Humanismo

El Vikicitaro
Humanismo
Humanismo
Humanismo
Aliaj projektoj
Humanismo en Vikipedio
Humanismo en Komuneja kategorio
Humanismo en Vikivortaro

Humanismo estas doktrino, serĉanta en la helenlatina civilizo la plej bonan rimedon por humanigi kaj klerigi la homaron.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Diogeno distingiĝis per granda kaj arda amo al la homo; tuta lia esto estis trasorbita de vere humana kompreno de la homoj, sed same granda estis lia senkompato, kun kiu li faligis kaj tretis ĉion, kion sankte adoris liaj samtempuloj. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Humanismo estas mia religio, La mondo estas mia lando, Esperanto estas mia lingvo. »
— Morteza Mirbaghian

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Estante fervora kaj senkompromisa kritikanto de kapitalismo, Roza Luksemburg sincere kaj neŝanceleble kredis je la homo. Kiam ŝin, same kiel Gustav Landauer, mortigis soldatoj de la germana kontraŭrevolucio, tio signifis pereon de la humanisma tradicio de la kredo je la homo. Nome manko de la kredo je la homo ebligis al la aŭtoritatismaj sistemoj konkeri lin, allogante pli per kredo je idolo ol je si mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Hodiaŭ la homo staras antaŭ sia plej grava elekto: tio estas elekto ne inter kapitalismo kaj komunismo, sed inter robotismo (same en ĝia kapitalisma kaj komunisma formoj) kaj humanisma socialismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ[redakti]