Heredantoj de silentado: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 31: Linio 31:
* La vojo al la amo de viro kondukas tra lia stomako.
* La vojo al la amo de viro kondukas tra lia stomako.
* Pasintaj estis la kveroj kaj restis nur kvereloj.
* Pasintaj estis la kveroj kaj restis nur kvereloj.
* Mi kredas, ke ĉio tre malfaciliĝas, se oni deziras ŝanĝi sian kunulon. Unu al la alia devas permesi restisi mem. Kompromisi estas bone, sed pli ol tio ne eblas.
* Mi kredas, ke ĉio tre malfaciliĝas, se oni deziras ŝanĝi sian kunulon. Unu al la alia devas permesi resti si mem. Kompromisi estas bone, sed pli ol tio ne eblas.
* Amo ne estas nur sento, sed ĉefe decido.
* Amo ne estas nur sento, sed ĉefe decido.
* Necesas rigardi antaŭen. Labirintumi tra pasinta tempo estas malŝpari energion.
* Necesas rigardi antaŭen. Labirintumi tra pasinta tempo estas malŝpari energion.

Kiel registrite je 22:28, 8 jul. 2017

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

HEREDANTOJ DE SILENTADO estas la Esperanta traduko de germana romano Erben des Schweigens de Sabine Dittrich, tradukita de Aleksandro Montanesko, eldonita de KAVA-PECH.

  • Amikeco inter popoloj ĉiam komenciĝas per amikeco inter unuopuloj.
  • Ofte bela ŝelo ĉirkaŭas malbonan semon kaj inverse.
  • Oni vivu kaj lasu vivi.
  • La tuta mirinda tago sin prezentis al mi kiel ĵus bakita kuko, antaŭ kies frando necesas nur ektranĉo.
  • Ne kredu vin unika!
  • Hodiaŭ min mirigas, kiel senscia mi iam estis.
  • La animo de Prago sin kaŝas antaŭ homoj, kiujn pelas hasto. Rapidemo reduktas la urbon al dudimensia bildo poŝtkarta.
  • Manoj diras multon pri homoj.
  • Dum kelkaj el miaj lernejaj kunulinoj ioman tempon hontis, ĉar ili estas germanaj, mi sekrete hontis, ĉar mi ne sufiĉe sentas jude.
  • Ofte la plej bonaj ideoj aperas, kiam oni ne urĝe serĉas ilin.
  • Adiaŭo estas pli facila, se revido estas jam certa.
  • Kie neniu lingvo povis konstrui ponton inter la homoj, ĉar ĉiu atendis, ke la propran lingvon parolu ankaŭ la alia, sed mem ne volis lerni ties lingvon, tie la najbaroj restis fremduloj.
  • En senparola abismo inter fremduloj la naciismo trovis nutran grundon.
  • Kial mi ne preterpasis la aferojn sendemande? Nun jam ne eblis ŝanĝi ion. La ombroj de la pasintaĵo jam sin entrudis en mian nunon kaj ne plu eblis forpeli ilin.
  • Kiu serĉas serioze, certe trovos.
  • Oni ne povas forkuri de io, kion oni portas en si.
  • Per tio, kion vi faras hodiaŭ, vi kundecidas, kiel vi vivos morgaŭ.
  • Kion vi semos, tion vi rikoltos. Eĉ se foje longe ŝajnas, ke kreskos nenio.
  • Nepraĵon oni ne povas eviti.
  • Pardono ne estas sento; ĝi estas decido.
  • Estu preta pardoni al aliuloj kaj nepre pardonu ankaŭ al vi mem.
  • Kion vi enfosas sub silento, tio bruletos plu.
  • Honesto vin plej bone gvidos tra la vivo.
  • Svarmo da papilioj ekdancis en mia ventro.
  • Mi pensis pri vi en ĉiu tago. Mi ne povis ŝovi vin el mia kapo.
  • Ĉu tiuj filmoj vere pentras realaĵon aŭ la homoj kondutas laŭ tia agomodelo, ĉar ili vidis ĝin en kinejo?
  • Bamberg radias dignoplenan serenon. Ne impresante per mediteranea leĝero kiel Regensburgo aŭ Munkeno; ĝi prefere aperas noble modera.
  • La vojo al la amo de viro kondukas tra lia stomako.
  • Pasintaj estis la kveroj kaj restis nur kvereloj.
  • Mi kredas, ke ĉio tre malfaciliĝas, se oni deziras ŝanĝi sian kunulon. Unu al la alia devas permesi resti si mem. Kompromisi estas bone, sed pli ol tio ne eblas.
  • Amo ne estas nur sento, sed ĉefe decido.
  • Necesas rigardi antaŭen. Labirintumi tra pasinta tempo estas malŝpari energion.
  • Oni ne povas kvantigi unu nejustaĵon kaj kompari ĝin kun alia nejustaĵo. Tio kondukas al nenio.
  • La Sankta Biblio diras, ke neniu estas sen kulpo. Tial ni ĉiuj bezonas la pardonon de Dio. Ĉar ni ne estas pli bonaj ol niaj homgefratoj, ni ilin ne kondamnu. Ni lasu Dion zorgi pri justeco kaj ne mem venĝu.
  • Multaj viroj pri sentoj ne parolas. Ili suferadas silente.
  • Malfrue en horo malhela, alvenas la gasto plej bela.
  • Ju pli surprize, des pli ĉarme.
  • Tio ne gravas, gravas la bona intenco.
  • Niaj koroj estis vunditaj, niaj mensoj postulas paciĝon.
  • Mi kredas, ke vi kroĉas vin al ideo, kiu pli kaj pli obsedas vin.
  • Granda plimulto de la germana etno en la Ĉeĥoslovaka Respubliko estis preta fidi al la promesoj de Hitlero kaj glatigi lian vojon. Parto de la sudetaj germanoj kondutis laŭeble nerimarkeble, agante nek por Hitlero nek kontraŭ li. Troveblis ankaŭ klaraj kontraŭuloj de la nazioj: socialdemokratoj, komunistoj kaj kristanoj. Sed ili estis nur negranda plimulto.