Fino

El Vikicitaro
Fino
Aliaj projektoj
Fino en Vikipedio
Fino en Vikivortaro

Fino estas vorto por:

  1. la ĉeso aŭ ĉesigo de io , aŭ
  2. la lasta parto de io (en spaca aŭ tempa signifo).

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La vivo ne havas puran komencon kaj bonordan finon, la vivo ĉiam daŭras. Vi devus komenci en la mezo kaj fini en la mezo, kaj tio devus esti ĉio tie. » « (angle) Life doesn’t have a neat beginning and a tidy end, life is always going on. You should begin in the middle and end in the middle, and it should be all there. »
— V. S. Naipaul
Citaĵo
« Rimedo pravigeblas nur per sia fino. Sed la fino siavice devas esti pravigita. »
— Lev Trockij
Citaĵo
« La plej longa tago devas finiĝi - la plej malhela nokto daŭros ĝis mateno. Eterna, neeluzebla pasado de momentoj ĉiam rapidas la tagon de la malbono al eterna nokto, kaj la nokton de la justulo al eterna tago. » « (angle) The longest day must have its close — the gloomiest night will wear on to a morning. An eternal, inexorable lapse of moments is ever hurrying the day of the evil to an eternal night, and the night of the just to an eternal day. »
— Harriet Beecher Stowe
Citaĵo
« Je la fino, la amo, kiun vi prenas, egalas al la amo, kiun vi faras» « (angle) In the end, the love you take is equal to the love you make. »
— Paul McCartney
Citaĵo
« Viro ne estas fino sed komenco. Ni estas komence de la dua semajno. Ni estas infanoj de la oka tago» « (angle) Man is not an end but a beginning. We are at the beginning of the second week. We are children of the eighth day. »
— Thornton Wilder
Citaĵo
« Amo estas la emblemo de eterneco; ĝi konfuzas ĉian nocion de tempo; forigas ĉiun memoron pri komenco, ĉian timon pri fino... »
— Madamo de Staël
Citaĵo
« Se ni komencos per certecoj, ni finos per duboj; se ni komencas kun duboj, kaj estas paciencaj, ni finos per certecoj. »
— Marko Aŭrelio
Citaĵo
« Neniu legas misteron por atingi la mezon. Ili legis ĝin por atingi la finon. Se ĝi estas malsukceso, ili ne plu aĉetos. La unua paĝo vendas tiun libron. La lasta paĝo vendas vian sekvan libron. » « (angle) Nobody reads a mystery to get to the middle. They read it to get to the end. If it's a letdown, they won't buy anymore. The first page sells that book. The last page sells your next book. »
— Mickey Spillane
Citaĵo
« Kien ni iras? Ne demandu! Supreniru, malsupreniru. Tie estas nek komenco nek fino. Nur tiu ĉi nuna momento ekzistas, plena de amareco, plena de dolĉeco kaj mi ĝojas pri ĉio en ĝi. »
— Nikos Kazantzakis
Citaĵo
« Paroli pri la fino de scienco estas same malsaĝe kiel paroli pri la fino de religio. Scienco kaj religio ambaŭ estas ankoraŭ proksimaj al siaj komencoj, sen videblaj finoj. » « (angle) To talk about the end of science is just as foolish as to talk about the end of religion. Science and religion are both still close to their beginnings, with no ends in sight. »
— Freeman Dyson
Citaĵo
« La tujaj faktoj estas al kio ni devas rilati. Mallumo kaj lumo, komenco kaj fino»
— Peter Wessel Zapffe
Citaĵo
« Se estas Dio, mi ne pensas, ke Li postulus, ke iu kliniĝu aŭ staru antaŭ Li. Mi ofte havas suspekton, ke Dio ankoraŭ provas prilabori aferojn kaj ne finis»
— Rebecca West
Citaĵo
« Niaj vivoj komencas finiĝi la tagon, kiam ni silentas pri gravaj aferoj. » « (angle) Our lives begin to end the day we become silent about things that matter. »
— Martin Luther King
Citaĵo
« La homaro devas ĉesigi la militon, aŭ la milito metos finon al la homaro. » « (en) Mankind must put an end to war, or war will put an end to mankind. »
— John F. Kennedy

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Venis fino al mia latino»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ĉio havas finon. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Fino bona, ĉio bona. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« La fino kronas la verkon»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]