Patrino

El Vikicitaro
Patrino
Patrino
Patrino
Aliaj projektoj
Patrino en Vikipedio
Patrino en Komuneja kategorio
Patrino en Vikivortaro

Patrino estas naskintino de ido.

Citaĵoj[redakti]

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« Patrino estas tiu, kiu donas kiel nutraĵon propran korpon. Ŝi nutras la bebon en si kaj poste donas al li sian lakton»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La ellaborita ĉi tie imago pri la digestado kiel la centra procezo de la potenco estas ĝusta ankaŭ rilate la patrinon; nur ĉe ŝi tiu ĉi procezo distribuiĝas je pli ol unu korpo, kaj tiu fakto, ke nova korpo pri kies nutrado ŝi zorgas, estas apartigita de ŝia propra, nur donas al la procezo entute klarecon kaj videblecon. La potenco de la patrino super la bebo en la fruaj etapoj de lia evoluo estas absoluta kaj ne nur pro tio, ke de ŝi komplete dependas lia vivo, sed ankaŭ ĉar ŝi sentas fortegan deziron senĉese uzi tiun potencon. Koncentriĝo de la strebo domini je tiom eta estaĵo donas al ŝi senton de superpotenco, kiu eblas en neniu el la aliaj normalaj interpersonaj homaj rilatoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Por la patrino la bebo kunigas en si ecojn de la planto kaj la besto… La bebo kreskas kiel grajno sub la manoj de la patrino, kiel hejma besto li plenumas tion, kion ŝi ordonas… Ne ekzistas pli intensa formo de la potenco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« [...] sonĝoj pri morto de gepatroj en granda plimulto koncernas personon de la sama genro kiel la dormanto — do viro plej ofte sonĝas morton de la patro kaj virino — morton de la patrino. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Okazas sonĝoj pri lokoj kaj pejzaĝoj, pri kiuj dormanto mem jam dum la sonĝo asertas kategorie: “Mi iam jam estis tie!” Tiu loko ĉiam estas seksa sfero de la patrino; kaj estas mirinde ke pri neniu loko la homo povas kun tia certeco aserti ke li estis tie kiel pri tiu ĉi. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« En la bazo de plejparto de la sonĝoj, ligitaj kutime al la sento de timo kaj kies enhavo estas marŝado laŭ malvastaj stratoj kaj naĝado en akvo, kuŝas pensoj pri utera vivo, pri estado en la sino de la patrino kaj pri la naskiĝo»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]pa
Citaĵo
« Mi konvinkiĝis tamen ke personoj, kiujn pro iu kialo infanaĝe elstarigis la patrino, montras en posta vivo tiun specifan memfidon kaj neŝanceligeblan optimismon, kiu nemalofte ŝajnas heroa kaj efektive sukcesigas tiujn ĉi personojn en la vivo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Infano ne povas fizike reveni en la patrinan sinon; same ne eblas renversi ankaŭ psikologian procezon de individuiĝo. Provoj de tia reveno neeviteble akceptas formon de subiĝo, ĉe kiu tamen neniam malaperas kontraŭdiroj inter potenco kaj infano, subiĝanta al tiu potenco. Konscie infano povas konsideri sin kontentigita, sed subkonscie li sentas, ke li pagas senton de sekureco per plenvaloreco kaj forto de sia personeco. Finfine subiĝo sekvigas inversan rezulton: malcerteco de infano kreskas kaj samtempe en li evoluas malamikeco kaj ribelemo, kiuj estas des pli danĝeraj, ke ili estas direktitaj kontraŭ homoj, de kiuj li plu dependas (aŭ iĝis dependa). »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Ni neniam estas liberaj de du kontraŭluktantaj streboj: unu el ili estas direktita al liberiĝo el la patrina sino, al transiro de besta vivmaniero al la homiĝinta ekzistado; la alia celas revenon al la patrina sino, revenon al la naturo, difiniteco kaj sekureco»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Al ĉiu patrino facilas ami la bebon antaŭ komenciĝis la procezo de apartiĝo, sed ami la bebon kaj ĉe tio lasi lin foriri, kaj voli lasi lin — pri tiu tasko plejparto ne sukcesas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La erotika amo komenciĝas de dueco kaj finiĝas per unueco; la patrina amo komenciĝas de unueco kaj kondukas al apartiĝo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« En ekstremaj formoj de patologio ni trovas fortan strebon reveni al la patrina sino. Ĉe la homo, komplete absorbita je tia deziro, observiĝas skizofrenio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ĉe multaj sufiĉe gravaj neŭrozoj ni vidas la saman strebon, sed jam forme de fopremita deziro, riveliĝanta nur je sonĝoj, simptomoj kaj neŭroza konduto, kiuj estas rezulto de konflikto inter forta deziro resti en la sino de la patrino kaj la plenkreska parto de la persono, strebanta vivi normalan vivon. En la sonĝoj tiu ĉi strebo riveliĝas forme de simboloj, kiam la homo vidas sin en malhela kaverno, en unupersona submarŝipo, sinkanta profunden en la akvon ktp. En konduto de tia homo troveblas timo antaŭ la vivo kaj profunda fasciniĝo je la morto (kiu en la sonĝoj prezentiĝas kiel reveno al la patrina sino, al la Patrino-Tero). »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Malpli gravan formon de