Demando

El Vikicitaro
Demando
Demando
Demando
Aliaj projektoj
Demando en Vikipedio
Demando en Komuneja kategorio
Demando en Vikivortaro

Demando estas speco de frazo, en kiu gramatika rimedo indikas, ke oni petas pri respondo; problemo postulanta solvon; afero dependanta de iaj kondiĉoj; pridiskutota temo; afero, pri kiu oni voĉdonu.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ajna scio, kiu ne kondukas al novaj demandoj rapide mortas ekstere: ĝi malsukcesas konservi la temperaturon postulata por subteni vivon. »
— Wisława Szymborska
Citaĵo
« La homaj estaĵoj komprenas sin, kaj elfaras sian estonton, pere de diskuto, defio, demandoj, kaj per diri la nedirendan ; Ne per faldi la genuojn antaŭ dioj aŭ homoj. »
— Salman RUSHDIE
Citaĵo
« La demando ne estas ĉu vi havas bonan majstron aŭ malbonan majstron. Ĝi devas esti via propra mastro. Tio estas la digno de la homaro. » « (angle) The question isn't whether you have a good master or a bad master. It's to be your own master. That is the dignity of humanity. »
— Alan Keyes
Citaĵo
« La demando, kion kredi, estas eble la plej grava, kiun iu povas fari al si. Niaj kredoj ne estas klasifikitaj inter la luksoj, sed inter la necesaĵoj de ekzisto. »
— Felix Adler
Citaĵo
« Estu pacienca pri ĉio, kio estas nesolvita en via koro, kaj provu ami la demandojn mem, kiel ŝlositajn ĉambrojn kaj kiel librojn, kiuj nun estas skribitaj en tre fremda lingvo. Ne serĉu nun la respondojn, kiujn oni ne povas doni al vi, ĉar vi ne povus sperti ilin. Kaj la afero estas, sperti ĉion. Vivu la demandoj nun. Eble vi tiam iom post iom, sen rimarki ĝin, vivos dum iu malproksima tago en la respondon. »
— Rainer Maria Rilke
Citaĵo
« Se ili povas instigi vin fari malĝustajn demandojn, ili ne devas zorgi pri respondoj» « (angle) If they can get you asking the wrong questions, they don't have to worry about answers. »
— Thomas Pynchon
Citaĵo
« Vi havas tiom da aferoj en la fono, kiujn vi devas fari, ne restas spaco por pensi. Mi diras, forgesu ĉion tion kaj demandu vin: "Kio estas la plej simpla afero, kiu eble povus funkcii?" » « (angle) You have so many things in the background that you're supposed to do, there's no room left to think. I say, forget all that and ask yourself, "What's the simplest thing that could possibly work?" »
— Ward Cunningham
Citaĵo
« Konstanta kaj ofta demandado estas la unua ŝlosilo al saĝo... Ĉar per dubado ni estas gvidataj esplori, kaj per esploro ni perceptas la veron. »
— Peter Abelard
Citaĵo
« Ĉio prava povas esti atingita per la nerezistebla potenco de vekita kaj informita publika opinio. Nia celo, do, ne estas demandi ĉu afero povas esti farita, sed ĉu ĝi devas esti farita, por tiel praktiki la fortojn de diskonigo, tiel ke publika opinio devigos ĝin fari. » « (angle) Whatever is right can be achieved through the irresistible power of awakened and informed public opinion. Our object, therefore, is not to enquire whether a thing can be done, but whether it ought to be done, to so exert the forces of publicity that public opinion will compel it be done. »
— William Randolph Hearst
Citaĵo
« En matematiko la arto fari demandojn pli valoras ol solvi problemojn. »
— Georg Cantor
Citaĵo
