Entuziasmo

El Vikicitaro
Entuziasmo
Entuziasmo
Entuziasmo
Aliaj projektoj
Entuziasmo en Vikipedio
Entuziasmo en Komuneja kategorio
Entuziasmo en Vikivortaro

Entuziasmo estas emocia fervoro kaj arda emo al io.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Mi preferus dungi homon kun entuziasmo, ol homon, kiu scias ĉion. » « (angle) I would rather hire a man with enthusiasm, than a man who knows everything. »
— John D. Rockefeller
Citaĵo
« Apatio povas esti venkita de entuziasmo, kaj entuziasmo povas esti vekita nur per du aferoj: unue, idealo, kun kapto de la imago, kaj due, difinita komprenebla plano por efektivigi tiun idealon. » « (angle) by enthusiasm, and enthusiasm can only be aroused by two things: first, an ideal, with takes the imagination by storm, and second, a definite intelligible plan for carrying that ideal into practice. »
— Arnold J. Toynbee
Citaĵo
« Neniu maljuniĝas nur post kelkaj jaroj. Ni maljuniĝas forlasante niajn idealojn.
Jaroj eble sulkigas la haŭton, sed rezigni pri entuziasmo sulkigas la animon.
 »
 « (angle) Nobody grows old merely by a number of years. We grow old by deserting our ideals.
Years may wrinkle the skin, but to give up enthusiasm wrinkles the soul. »
— Samuel Ullman
Citaĵo
« Nur la malfacilo estas entuziasmiga; nur la rezisto, kiu defias nin, kapablas levi, veki kaj konservi nian scipovon. » « (hispane) Sólo lo difícil es estimulante; sólo la resistencia que nos reta, es capaz de enarcar, suscitar y mantener nuestra potencia de conocimiento. »
— José Lezama Lima
Citaĵo
« La grekoj komprenis la misteran potencon de la kaŝita flanko de aferoj. Ili testamentis al ni unu el la plej belaj vortoj en nia lingvo - la vorto "entuziasmo" - en theos [Εν Θεος] - dio interne. La grandiozeco de la homaj agoj estas mezurita per la inspiro de kiu ili devenis. Feliĉa estas tiu, kiu portas dion interne kaj obeas ĝin. »
— Louis Pasteur

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Petro la Granda ne cedis al plejparto de la plej sukcesaj revoluciaj kaj naciaj gvidantoj je celkonscio, je potenco kaj senkompato. Sed en sia ĉefa celo — transformi Rusion je la okcidenta ŝtato — li fiaskis. Kaŭzo de lia fiasko estis en tio, ke li ne fajrigis animojn de la rusaj amasoj per aktiva entuziasmo. Li ne konsideris tion necesa aŭ ne sciis, kiel fari sian celon la “sankta afero”. Ne mirindas ke la revoluciuloj-bolŝevistoj, likvidinte la lastan caron Romanovon, tuj eksentis iun parencecon al Petro, kvankam li estis la caro. Lia celo iĝis ilia celo, kaj ili esperas sukcesi tie, kie li fiaskis. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Arda patriotismo, same kiel la religia, kaj la revolucia entuziasmoj, ofte servas kiel rifuĝejo de la riproĉoj de la konscienco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ[redakti]