Andrew Sullivan

El Vikicitaro
Andrew Sullivan
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Andrew Michael SULLIVAN (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1963) estas brita-usona verkisto, eldonisto, kaj bloganto. Li estas konservista politika komentanto, la eksa eldonisto de The New Republic, kaj la verkisto da ses libroj.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Konstitucia respubliko dediĉita antaŭ ĉio al la protekto de libereco ne povas leĝigi torturon kaj resti konstitucia respubliko. Ĝi importas en si tumoron de pura tiraneco. » « (angle) A constitutional republic dedicated before everything to the protection of liberty cannot legalize torture and remain a constitutional republic. It imports into itself a tumor of pure tyranny. »
— Andrew Sullivan
Citaĵo
« La sola afero, kiun ni scias pri torturo, estas, ke ĝi neniam estis desegnita unue por atingi la efektivan veron de iu ajn; ĝi estis projektita en la plej malhelaj tagoj de la homa historio por produkti falsajn konfesojn por ekstermi politikajn kaj religiajn kontraŭulojn. Kaj tiel ĝi ĉiam funkcias: ĝi ricevas konfesojn sendepende de ilia precizeco. » « (angle) The one thing we know about torture is that it was never designed in the first place to get at the actual truth of anything; it was designed in the darkest days of human history to produce false confessions in order to annihilate political and religious dissidents. And that is how it always works: it gets confessions regardless of their accuracy. »
— Andrew Sullivan