« La komputilo kaj ĝiaj informoj ne povas respondi iujn el la fundamentaj demandoj, kiujn ni devas pritrakti, por fari nian vivon pli signifa kaj homa. La komputilo ne povas provizi organizan moralan kadron. Ĝi ne povas diri al ni, kiajn demandojn indas fari. Ĝi ne povas provizi rimedon por kompreni kial ni estas ĉi tie aŭ kial ni batalas unu kontraŭ la alia aŭ kial dececo eskapas nin tiel ofte, precipe kiam ni plej bezonas ĝin. La komputilo estas... grandioza ludilo, kiu distras nin de alfrontado de tio, kion ni plej devas alfronti - spirita malpleno, scio pri ni mem, uzeblaj konceptoj pri la pasinteco kaj estonteco. » « (angle) The computer and its information cannot answer any of the fundamental questions we need to address to make our lives more meaningful and humane. The computer cannot provide an organizing moral framework. It cannot tell us what questions are worth asking. It cannot provide a means of understanding why we are here or why we fight each other or why decency eludes us so often, especially when we need it the most. The computer is... a magnificent toy that distracts us from facing what we most need to confront — spiritual emptiness, knowledge of ourselves, usable conceptions of the past and future. »
— Neil Postman
Citaĵo
« La vera demando ne estas ĉu maŝinoj pensas sed ĉu viroj pensas. La mistero, kiu ĉirkaŭas pensantan maŝinon, ĉirkaŭas pensantan homon. » « (angle) The real question is not whether machines think but whether men do. The mystery which surrounds a thinking machine already surrounds a thinking man. »
— B. F. Skinner
Citaĵo
« La rajto de la homo scii, lerni, demandi, fari bonfidajn erarojn, esplori homajn emociojn devas, per ĉiuj rimedoj, esti sekura, se la vorto LIBERECO iam estu pli ol malplena politika slogano»
— Wilhelm Reich
Citaĵo
« Vikio plej bone funkcias, kie vi provas respondi demandon, kiun vi ne povas facile starigi, kie ne ekzistas natura strukturo, kiu anticipe konas tion, kion vi bezonas scii. » « (angle) A wiki works best where you're trying to answer a question that you can't easily pose, where there's not a natural structure that's known in advance to what you need to know. »
— Ward Cunningham
Citaĵo
« Kien ni iras? Ne demandu! Supreniru, malsupreniru. Tie estas nek komenco nek fino. Nur tiu ĉi nuna momento ekzistas, plena de amareco, plena de dolĉeco kaj mi ĝojas pri ĉio en ĝi. »
— Nikos Kazantzakis
Citaĵo
« Kiam aliaj demandis la veron pri mi, mi estis konvinkita, ke ili ne volas la veron, sed iluzion, kun kiu ili povus vivi. » « (angle) When others asked the truth of me, I was convinced it was not the truth they wanted, but an illusion they could bear to live with. »
— Anaïs Nin
Citaĵo
« Tio estas la serĉo de la vero, ne posedo de la vero, kiu estas la maniero de filozofio. Ĝiaj demandoj estas pli gravaj ol ĝiaj respondoj, kaj ĉiu respondo fariĝas nova demando. »
— Karl Jaspers
Citaĵo
« Se mi vekiĝus post dum mil jara dormado, mia unua demando estus: Ĉu la Riemann-hipotezo estas pruvita? »
— David Hilbert
Citaĵo
« Kial entute estas estaĵoj, kaj kial ne prefere nenio? Jen la demando. » « (germane) Warum ist überhaupt Seiendes und nicht vielmehr Nichts? Das ist die Frage. »
— Martin Heidegger
Citaĵo
« Ni estas pli proksimaj al Dio, kiam ni faras demandojn ol kiam ni pensas, ke ni havas la respondojn»
— Abraham Joshua Heschel
Citaĵo
« Mi ne respondas demandojn enhavantajn du aŭ pli nepruvitajn supozojn» « (angle) I don't answer questions containing two or more unsupported assumptions. »
— Rex Stout
Citaĵo
« ... Tiu ĉi mondo estas plena de suferoj, mizero, perforto kaj katastrofoj. Studentoj devas decidi: ĉu io koncernas vin aŭ ne? Mi diras: ĉirkaŭrigardu, analizu la problemojn, demandu vin, kion vi povas fari kaj eklaboru! » « (angle) … This world is full of suffering, distress, violence and catastrophes. Students must decide: does something concern you or not? I say: look around, analyze the problems, ask yourself what you can do and set out on the work! »
— Noam Chomsky
Citaĵo
« Estas pli bone fari iujn el la demandoj ol scii ĉiujn respondojn. » « (angle) It is better to ask some of the questions than to know all the answers. »
— James Thurber
Citaĵo
« Estas la demandoj, kiujn ni faras, la vojaĝo, kiun ni faras por atingi kien ni iras, tio pli gravas ol la efektiva respondo. Estas bone havi misterojn. Ĝi memorigas nin, ke estas pli en la mondo ol nur fari kaj amuzi» « (angle) It's the questions we ask, the journey we take to get to where we are going that is more important than the actual answer. It's good to have mysteries. It reminds us that there's more to the world than just making do and having a bit of fun. »
— Charles de Lint
Citaĵo
« Oni ne demandas de tiu, kiu suferas: Kio estas via lando kaj kia estas via religio? Oni nur diras: Vi suferas, tio sufiĉas por mi... »
— Louis Pasteur
Citaĵo
« Estas jaroj, kiuj demandas kaj jaroj, kiuj respondas» « (angle) There are years that ask questions and years that answer. »
— Zora Neale Hurston
Citaĵo
« Kial homoj ĉiam atendas, ke aŭtoroj respondu demandojn? Mi estas aŭtoro, ĉar mi volas fari demandojn. Se mi havus respondojn, mi estus politikisto»
— Eugène Ionesco

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« En la demandanto demandoj altigas la senton de la potenco: li ĝuas, farante ilin denove kaj denove. La respondanto subiĝas al li ju pli, des pli ofte li respondas. Persona libereco grandparte konsistas en protekteco kontraŭ la demandoj. La plej forta tiranio estas tiu, kiu permesas al si la plej fortajn demandojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Saĝa estas tiu respondo, kiu ĉesigas la demandojn. Tiu kiu povas permesi al si, respondas per demando al demando; inter la egaluloj tio estas elprovita rimedo de sindefendo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Pridemandado, kies fina celo estas malkovro, komenciĝas de la tuŝo. Demandoj tuŝas la plej diversajn lokojn kaj penetras internen. La elprenita estas stokata por posta konsumado kaj ne estas uzata tuj. Unue necesas trovi ion tute difinitan, por kio ĉio estas entreprenita. La pridemandado ĉiam havas konkretan, klare konsciatan celon. Necelitaj demandoj, faritaj de infanostultulo, estas senpovaj, de ili facilas seniĝi. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kiu estas sendefenda ekstere, eniĝas je sian internan kirason; tio estas interna blendo, protektanta kontraŭ la demandoj — sekreto»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Silento responde al demando estas kiel rebato de la bato per ŝildokiraso. Tio estas ekstrema formo de defendo, ĉe tio avantaĝoj kaj mankoj ĉi tie egaliĝas. La silentanto ne malfermiĝas, sed aspektas ĉe tio pli danĝera ol li efektive estas. En li oni suspektas pli ol li kaŝas. Li silentas, ĉar li havas kion kaŝi, des pli gravas tion el li eltiri. La obstina silento kondukas al peza pridemandado, al torturo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« De kiuj demandoj komencas la infano? La plej fruaj estas ligitaj al loko: “kie…?” La aliaj komencaj demandoj: “Kio estas tio?” kaj “Kio?” Videblas, kian rolon ludas en tiu ĉi periodo loko kaj identeco. Ili estas la unua, pri kio interesiĝas la infano. Nur fine de la tria jaro aperas demandoj kun “kial”, kaj eĉ pli poste — kun “kiam”, “kiom longe”, do la demandoj ligitaj al tempo. La infano tre malrapide alproprigas imagojn pri la tempo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La nekonaton necesas trakti tiel kvazaŭ li estas pli forta: tio estas siaspeca flato, instiganta lin respondi same. Nur en tiu ĉi kazo — je certa distanco, ekster zono de la danĝeraj demandoj, kiam ĉiuj estas kvazaŭ fortaj kaj egalaj laŭ la fortoj — la homoj estas certaj pri si kaj pacemaj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Kia demando, tia respondo »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]