Memfido

El Vikicitaro
Memfido
Aliaj projektoj
Memfido en Vikipedio
Memfido en Vikivortaro

Memfido estas plena, senduba fido al sia saĝo, kompetenteco.

Citaĵoj[redakti]

José Ortega y Gasset[redakti]

Citaĵo
« La amasa homo sentas sin perfekta. Al la homo neordinara por tio necesas granda aplombo, naiva kredo je sia perfekteco ne estas propra al li, ĝi estas trudita de vanteco kaj restas kvazaŭa, ŝajniga kaj dubinda por li mem. Do la memfidulo tiom bezonas aliulojn, kiuj konfirmus liajn elpensaĵojn pri si mem. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Antaŭe la homoj simple dividiĝis je sciuloj kaj nesciuloj… Sed fakulo apartenas nek al tiuj, nek al la aliaj… Oni devas agnoski lin scianta nesciulo kaj tio estas plorinda afero kaj signifas ĝi ke tiu sinjoro ĉiun aferon, kiun li ne komprenas, traktos ne kiel nesciulo, sed kun aroga memfido de la homo, kiu konas sian prezon»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Wilhelm Reich[redakti]

Citaĵo
« Seksa impotenteco kaŭzas malfortiĝon de la sento de memfido. En iuj kazoj tio estas kompensata per krudiĝo de la sekseco, en aliaj krueleco iĝas trajto de la karaktero»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Protektaj elementoj en psikologia strukturo de mistikulo kaŭzas aperon de patologia sento de memfido. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Memfido de mistikulo estas karakterizata de akcenteco. Al li propras sentoj de seksa neplenvaloreco. Tio ebligas kompreni, kiam homo en kies konscio fiksiĝis mistikaj aŭ naciismaj “etikaj normoj”, havas altan emon al tiaj modaj vortetoj de politikaj reakciuloj kiel honoro, pureco ktp. Li devas konstante memorigi al si pri neceso esti honora kaj pura. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« En la vivo oni bezonas nur nescion kaj memfidon—kaj tiam sukceso estas garantita. » « All you need in this life is ignorance and confidence — and then success is sure. »
— Mark Twain
Citaĵo
« Animtrankvileco estas ĉarma formo de memfido. » « Gelassenheit ist eine anmutige Form des Selbstbewußtseins. »
— Marie von Ebner-Eschenbach