fiksiĝo je la patrino ni trovas en la kazoj, kiam la homo kvazaŭ permesis al si naskiĝi, sed timas fari sekvan paŝon en la procezo de la naskiĝo, timas ke oni forprenos lin de la patrina mamo. La homoj, haltintaj je tiu etapo de la naskiĝo, sentas fortan bezonon ke oni traktu ilin patrinece, ke oni vartu ilin, ke oni patrinece ilin prizorgu; senigitaj je la patrina protekto ili estas ekregataj de la timo kaj necerteco, sed kaze de haveblo — ĉu efektiva aŭ imagita — de la amanta patrino aŭ de iu anstataŭanta ŝin, ili plenas je optimismo kaj aktiveco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Forto de la incesta deziro klarigeblas per ne seksa logo al la patrino, sed per kaŝita strebo resti en la ĉioninkluda patrina sino aŭ reveni al ĝi, reveni al la ĉionnutra patrina mamo. Malpermeso de la incesto estas nenio alia ol du keruboj kun fajraj glavoj, gardantaj pordegon de la paradizo kaj malebligantaj al la homo reveni al la antaŭindividua ekzistado je unueco kun la naturo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Familio kaj gento, kaj poste la ŝtato, nacio kaj eklezio prenas je si la funkciojn, kiujn origine plenumis por sia bebo la patrino mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Freud ĉiam konsideris la fiksiĝon je la patrino ŝlosila problemo de la evoluo same de la tuta homa gento, kaj de aparta individuo… Inverse, la seksa deziro kiel tia estas konata per sia nekonstanteco rilate ĝiajn objektojn kaj kutime estas ĝuste tiu forto, kiu helpas al la junulo apartiĝi de la patrino, sed ne ligas lin al ŝi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Freud donas al la patro lokon, kiu efektive apartenas al la patrino kaj reduktas la patrinon ĝis la pozicio de la objekto de la seksa logo. La diino transformiĝas je la prostituino dum la patro altiĝante iĝas la centra figuro de la mondo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Apenaŭ la bebo povas ion fari por influi la amon de la patrino aŭ manipuli ĝin. La patrina amo similas al la dia favoro: se ĝi haveblas, ĝi estas benita donaco, se ĝi mankas, oni ne povas preni ĝin de ie ajn. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Tamen ekzistas la konscienco de ne nur la patra, sed ankaŭ de la patrina tipo: en ni sonas la voĉo, ordonanta al ni plenumi nian devon kaj la alia, alvokanta nin al la amo kaj pardono — same rilate la aliajn kaj nin mem. Efektive komence ambaŭ tipojn de la konscienco influas la patro kaj la patrino (aŭ tiuj, kiuj plenumas ilian rolon), tamen dum maturiĝo la konscienco iĝas ĉiam pli kaj pli sendependa de tiuj komencaj imagoj; la homo kvazaŭ iĝas sia propra patro, sia propra patrino kaj sia propra bebo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« [pri la homo] Komence (kio evidente respondecis al la periodo de la terkultiva kulturo) dio prezentiĝis al li forme de la ĉionprotektanta kaj ĉionnutranta Granda Patrino. Poste li adoris la patrecajn diojn, simbolantajn la saĝon, principojn kaj leĝojn»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La juda dio de la Malnova Testamento estas strikte patriarka, la katolika instruo denove enkondukas la ideon pri la ĉiunama kaj ĉionpardona patrino. La katolika eklezio mem estas ĉioninkluda patrino kaj la Dipatrino simbolas patrinan etoson de la amo kaj pardono, dum Dio Patro enkorpigis en la hierarkia strukturo la potencon, al kiu la homo devis subiĝi, sen plendi aŭ protesti. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Protestantismo kaj kalvinismo revenis al la pure patriarka etoso de la Malnova Testamento kaj ekskludis la patrinan elementon el la religia instruo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Tamen la matriarka komplekso kun ĝiaj pozitivaj kaj negativaj flankoj tute ne malaperis de sur scenejo de la nuntempa vivo de la Okcidento. Ĝia pozitiva enhavo — principoj de egaleco, netuŝebleco de la vivo, rajto de ĉiuj homoj je partopreno en uzado de la fruktoj de la naturo — speguliĝis en ideoj de la natura juro, humanismo, filozofio de la Klerismo, kaj ankaŭ en la finaj celoj de la demokratia socialismo. Komuna por ĉiuj ĉi ideoj estas imago pri tio, ke ĉiuj homoj estas idoj de la Patrino-Tero, ke ĉiuj ili havas rajton je feliĉo, je tio ke la tero nutru ilin, kaj neniu devas pruvi tiun ĉi rajton, postulante iun specialan pozicion en la socio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Tamen samtempe kun evoluo de la pozitiva enhavo de la patrina komplekso ni trovas en la eŭropa evoluo ankaŭ konservadon de ĝiaj negativaj flankoj — fiksiĝon je la ligoj de la sango kaj tero — eĉ pli, revenon al ili… Plej forte tio riveliĝas en naciismo kaj rasismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Puŝinte figuron de la patrino malantaŭen Freud faris en la sfero de psikologio la samon, kion Martin Luther faris en la sfero de religio. Fakte Freud estas psikologo de protestantismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Carl Gustav Jung[redakti]

