Emil Cioran: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto modifo de: en:Emil Cioran
AnankeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: es:Émile Michel Cioran
Linio 27: Linio 27:
[[de:Émile Michel Cioran]]
[[de:Émile Michel Cioran]]
[[en:Emil Cioran]]
[[en:Emil Cioran]]
[[es:Émile Michel Cioran]]
[[et:Emile Cioran]]
[[et:Emile Cioran]]
[[fr:Emil Cioran]]
[[fr:Emil Cioran]]

Kiel registrite je 07:56, 27 apr. 2010

  • Ĉu vere povas esti, ke tiom da nenomeblaj afliktoj malaperintus lasinte neniom d spuro tiel, kiel polvo aŭ fumo? Ĉu ne estas homoj naskitaj por retrovi la spuron de la estingiĝintaj malgajoj, ke ili povu doni al ili esprimon, kaj elaĉeti la senfinan amarecon de tiom d sennomaj ekzistadoj?
  • Klarvido estas la ununura diboĉaĵo, kiu igas libera – libera en dezerto.
  • Ne estas vera arto sen forta dozo da banalo. Tiu, kiu uzas eksterordinaraĵojn konstante, baldaŭ tedas, estante nenio pli maleltenebla ol unutono de escepteco
  • Ne juĝu iun ajn antaŭ ol metinte vin sur lian lokon.
  • Se oni volas koni landon, devas oni legadi ties duarangajn beletristojn, kiuj kiel ununuraj spegulas ties veran naturon. La aliaj denuncas, aŭ transfiguras la senvalorecon de siaj samlandanoj : ili ne volas nek povas stari samterene kun tiuj. Ili estas malfidindaj atestantoj.
  • Skepticismo estas ebriiĝo pri senelirejeco.
  • Tiu, kiu emas al diboĉo estas kompatema kaj pardonema; tiuj, kiuj emas al pureco ne estas tiaj. [Sanktulo Johano Klimako]
  • Unusola afero gravas : lerni la scipovon esti malgajninto.
  • La socioj prosperaj estas ege pli malfortikaj ol la aliaj, tial, ke nur restas al ili atendi sian ruiniĝon ; bonstato ne estante idealon, kiam oni ĝin posedas, kaj des malpli, kiam ĝi ĉeestas dedum generacioj.
  • Progres-ideo estas la maljusteco, kiun ĉiu generacio
  • Filozofo lastjarcenta asertis pro naivo, ke La Rochefoucauld pravis, koncerne pasintecon, sed ke la estonteco malpravigos lin. La ideo progreso malhonoras inteligento.
  • Malplena tempo de meditado estas verparole la ununura tempo plena. Ni devus neniam hontiĝi pro akumuli senuzajn momentojn. Senuzaj ŝajne, plenigitaj fakte. Mediti estas plejsupera liberokupo, kies sekreta scipovo perdiĝis.
  • Feliĉa la tempo, kiam oni disponis je lokoj kien fuĝi, kiam ili estis alireblaj akceptemaj ! Ni estas je ĉio malposedigitaj, eĉ je dezerto.
  • Iri en arbaro inter du heĝoj da filikoj aŭtune pompiĝintaj, tio konsistas triumfon.Kiom kompare valoras laŭdoj kaj aplaŭdoj ?
  • Anstataŭ atenti je la vizaĝoj de l'preterpasantoj, mi ekrigardadis iliajn piedojn, kaj jen ĉiuj tiuj agitatuloj fariĝis nenion pli ol paŝoj urĝantaj - al kio ? Kaj jen klare konsciiĝis mi ke nia deĵoro konsistis en tio, ke ni tuŝetadu la polvon dum serĉante al mistero ĉiel frivola.
Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: