipitaka/sn/sn15/sn15.014.than.html .</ref>
''Mata Sutta. Samyutta Nikaya'' 15:14-19.<ref name=":0" />


<br />
<br />
Linio 82: Linio 82:
Venos la tempo, kiam la granda tero estos vorita de la flamoj, detruita, kaj ekzistos ne plu. Sed por estaĵoj — tiom longe kiom ili estas baritaj de nesciado, katenitaj de dezirego, transmigrantaj kaj vagantaj plu — mi ne diras, ke estos fino de suferado kaj angoro.}}
Venos la tempo, kiam la granda tero estos vorita de la flamoj, detruita, kaj ekzistos ne plu. Sed por estaĵoj — tiom longe kiom ili estas baritaj de nesciado, katenitaj de dezirego, transmigrantaj kaj vagantaj plu — mi ne diras, ke estos fino de suferado kaj angoro.}}


''Gaddula Sutta. Samyutta Nikaya'' 22:99.<ref>''Gaddula Sutta: The Leash'' (1)" (SN 22.99), tradukita de Thanissaro Bhikkhu al la angla lingvo el la palia lingvo. ''Access to Insight (BCBS Edition)'', 30-a novembro 2013, http://www.accesstoinsight.org/tipitaka/sn/sn22/sn22.099.than.htm<nowiki/>l .</ref>
''Gaddula Sutta. Samyutta Nikaya'' 22:99.<ref name=":0" />


<br />
<br />
Linio 100: Linio 100:
Nun, kiam iu disĉiplo de la nobluloj discernas karmon en ĉi tiu maniero, la kaŭzon pere de kiu karmo aperas en ĉi tiu maniero, la diversecon de karmo en ĉi tiu maniero, la rezulton de karmo en ĉi tiu maniero, la ĉeson de karmo en ĉi tiu maniero, kaj la padon de praktiko kondukanta al la ĉeso de karmo en ĉi tiu maniero, tiam li discernas ĉi tiun penetrativan sanktan vivon kiel la ĉeson de karmo.}}
Nun, kiam iu disĉiplo de la nobluloj discernas karmon en ĉi tiu maniero, la kaŭzon pere de kiu karmo aperas en ĉi tiu maniero, la diversecon de karmo en ĉi tiu maniero, la rezulton de karmo en ĉi tiu maniero, la ĉeson de karmo en ĉi tiu maniero, kaj la padon de praktiko kondukanta al la ĉeso de karmo en ĉi tiu maniero, tiam li discernas ĉi tiun penetrativan sanktan vivon kiel la ĉeson de karmo.}}


''Nibbedhika Sutta. Anguttara Nikáya'' 6:63.<ref>''Nibbedhika Sutta: Penetrative'' (AN 6.63), tradukita de Thanissaro Bhikkhu al la angla lingvo el la palia lingvo. ''Access to Insight (BCBS Edition)'', 30-a novembro 2013, http://www.accesstoinsight.org/tipitaka/an/an06/an06.063.than.html .</ref>
''Nibbedhika Sutta. Anguttara Nikáya'' 6:63.<ref name=":0" />

<br />

{{Citaĵo|teksto=Subha la studento: “Majstro Gotama, kio estas la kialo, kio estas la kaŭzo, ke ordinareco kaj eksterordinareco estas vidataj inter homoj, ene de la homa raso? Ĉar mallongvivantaj kaj longvivantaj personoj estas vidataj, malsanemaj kaj sanemaj, malbelaj kaj belaj, seninfluemaj kaj influemaj, malriĉaj kaj riĉaj, sube naskitaj kaj alte naskitaj, stultaj kaj discernemaj personoj estas vidataj. Do, kio estas la kialo, kio estas la kaŭzo, ke ordinareco kaj eksterordinareco estas vidataj inter homoj, ene de la homa raso?

Budho: Studento, estaĵoj estas posedantoj de kamma, heredantoj de kamma, naskitaj de kamma, rilatigitaj tra kamma, kaj havas kamma kiel siajn arbitracianton. Kamma estas tio, kio kreas malsamecojn inter estaĵoj en terminoj de bazeco kaj rafineco”.