Citaĵo
« ...patrino, kiu por ne rompi ŝajnecon de bonstata geedzeco artefarite nekonscie subtenas sin per tio, ke ligas al si filon — iugrade kiel anstataŭigon de sia edzo»
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato
Citaĵo
« La patrinojn superas iliaj infanoj, la virojn — iliaj kreaĵoj. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato

Wilhelm Reich[redakti]

Citaĵo
« Hitlero kun granda sento parolas pri sia patrino. Li kredigas nin, ke li ploris nur unufoje en la vivo, nome kiam mortis lia patrino. Lia malaprobo de la sekso kaj neŭroza adorado de la patrineco klare manifestiĝas en lia rezonado pri la rasoj kaj sifiliso»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Laŭ sia subjektiva-emocia esenco, nocioj de patrujo kaj popolo estas nocioj de patrino kaj familio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« [...] naciismaj sentoj formiĝas surbaze de familiaj ligoj kaj, same kiel familiaj ligoj, ili radikas en fiksita ligo kun patrino. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Ĝenerale idealigo kaj diigo de patrineco, kiu draste kontraŭas kruelan traktadon spertatan de patrinoj en laborista medio, ebligas bloki ĉe la virinoj manifestiĝojn de seksa konscio, subpremante seksajn instinktojn kaj subtenante ekzistadon de seksa angoro kaj sento de seksa kulpo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Alivorte, se virinoj devas naski kaj kreskigi infanojn sen sociala protekto kaj se ili estas senigitaj je rajto decidi kiom da infanoj havi, kaj ili devas akcepti tian staton, do kontraŭe al seksa funkcio de la virino necesas idealigi patrinecon. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Hejma dometo estas kiel patrineto. »
— Zamenhofa proverbaro

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Ŝi — germana patrino — servas kiel la sola portantino de la ideo de la germana nacio. Ideo de la “patrino” estas neapartigebla de la ideo de la “germana”. Kio povas interproksimigi nin pli ol komuna adorado de la patrino? »
— Joseph Goebbels, [pri la Tago de Patrino] // Angriff [1933]
Citaĵo
« "Patro" kaj "panjo" — tiuj du vortoj estas por la infano kvazaŭ pratipo de ĉiuj dualismoj kaj ĉiuj simetrioj. Antaŭ la homido komprenos ke en la mondo estas nokto kaj tago, fajro kaj akvo, blanko kaj nigro, malsupro kaj supro, morto kaj vivo, li propraokule vidas, ke la mondo estas dividita je du partoj — patro kaj panjo. » « «Папа» и «мама» — эти два слова являются для ребенка как бы прообразом всех дуализмов и всех симметрии. Прежде чем человеческий детеныш узнает, что в мире есть ночь и день, огонь и вода, белое и черное, низ и верх, смерть и жизнь, он воочию видит, что мир разделен на две части — на папу и маму. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin

Vidu ankaŭ[redakti]