Uzanto:Ramo Moraloj-Kastelo: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Unua versio de mia uzanto-paĝo.
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:17, 19 aŭg. 2019

Pri mi

Saluton. Mi nomas min Ramo Moraloj-Kastelo, esperantigo de mia laŭleĝa hispanlingva nomo Ramón MORALES CASTEL. Mi naskiĝis kaj loĝas en urbo Maturín, en oriento de Venezuelo. Kutime mi verkas artikolojn pri filozofio kaj budhismo en la hispana kaj esperanto en miaj blogoj ĉi tie (hispane) kaj ĉi tie (esperante). Mi ankaŭ tradukas citaĵojn de la Palia Kanono de la angla al la hispana kaj al esperanto, kaj ankaŭ de la hispana al esperanto. Mi verkis kurson de esperanto por hispanparolantoj en 19 lecionoj. Vi povos legi ĝin ĉi tie. Interesas min ankaŭ aliaj temoj kiel lingvoscienco, astronomio kaj palio, kiun mi nun lernas. Mi verkis metalingvon (priskriban lingvaĵon) por priskribi science la formosintakson de esperanto. Vi povos lerni ĝin ĉi tie (esperante).

Mi nun lernas kiel esti Vikipediisto de esperanta. Mi volas ankaŭ kontribui al Vikicitaro en esperanto. Mi estas praktikanto de Teravado kaj mi ne uzas robotojn.

Kontribuoj en Vikipedio

Lastatempe mi prilaboris la jenajn artikolojn:

Eseo pri blindeco.

Tripitako.

Kontribuoj en Vikicitaro

Sidarto Gotamo.