Ludoviko Lazaro Zamenhof: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AnankeBot (diskuto | kontribuoj)
Remux (diskuto | kontribuoj)
Linio 38: Linio 38:
*Kiam vi kunvenos post la plej ekstermanta milito, kiun iam konis la historio, vi havos antaŭ vi eksterordinare grandan kaj gravan taskon. De vi dependos, ĉu la mondo havu de nun fortikan pacon por tre longa tempo kaj eble por ĉiam aŭ ĉu ni havu nur kelktempan silenton, kiun baldaŭ denove interrompas diversaj eksplodoj de intergentaj bataloj aŭ eĉ novaj militoj.
*Kiam vi kunvenos post la plej ekstermanta milito, kiun iam konis la historio, vi havos antaŭ vi eksterordinare grandan kaj gravan taskon. De vi dependos, ĉu la mondo havu de nun fortikan pacon por tre longa tempo kaj eble por ĉiam aŭ ĉu ni havu nur kelktempan silenton, kiun baldaŭ denove interrompas diversaj eksplodoj de intergentaj bataloj aŭ eĉ novaj militoj.
**L.L.Zamenhof 1915
**L.L.Zamenhof 1915

Memoru kio la nura maniero de atingas la pacon estas elimini de unu fojo pro ĉiam la ĉefkaŭzo de la militoj, la barbara-heredaĵo de la antaŭtempoj al la civilizacio: la regado de unu nacio sur aliaj.
*L.L.Zamenhof 1915
-----------------------
-----------------------
'''Pri Biblia traduko'''
'''Pri Biblia traduko'''

Kiel registrite je 07:27, 11 jul. 2011

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Ludoviko Lazaro ZAMENHOF (1859–1917)

  • Internacia lingvo, simile al ĉiu nacia, estas propraĵo socia, kaj la aŭtoro por ĉiam forcedas ĉiujn personajn rajtojn je ĝi. (Unua Libro)
  • Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj, nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sono de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos.
  • "Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado."
  • Mi forĝis, kiel forĝisto aŭ seruristo, la ŝlosilon de l'mondo. Ĝin prenu per manoj kaj malfermadu la barilojn al la homaj koroj. Tiel vi ŝanĝos la mondon.
  • Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu gento au la malamon al alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo.
    • DH1913, VIII
  • Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia.
  • ... pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputas por ĉiam, kaj dum venontaj senfinaj milionoj kaj milionoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas ? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda ?
  • Mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo, mi volas nur esti iniciatoro. (Dua Libro de l' Lingvo Internacia, 1888)

Lingvaj Respondoj

Esperantaj Francaj Eldonoj 1962, Editoris G. Waringhien

Pri Esperanta stilo

"Kelkaj Esperantistoj pensas, ke mi uzas en miaj verkoj stilon slavan. Tia opinio estas tute erara. Estas vero, ke slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj aŭ romanoj; sed tio ĉi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas slava, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan, kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la vortordo en Esperanto. La vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas --aŭ almenaŭ devas esti--nur stilo simpla kaj logika. paĝo 119

Pri Gramatiko "Laŭ mia opinio estus necese, ne ke mi verku teorian detalan gramatikon, sed ke mi verku kiel eble pli da praktikaj libroj (diversaj literaturaj tradukoj); el tiaj miaj libroj ĉiu povus lerni la lingvon kun ĝia tuta vera kaj unuforma spirito multe pli bone, pli facile kaj pli precize ol el la plej dika gramatiko. <Grau ist alle Theorie, die Praxis ist das wichtigste> " (Kunmeto de du verseroj el la Goethe-a Faust: Griza estas ĉiu teorio, la praktiko estas la plej grava. )

Pri Logiko Parolante pri la sufikso : "Ĝenerale mi devas ripeti ĉi tie tion, kion mi jam kelkajn fojojn esprimis ĉe aliaj okazoj; ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus kaj ofte, por esprimi plej simplan ideon, ni devus uzi vorton deksilaban..."


Post la Granda Milito - alvoko al la diplomatoj -

  • Kiam vi kunvenos post la plej ekstermanta milito, kiun iam konis la historio, vi havos antaŭ vi eksterordinare grandan kaj gravan taskon. De vi dependos, ĉu la mondo havu de nun fortikan pacon por tre longa tempo kaj eble por ĉiam aŭ ĉu ni havu nur kelktempan silenton, kiun baldaŭ denove interrompas diversaj eksplodoj de intergentaj bataloj aŭ eĉ novaj militoj.
    • L.L.Zamenhof 1915

Memoru kio la nura maniero de atingas la pacon estas elimini de unu fojo pro ĉiam la ĉefkaŭzo de la militoj, la barbara-heredaĵo de la antaŭtempoj al la civilizacio: la regado de unu nacio sur aliaj.

  • L.L.Zamenhof 1915

Pri Biblia traduko

  • Kelkaj legantoj eble miros, ke ili ne trovas en mia traduko la vortojn "La Sinjoro", al kiu alkutimigis ilin ilia nacia lingvo; ili eble supozos , ke mi faris arbitre ian ŝanĝon en la teksto; tial mi devas doni kelkan klarigon. Parolante pri Dio, la Biblio uzas la vortojn "Jehovah" (Estanto,Eternulo) kaj "Elohim"(Potenculo). Ĉar la antikvaj hebreoj, ĉirkaŭita de idolistoj, pensis, ke "Jehovah" estas la "nomo propra" de speciale hebrea Dio, kaj elparoli sen grava neceseco la nomon de Dio estis malpermesite, tial ĉe la antikvaj hebreoj aperis la kutimo, ke, skribante"Jehovah", ili elparolis "Adonaj" (mia Sinjoro). Sed ĉar la idolista tempo, kiu postulis por la hebrea Dio ian apartan nomon propran, jam delonge pasis, kaj ĉar la titolado de Dio per "Sinjoro" (titolado, bazita ne sur ia religia postulo, sed nur sur malĝuste komprenita kutimo) estas io tro triviala kaj profananta (precipe en la tre ofte renkontata kuniĝo "Sinjoro Dio"), tial mi trovas, ke la sole ĝusta traduko por "Jehovah" estas "la Eternulo".
    • Antaŭparolo al la Genezo, citita en "L.L.Zamenhof Originala Verkaro" Ferdinand Hirt &Sohn en Leipzig 1929

Diversaj Citaĵoj el PIV

  • Ni estas ofte devigataj pensi lame dank'al (pro) la nesufiĉeco de la lingvo; (kapvorto: lama p.653)


Vidu ankaŭ: Zamenhofa Proverbaro