Amikeco: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AnankeBot (diskuto | kontribuoj)
e robota modifo de: el:Φιλία - Φίλοι
Mjbmrbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: bg:Приятелство — Вражда
Linio 74: Linio 74:


[[ar:الصداقة]]
[[ar:الصداقة]]
[[bg:Приятелство — Вражда]]
[[bs:Prijateljstvo]]
[[bs:Prijateljstvo]]
[[ca:Amistat]]
[[ca:Amistat]]

Kiel registrite je 15:50, 27 mar. 2011

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
  • Vera amiko estas tiu, kiu eniras, kiam ĉiuj eliras.
    • Aŭtoro: Walter Winchel
  • Kie sukero;tie formiko, kie sufero;tie amiko.
  • Deziri senmankajn amikojn, tio estas deziri ami neniun.
    • Aŭtoro: Sylvestre DE SACY
  • Ĉu amikeco estas ĝi aŭ amo?
    • Czy to jest przyjaźń? czy to jest kochanie? (pol.)
    • Aŭtoro: Adam MICKIEWICZ
    • Verko: "Malcerteco"
  • Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem
  • La paŝoj de amiko estas pli dolĉesonaj ol dolĉaj paroloj
  • Estu interspacoj en via kunligo, kaj dancu inter vi la ventoj el l’firmamento.
  • Ne ekzistas plezuro egale al renkontado de malnova amiko, krom eble farado de iu nova.
  • Arbo falinta ne havas radikon, homo falinta ne havas amikon.
  • Mi aŭdis ternon. Certe estas René Rateau . . . Agrablas tiel aŭdi amikon, meze de la nokto
    • Aŭtoro: Sempé en verko: Marcellin Caillou
  • Plena estas homo nur kiam li havas malfalsan amikon por lin kompreni, por kunpartigi ĉiujn la siajn pasiojn kaj ĉagrenojn kaj kunstari apud li tutdaŭre la vivon.
  • Arbon subtenas radiko, homon subtenas amiko.
  • Se vi iras for, vi estas mia amiko, se vi restas ĉi tie, vi estas mia amiko
    • tjurka kanzono en Irano, citita far Abbas KIAROSTAMI
  • La unua leĝo pri amikeco estas, ke oni devas ĝin prizorgi, la dua, ke oni estu indulga kiam la unua estas malzorgita.
  • Oni por koni junulon, konu lian kunulon.
  • Oni kiel tiu estas , kun kiu ofte festas.
  • Amiko en bezono estas vera amiko.
  • Se via amiko estas farita el sukero, ne forleku lin tute!
  • Amo estas blinda, amikeco fermas la okulojn.
  • Por ke amikoj ĉe vi bone fartu, fermu la buŝon,orelojn apertu.
  • Nenie ekzistas kato, kiu ja amikas kun rato.
  • Pli bonas amiko najbara ol la frato transmara.
  • Kion la homoj nomis amikeco, tio estas nur asocio, reciproka flegado de interesoj kaj interŝanĝo de servoj; ĝi estas fine nur negoco, en kiu la memamo ĉiam celas gajni ion.
    • Ce que les hommes ont nommé amitié n'est qu'une société, qu'un ménagement réciproque d'intérêts, et qu'un échange de bons offices; ce n'est enfin qu'un commerce où l'amour-propre se propose toujours quelque chose à gagner.(Maksimoj p.38-39)
    • François de La Rochefoucauld

El Zamenhofa Proverbaro

  • Al amiko nova ne fidu sen provo.
  • Amikeco aparte, afero aparte.
  • Amikeco aparte, ofico aparte.
  • Amiko de amiko estas ankaŭ amiko.
  • Amiko en ĝojo kaj malĝojo.
  • Amiko en ĝojo kaj ploro.
  • Amiko fidela estas trezoro plej bela.
  • Amiko -- intimulo.
  • Donacetoj subtenas amikecon.
  • Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.
  • Ili vivas per unu animo en du korpoj.
  • Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.
  • Por amiko komplezo neniam estas tro peza.
  • Se amiko petas, li neniam ripetas.
  • Vivi kun iu en fido kaj konfido.
  • Vivi kun iu en intima amikeco.