Estas la kazo, studento, kie iu virino aŭ viro estas mortiganto de vivantaj estaĵoj, brutala, de sangkovritaj manoj, emanta mortigi kaj buĉi, montranta neniun kompaton por vivantaj estaĵoj. Tra la prenado kaj realigado de tiaj agoj, kun la rompiĝo de la korpo, poste de la morto, li aŭ ŝi reaperas en la tavolo de mizero, la malbona destino, la malsupraj regnoj, infero. Se, kun la rompiĝo de la korpo, poste de la morto — anstataŭ reaperi en la tavolo de mizero, la malbona destino, la malsupraj regnoj, infero — li aŭ ŝi venas al la homa stato, tiam li aŭ ŝi estas mallongvivanta tie, kie renaskiĝas. Ĉi tiu estas la vojo kondukanta al mallongdaŭra vivo: esti mortiganto de vivantaj estaĵoj, brutala, de sangkovritaj manoj, emanta mortigi kaj buĉi, montranta neniun kompaton por vivantaj estaĵoj.

Sed tiam estas la kazo, kie iu virino aŭ viro, forlasinte la mortigadon de vivantaj estaĵoj, abstinas disde mortigado de vivantaj estaĵoj, kaj loĝas kun vergo forĵetita, tranĉilo forĵetita, zorgema, kompatema, simpatianta por la bonstato de ĉiuj vivantaj estaĵoj. Tra la prenado kaj realigado de tiaj agoj, kun la rompiĝo de la korpo, poste de la morto, li aŭ ŝi reaperas en iu bona destino, en la ĉiela mondo. Se, kun la rompiĝo de la korpo, poste de la morto — anstataŭ reaperi en iu bona destino, en la ĉiela mondo — li aŭ ŝi venas al la homa stato, tiam li aŭ ŝi estas longvivanta kie ajn renaskiĝas. Ĉi tiu estas la vojo kondukanta al la longdaŭra vivo: esti forlasinta la mortigadon de vivantaj estaĵoj, abstini disde mortigado de vivantaj estaĵoj, loĝi kun vergo forĵetita, tranĉilo forĵetita, zorgema, kompatema kaj simpatianta por la bonstato de ĉiuj vivantaj estaĵoj.}}

''Cula-kammavibhanga Sutta. Majjhima Nikáya'' 135.<ref>''Cula-kammavibhanga Sutta: The Shorter Exposition of Kamma'' (MN 135), tradukita de Ñanamoli Thera al la angla lingvo el la palia lingvo. ''Access to Insight (BCBS Edition)'', 30-a novembro 2013, http://www.accesstoinsight.org/tipitaka/mn/mn.135.nymo.html .</ref>


<br />
<br />

Kiel registrite je 14:36, 27 aŭg. 2019

Budho Gotamo
Aliaj projektoj
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Siddhartha GautamaGautama Budho (sanskrite: Devanāgarī सिद्धार्थ गौतम; palie: Siddhattha Gotama; naskiĝis 563 a.K., mortis 483 a.K.) estis barata princo, spirita gvidanto de antikva Hindio kaj fondinto de budhismo.

Citaĵoj

Citaĵo
« Ne kredu ion simple ĉar vi aŭdis ĝin. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas elparolata kaj oni diras ĝin multflanke. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas skribita en viaj sanktaj libroj. Ne kredu ion simple pro la aŭtoritato de viaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Ne kredu en tradicioj simple ĉar ili estas transdonitaj de generacio al generacio. Sed post observado kaj analizo, se vi trovas ke io agordas kun racio kaj kondukas al bono kaj al profito por ĉiu kaj ĉiuj, tiam akceptu ĝin kaj vivu laŭ tiu principo[1]» « Do not believe in anything simply because you have heard it. Do not believe in anything simply because it is spoken and rumored by many. Do not believe in anything simply because it is found written in your religious books. Do not believe in anything merely on the authority of your teachers and elders. Do not believe in traditions because they have been handed down for many generations. But after observation and analysis, when you find that anything agrees with reason and is conducive to the good and benefit of one and all, then accept it and live up to it. »


Citaĵoj el la Palia Kanono


Citaĵo
« La pordoj de la Nemorto estas malfermitaj. Ke tiuj, kiuj povas aŭskulti, respondu kun fido. »

Majjhima Nikáya i 169.[2]


Citaĵo
« Se vi havas nekontentigan instruiston, tiam prenu ĉi tiun certan Darmon kaj praktiku ĝin. Ĉar la Darmo estas certa, kaj kiam korekte praktikita, ĝi estos por via bonstato kaj feliĉo por longa tempo. »

Majjhima Nikáya i 401.[2]


Citaĵo
« Tiel longe, kiel la suno kaj la luno ankoraŭ ne ekzistis, malestis la brilado de granda lumo, neniu granda radiado, nur mallumo kaj malvido persistis. Malestis tago aŭ nokto; neniu monato, duonmonato aŭ sezonoj estis distingeblaj. Sed kiam la suno kaj la luno ekestis, estis brilado de granda lumo, granda radiado, mallumo kaj malvido ne plu estis. Tagoj, noktoj, monatoj, duonmonatoj kaj sezonoj iĝis distingeblaj. En la sama maniero, tiel longe kiel la Tathágata, la Noblulo, la plene iluminiĝinta Budho ankoraŭ ne ekzistis, malestis la brilado de granda lumo, neniu granda radiado, nur mallumo kaj malvido persistis. Malestis proklamado, instruado, klarigado, estigado, malfermado, analizado, iluminado de la Kvar Noblaj Veroj. Sed kiam la Tathágata, la Noblulo, la plene iluminiĝinta Budho ekestis, estis brilado de granda lumo, granda radiado, mallumo kaj malvido ne plu estis. Estis proklamado, instruado, klarigado, estigado, malfermado, analizado, iluminado de la Kvar Noblaj Veroj. »

Samyutta Nikaya V 442.[2]


Citaĵo
« Sed iu ajn, kiu rifuĝas en Budho, Darmo kaj Samgo, tiu komprenos kun saĝeco la Kvar Noblajn Verojn:

Sufero, ties kaŭzo, ties superado, kaj la Nobla Okobla Pado kondukanta al tia superado.

Kaj ĉi tio estas sekura rifuĝo. La plej bona rifuĝo. Rifuĝinte ĉi tie, oni estas liberigita disde sufero. »

Dhammapada 188-192[2]


Citaĵo
« Budho: Imagu, ke la tuta tero estis kovrita de akvo, kaj iu viro ĵetis sur la akvon jugon kun truo en ĝi. Pelata de la vento la jugo drivus norden, suden, orienten kaj okcidenten. Nun, supozu ke, unufoje en cent jaroj iu blinda testudo leviĝus al la surfaco. Kion vi pensas? Ĉu la testudo ŝovus sian kapon tra la truo de la jugo kiam ĝi leviĝas al la surfaco unufoje en cent jaroj?

Bikŝuoj: Tio estas malverŝajna, moŝto.

Budho: Bone, estas tiom malverŝajne, ke oni naskiĝos kiel homo; estas ĝuste tiom malverŝajne, ke iu Tathágata, iu Noblulo, iu plene iluminiĝinta Budho aperos en la mondo; kaj estas ĝuste tiom malverŝajne, ke la Darmo kaj disciplino de la Tathágata estos instruita. Sed nun vi naskiĝis kiel homo, iu Tathágata aperis kaj la Darmo kaj disciplino estis instruita. Tial, strebu por kompreni la kvar noblajn verojn. »

Samyutta Nikaya v 457.[2]


Citaĵo
« Ĉiuj danĝeroj, kiuj aperas, aperas kaŭze de la stultuloj, ne kaŭze de la saĝuloj; ĉiuj fatalaĵoj, kiuj aperas, aperas kaŭze de la stultuloj, ne kaŭze de la saĝuloj; ĉiuj problemoj, kiuj aperas, aperas kaŭze de la stultuloj, ne kaŭze de la saĝuloj. »

Majjhima Nikaya 115.[2]


Citaĵo
« Malgranda estas la graveco de la perdo de aĵoj kiel riĉaĵoj. Sed afero gravega estas la perdo de saĝeco. Malgranda estas la graveco de la gajno de aĵoj kiel riĉaĵoj. Granda estas la graveco de la gajno de saĝeco. »

Anguttara Nikaya i 15.[2]


Citaĵo
« Ekde nekonebla komenco venas la transmigrado. Iu komenca punkto ne estas evidenta, kvankam la estaĵoj baritaj de nesciado kaj katenitaj de dezirego estas transmigrantaj kaj vagantaj plu. Unu estaĵo, kiu ne estis via patrino almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Unu estaĵo, kiu ne estis via patro almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Unu estaĵo, kiu ne estis via frato almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Unu estaĵo, kiu ne estis via fratino almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Unu estaĵo, kiu ne estis via filo almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Unu estaĵo, kiu ne estis via filino almenaŭ unufoje en la pasinteco ne troveblas facile. Kial estas tiel? Ekde nekonebla komenco venas la transmigrado. Iu komenca punkto ne estas evidenta, kvankam la estaĵoj baritaj de nesciado kaj katenitaj de dezirego estas transmigrantaj kaj vagantaj plu. Dum tiom longe vi spertis suferadon, spertis doloron, spertis perdon, plenigante la tombejojn — sufiĉe por iĝi seniluziigitaj pri ĉiu konstruitaj aĵoj, sufiĉe por iĝi senpasiigitaj, sufiĉe por iĝi liberigitaj. »

