Superbazaro

El Vikicitaro
Superbazaro
Superbazaro
Superbazaro
Aliaj projektoj
Superbazaro en Vikipedio
Superbazaro en Komunejo
Superbazaro en Komuneja kategorio

Superbazaro estas grandsurfaca butikego, provizita per oportuna aŭtoparkado, kaj praktikanta raciigitan vendometodon, precipe memservadon, por ĉiuj varoj de kuranta uzado.

Citaĵo
« …novaj urboj transformiĝas je satelitoj de superbazaro aŭ de aĉetcentro, kiuj estas priservataj de programita transporta reto kaj ĉesas esti la urboj por iĝi aglomeraĵoj. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« La superbazaro prezentiĝas kiel nukleo. La urbo, eĉ moderna, jam ne absorbas ĝin. Nome superbazaro difinas la orbiton, laŭ kiu moviĝas aglomeraĵo. Ĝi iĝas enplantaĵo por plenumado de novaj funkcioj, kiel tio foje okazas ankoraŭ pri universitatofabriko, sed ne pri fabriko de la 19-a jarcento aŭ fabriko forportita en la centro, kiu sen rompi orbiton de la urbo lokiĝas en apudurbo, sed pri aŭtomatigita muntofabriko, kun elektronika regado, do pri la fabriko komplete kongrua al malteritoriigita produkta procezo. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]