Japanio

El Vikicitaro
Japanio
Japanio
Japanio
Aliaj projektoj
Japanio en Vikipedio
Japanio en Komunejo
Japanio en Komuneja kategorio
Japanio en Vikivortaro
Japanio en Vikinovaĵoj

Japanio estas lando en Fora Oriento, Azio.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Ekonomia postvivado de ĉiu ajn el la ĉefaj ludantoj sur la azia scenejo tute dependas de senobstakla aliro de maraj komercaj ŝipoj al nuraj du-tri ĉefaj havenoj. Sufiĉas bloki per kelkaj magnetaj minoj aliron al Ŝanhajo, JokohamoBombejo (kaj al unu-du pliaj havenurboj) por laŭvorte paralizi la ekonomian aktivadon de Japanio, ĈinioBarato»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Lukto kontraŭ la ŝtatoj de la “akso” dum la Dua mondmilito (kaj sekvinta apero de la juda ŝtato) stimulis ĉe la usonaj judoj strebon identigi sin kun interesoj de Israelo, dum la italaj kaj japanaj enmigrintoj klopodis substreki mankon de iuj ajn politikaj ligoj kun siaj eksaj patrujoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [en la 1990-aj jaroj] Leviĝo de Azio ankoraŭ estis konsiderata fora perspektivo kaj la ĉefa kandidato en Azio por la gvida rolo estis Japanio, ĉiam pli ofte karakterizata kiel “okcidenta” demokratio kaj membro de la triflanka klubo kune kun Usono kaj Eŭropo»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« En la dua duono de la 1980-aj jaroj Japanio estis konsiderata leviĝanta superpotenco. Aĉeto de Rockfeller Centro en Novjorko fare de Japanio kaŭzis en Usono timojn ke Japanio tre baldaŭ povos okupi lokon de Usono kiel la plej vivkapabla kaj noviga ekonomia potenco»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Japanoj havas limigitajn fortojn rilate kutimajn armilojn, sed Japanio estas latenta nuklea potenco en tiu senco ke ĝi kapablas tuj krei nukleajn bombojn dum transportilojn kaj sistemojn de celado ĝi jam havas. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« La amasa movado laŭ sia karaktero malofte estas tuteca. Kutime unu movado montras iujn elementojn de movadoj de aliaj specoj; foje unu movado inkludas du aŭ tri... La batalema naciismo de la japanoj laŭ sia esenco estas revolucia»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tasko de ĉesigo de unu amasa movado povas esti solvita danke al anstataŭigo de ĝi per alia amasa movado. La sociala revolucio povas esti haltigita per subtenado de religianacia movado... En Japanio naciismo ensorbis ankaŭ ĉiujn movadojn de la sociala protesto»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Verŝajne ĝuste estus diri, ke sukcesa modernigo de postrestinta popolo eblas nur en severa kadro de unuecaj kolektivaj klopodoj. La ŝoka modernigo de Japanio estis farita en la arda atmosfero de unuecaj klopodoj kaj de la grupa solidareco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Sin bazi sur atestoj de la sentoj kaj racio estas herezo kaj perfido. Kontraŭvole oni ekpensas, kiom multe da malkredo necesas por ekkredi. Tio, kion ni komprenas kiel blindan kredon, estas subtenata per sennombraj malkredoj. La fanatikaj japanoj en Brazilo dum jaroj rifuzadis kredi, ke Japanio malvenkis»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Pli facilas malami la malamikon en kiu haveblas multe da bono ol la malamikon tute malbonan. Kiun ni malestimas, tiun malami ni ne povas. La japanoj havas antaŭ ni avantaĝon: ili estimas nin pli ol ni ilin. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La kredanto, kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj perfortaj, ĝenerale estas la homo obeema kaj subiĝema... apanaj kaj naziaj arogantuloj kaj furiozuloj estis la plej disciplinemaj homoj, kiujn nur konis la mondo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« En la okuloj de la homo kredanta, homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman karakteron kaj pro tio povas esti facila predo de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte malamas unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas forton unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran estimon. Hitlero konsideris la bolŝevistojn egalaj al si kaj ordinis la eksajn komunistojn tuj anigi al la nazia partio. Stalin siavice konsideris la naziojn kaj japanojn la solaj estiminduloj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« Japanio estas civilizacio kiu estas la ŝtato»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Nur la rusa, japana kaj etiopia civilizacioj sukcesis kontraŭstari rabian atakon de la Okcidento kaj subteni memsufiĉan sendependan ekzistadon. Dum 400 jaroj rilatoj inter la civilizacioj konsistis je subigado de la aliaj socioj al la okcidenta civilizacio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« En Ĉinio dum lastaj jaroj de la regado de dinastio Qing devizo iĝis Ti-Yong — “ĉina saĝeco por fundamentaj principoj, okcidenta saĝeco por praktika aplikado”. En Japanio tia devizo iĝis Wakon Yosei — “japana spirito kaj okcidenta tekniko”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Japanio estas lando-solulo kun malfortaj kulturaj ligoj kun siaj najbaroj kaj en 1995 eno-bloko ankoraŭ ne aperis. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry Kissinger[redakti]

Diplomatio [1994][redakti]

Citaĵo
« La eksa Sovetunio estis milita superpotenco kaj samtempe ekonomia nano. Sed tre probable ke alia lando povus esti ekonomia giganto, sed milite signifi nenion kiel tio okazis al Japanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Leviĝo de aliaj povofortoj – Okcidenta Eŭropo, Japanio kaj Ĉinio – ne devas zorgigi la usonanojn. Finfine komuna uzado de la mondaj resursoj kaj evoluigo de la aliaj socioj kaj ekonomioj estis tipe usona tasko jam ekde la tempo de la Marshall-plano»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Japanio funkcias surbaze de interkonsento. Neniu aparta persono – eĉ ne ĉefministro – havas plenrajtojn por fari decidojn. Ĉiu kiu devos plenumi la decidon, partoprenas en kreado de interkonsento kiu estas konsiderata ne atingita ĝis ĉiuj aprobos ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« El ĉiuj grandaj kaj potenciale grandegaj potencoj Ĉinio en plej alta grado troviĝas je la stato de leviĝo. Usono jam atingis la povon, Eŭropo devos ankoraŭ labori por forĝi pli grandan unuecon, Rusio estas ŝanceliĝanta giganto kaj Japanio estas riĉa, sed ankoraŭ timema»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [pri okupado de Koreio fare de Japanio en 1908] Koreio sendube apartenas al Japanio. Kompreneble laŭ traktato ĝi solene ĵuris ke Koreio devas resti sendependa. Sed Koreio estis tiom senpova pri plenumo de la traktato kaj aperis neniuj ŝancoj ke iu alia lando... provos fari anstataŭ la koreoj tion, kion ili mem estis tute ne kapablaj fari. »
— Theodore Roosevelt

Vidu ankaŭ[redakti]