Mata Sutta. Samyutta Nikaya 15:14-19.[3]


Citaĵo
« Monaĥoj, Ekde nekonebla komenco venas la transmigrado. Iu komenca punkto ne estas evidenta, kvankam la estaĵoj baritaj de nesciado kaj katenitaj de dezirego estas transmigrantaj kaj vagantaj plu.

Venas la tempo, kiam la granda oceano forvaporiĝos, sekiĝos, kaj ekzistos ne plu. Sed por estaĵoj — tiom longe kiom ili estas baritaj de nesciado, katenitaj de dezirego, transmigrantaj kaj vagantaj plu — mi ne diras, ke estos fino de suferado kaj angoro.

Venas la tempo, kiam Sineru, reĝo de montoj, estos vorita de la flamoj, detruita, kaj ekzistos ne plu. Sed por estaĵoj — tiom longe kiom ili estas baritaj de nesciado, katenitaj de dezirego, transmigrantaj kaj vagantaj plu — mi ne diras, ke estos fino de suferado kaj angoro.

Venos la tempo, kiam la granda tero estos vorita de la flamoj, detruita, kaj ekzistos ne plu. Sed por estaĵoj — tiom longe kiom ili estas baritaj de nesciado, katenitaj de dezirego, transmigrantaj kaj vagantaj plu — mi ne diras, ke estos fino de suferado kaj angoro. »

Gaddula Sutta. Samyutta Nikaya 22:99.[4]


Citaĵo
« Karmo devus esti konata. La kaŭzo pere de kiu karmo aperas, devus esti konata. La diverseco en karmo devus esti konata. La rezulto de karmo devus esti konata. La ĉeso de karmo devus esti konata. La pado de praktiko por la ĉeso de karmo devus esti konata. Tiel estis dirite. En referenco de kio, tio estis dirita?

Intenco, mi diras vin, estas karmo. Intencante, oni faras karmon pere de la korpo, parolo kaj intelekto.

Kaj kio estas la kaŭzo pere de kiu karmo aperas? Kontakto estas la kaŭzo pere de kiu karmo aperas.

Kaj kio estas la diverseco en karmo? Estas karmo spertota en la infero, karmo spertota en la regno de ordinaraj bestoj, karmo spertota en la regno de malsataj fantomoj, karmo spertota en la homa mondo, karmo spertota en la mondo de la lumuloj. Tio estas nomita la diverseco en karmo.

Kaj kio estas la rezulto de karmo? La rezulto de karmo estas el tri specoj, mi diras vin: tio, kio aperas ĝuste ĉi tie kaj nun; tio, kio aperas poste [en ĉi tiu vivtempo]; kaj tio, kio aperas poste de la antaŭo. Tio estas nomita la rezulto de karmo.

Kaj kio estas la ĉeso de karmo? De la ĉeso de kontakto venas la ĉeso de karmo; kaj ĝuste ĉi tiu nobla okobla pado — korekta vidpunkto, korekta intenco, korekta parolo, korekta ago, korekta vivrimedo, korekta strebo, korekta konscio, korekta koncentriĝo — estas la pado de praktiko kondukanta al la ĉeso de karmo.

Nun, kiam iu disĉiplo de la nobluloj discernas karmon en ĉi tiu maniero, la kaŭzon pere de kiu karmo aperas en ĉi tiu maniero, la diversecon de karmo en ĉi tiu maniero, la rezulton de karmo en ĉi tiu maniero, la ĉeson de karmo en ĉi tiu maniero, kaj la padon de praktiko kondukanta al la ĉeso de karmo en ĉi tiu maniero, tiam li discernas ĉi tiun penetrativan sanktan vivon kiel la ĉeson de karmo. »

Nibbedhika Sutta. Anguttara Nikáya 6:63.[5]


Citaĵo
« Subha la studento: “Majstro Gotama, kio estas la kialo, kio estas la kaŭzo, ke ordinareco kaj eksterordinareco estas vidataj inter homoj, ene de la homa raso? Ĉar mallongvivantaj kaj longvivantaj personoj estas vidataj, malsanemaj kaj sanemaj, malbelaj kaj belaj, seninfluemaj kaj influemaj, malriĉaj kaj riĉaj, sube naskitaj kaj alte naskitaj, stultaj kaj discernemaj personoj estas vidataj. Do, kio estas la kialo, kio estas la kaŭzo, ke ordinareco kaj eksterordinareco estas vidataj inter homoj, ene de la homa raso?

