Realismo

El Vikicitaro
Realismo
Aliaj projektoj
Realismo en Vikipedio
Realismo en Vikivortaro

Realismo estas skolastika doktrino, laŭ kiu la universalaĵoj, aŭ ĝeneralaj ideoj, havas objektivan ekziston; sistemo, laŭ kiu la aĵoj, kiel objektoj de nia perceptado, havas realan ekziston; doktrino, laŭ kiu la literaturo kaj arto devas prezenti la naturon tia, kia ĝi ekzistas, inkluzive de ĉio malbela kaj vulgara.

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« …la nuntempa homo montras mirindan mankon de realismo rilate ĉion gravan: la sencon de la vivo kaj morto, feliĉon kaj suferon, sentojn kaj seriozajn pensojn»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Markso kaj Engelso kredis je tuj alveno de la “socio de bono” kaj nur nebule konsciis eblecon de apero de nova barbareco forme de la komunisma kaj faŝisma aŭtoritataj reĝimoj, kaj ankaŭ militoj de senprecedenca detrua forteco. Nome per tiu manko de realismo klarigeblas multaj teoriaj kaj politikaj eraroj en la konceptoj de Markso kaj Engelso; en ĝi troviĝas bazo de detruado de socialismo, komenciĝinta de Lenin»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ[redakti]