Naciismo: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Frglz (diskuto | kontribuoj)
Frglz (diskuto | kontribuoj)
Linio 7: Linio 7:
}}
}}
==Kun fontoj==
==Kun fontoj==
*''La ideo «patrujo» ne estas malprava ideo, sed ĝi estas malgranda ideo, kaj ĝi nepre devas resti malgranda.''
*La ideo «patrujo» ne estas malprava ideo, sed ĝi estas malgranda ideo, kaj ĝi nepre devas resti malgranda.
**[[Henri Barbusse]] en sia romano ''Clarté''
**[[Henri Barbusse]] en sia romano ''Clarté''



Kiel registrite je 13:58, 19 okt. 2013

Naciismo
Aliaj projektoj
Naciismo en Vikipedio
Naciismo en Komuneja kategorio

Kun fontoj

  • La ideo «patrujo» ne estas malprava ideo, sed ĝi estas malgranda ideo, kaj ĝi nepre devas resti malgranda.
  • Estas rimarkinde kiel rapide kaj efike eblas krei nacion, per flago, kelkaj paroladoj, kaj nacia himno[.]

Sen fontoj

Citaĵo
« La naciismo estas infanmalsano. Ĝi estas la morbilo de la homaro. »
— Albert Einstein
Citaĵo
« La naciismon alvokas ĉiuj, kiuj kaŭzas kaj eluzas homan mizeron. »
— Heinrich Heine
Citaĵo
« La nacia flago kovras ĉiun maljustaĵon, ĉiun malhomaĵon, ĉiun mensogon, ĉiun fiaĵon, ĉiun krimon. »
— Rudolf Rocker
Citaĵo
« Esperi daŭran pacon inter nacioj estas same malsaĝe, kiel celi bonfarton per glutado de veneno: la nacieco ja venenas la homaron. »
— Eŭgeno Lanti
Citaĵo
« La plej malmultekosta speco de fiero … estas la nacia fiero. Ĉar ĉe la homo karakterizita de ĝi, ĝi elperfidas mankon de individuaj trajtoj, je kiuj tiu povus esti fiera, sen kiu manko li ne ekkaptus tion, kion li dividas kun tiom da milionoj. Kiu posedas signifajn personajn atutojn, plej klare rekonos la erarojn de la propra nacio, kiujn li konstante havas antaŭ siaj okuloj. Sed ĉiu mizera bagatelulo, kiu havas nenion en la mondo, je kio li povus fieri, kaptas la lastan rimedon, la nacion, al kiu li hazarde apartenas, por esti fiera. Je ĉi tio li fortikiĝas kaj poste dankeme pretas per la manoj kaj piedoj defendi ĉiujn erarojn kaj malsaĝaĵojn proprajn al ĝi. »
— Arthur Schopenhauer, Parerga und Paralipomena
Citaĵo
« Patrujamo estas principo, kiu faras la unuecon de popolo, kaj kiu neniel eltranĉas ĝin disde la cetero de la homaro. »
— Aleksandro Solĵenicin
Citaĵo
« Nacioj estas la koloroj de l'homaro; se ili okaze malaperus, humaro iĝus malserene unutona. .... Agado de tiu premrulilo minacas forviŝi ĉiujn kolorojn de la farboplato de l'homaro, ĝian plenann mensan compleksecon, ĝian vervon." »
— Aleksandro Solĵenicin