Eŭripido

El Vikicitaro
Eŭripido
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro

Eŭripido (greke: Εὐριπίδης; naskiĝis ĉ. 480 a.K.- mortis en 406 a.K.) estis greka dramisto kaj poeto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Kiam bona viro suferas, ĉiu, kiu konsideras sin bona, devas suferi kun li. »
Citaĵo
« Virino estas la natura aliancano de virino. »
Citaĵo
« La plej bona posedo de viro estas simpatia edzino»
Citaĵo
« Nenio havas pli da forto ol terura bezono»
Citaĵo
« Kaze de malkonsento, neniam kuraĝu juĝi, ĝis vi aŭdos la alian flankon»
Citaĵo
« Aŭtoritato neniam ekzistas sen malamo»
Citaĵo
« Estas en la plej malbona sorto la plej bonaj ŝancoj por feliĉa ŝanĝo»
Citaĵo
« Malbona komenco faras malbonan finon»
Citaĵo
« Neniam diru, ke geedzeco havas pli da ĝojo ol doloro»
Citaĵo
« Neniu povas memfide diri, ke li ankoraŭ vivos morgaŭ. »
Citaĵo
« Amo estas ĉio, kion ni havas, la sola maniero per kiu ĉiuj povas helpi aliajn. »
Citaĵo
« La plej valora eco de homo estas prudenta sento de tio, kion oni ne kredas»
— Eŭripido


Misatribuitaj[redakti]

Citaĵo
« Konsideru neniun homon feliĉa ĝis li mortos. »
— Sofoklo, Edipo Rex

Aliaj projektoj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj[redakti]