Budho: Studento, estaĵoj estas posedantoj de kamma, heredantoj de kamma, naskitaj de kamma, rilatigitaj tra kamma, kaj havas kamma kiel siajn arbitracianton. Kamma estas tio, kio kreas malsamecojn inter estaĵoj en terminoj de bazeco kaj rafineco”.

Estas la kazo, studento, kie iu virino aŭ viro estas mortiganto de vivantaj estaĵoj, brutala, de sangkovritaj manoj, emanta mortigi kaj buĉi, montranta neniun kompaton por vivantaj estaĵoj. Tra la prenado kaj realigado de tiaj agoj, kun la rompiĝo de la korpo, poste de la morto, li aŭ ŝi reaperas en la tavolo de mizero, la malbona destino, la malsupraj regnoj, infero. Se, kun la rompiĝo de la korpo, poste de la morto — anstataŭ reaperi en la tavolo de mizero, la malbona destino, la malsupraj regnoj, infero — li aŭ ŝi venas al la homa stato, tiam li aŭ ŝi estas mallongvivanta tie, kie renaskiĝas. Ĉi tiu estas la vojo kondukanta al mallongdaŭra vivo: esti mortiganto de vivantaj estaĵoj, brutala, de sangkovritaj manoj, emanta mortigi kaj buĉi, montranta neniun kompaton por vivantaj estaĵoj.

Sed tiam estas la kazo, kie iu virino aŭ viro, forlasinte la mortigadon de vivantaj estaĵoj, abstinas disde mortigado de vivantaj estaĵoj, kaj loĝas kun vergo forĵetita, tranĉilo forĵetita, zorgema, kompatema, simpatianta por la bonstato de ĉiuj vivantaj estaĵoj. Tra la prenado kaj realigado de tiaj agoj, kun la rompiĝo de la korpo, poste de la morto, li aŭ ŝi reaperas en iu bona destino, en la ĉiela mondo. Se, kun la rompiĝo de la korpo, poste de la morto — anstataŭ reaperi en iu bona destino, en la ĉiela mondo — li aŭ ŝi venas al la homa stato, tiam li aŭ ŝi estas longvivanta kie ajn renaskiĝas. Ĉi tiu estas la vojo kondukanta al la longdaŭra vivo: esti forlasinta la mortigadon de vivantaj estaĵoj, abstini disde mortigado de vivantaj estaĵoj, loĝi kun vergo forĵetita, tranĉilo forĵetita, zorgema, kompatema kaj simpatianta por la bonstato de ĉiuj vivantaj estaĵoj. »

Cula-kammavibhanga Sutta. Majjhima Nikáya 135.[6]


Referencoj

  1. traduko el la angla atendante originalan fonton
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 S. Dhammika, Daily Readings from the Buddha´s Words of Wisdom. Eldonis The Buddha Dhamma Mandala Society, 1989. ISBN 981-00-1302-7.
  3. Mata Sutta: Mother (SN 15.14-19), tradukita de Thanissaro Bhikkhu al la angla lingvo el la palia lingvo. Access to Insight (BCBS Edition), 30-a novembro 2013, http://www.accesstoinsight.org/tipitaka/sn/sn15/sn15.014.than.html .
  4. Gaddula Sutta: The Leash (1)" (SN 22.99), tradukita de Thanissaro Bhikkhu al la angla lingvo el la palia lingvo. Access to Insight (BCBS Edition), 30-a novembro 2013, http://www.accesstoinsight.org/tipitaka/sn/sn22/sn22.099.than.html .
  5. Nibbedhika Sutta: Penetrative (AN 6.63), tradukita de Thanissaro Bhikkhu al la angla lingvo el la palia lingvo. Access to Insight (BCBS Edition), 30-a novembro 2013, http://www.accesstoinsight.org/tipitaka/an/an06/an06.063.than.html .
  6. Cula-kammavibhanga Sutta: The Shorter Exposition of Kamma (MN 135), tradukita de Ñanamoli Thera al la angla lingvo el la palia lingvo. Access to Insight (BCBS Edition), 30-a novembro 2013, http://www.accesstoinsight.org/tipitaka/mn/mn.135.nymo.html .