Akvo

El Vikicitaro
Akvo
Akvo
Akvo
Aliaj projektoj
Akvo en Vikipedio
Akvo en Komunejo
Akvo en Komuneja kategorio
Akvo en Vikivortaro

Akvo estas senkolora, senodora kemia kombinaĵo konsistanta el hidrogeno kaj oksigeno en la proporcio 2:1.

Citaĵo
« Ĉiam pura restas nur larmoj
Kaj la akvo de l’fontanoj. »
 « Ewig rein bleibt nur die TräneUnd das Wasser der Fontäne »
— Joachim RINGELNATZ
Citaĵo
« Akvo ruinigas domon, zorgo ruinigas homon. »
— Morteza Mirbaghian[1]
Citaĵo
« Akvo, aero, fajro,...kaj Espero, necesas por la vivo sur la tero. »
— Morteza Mirbaghian

Zamenhofa Proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras. »
Citaĵo
« Akvo kaj pano servas al sano. »
Citaĵo
« Akvo kura -- akvo pura. »
Citaĵo
« Akvo silenta subfosas la bordon. »
Citaĵo
« Akvo trankvila estas akvo danĝera. »
Citaĵo
« Akvon senmovan kovras putraĵo. »
Citaĵo
« Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos. »
Citaĵo
« Barakti kiel fiŝo ekster la akvo. »
Citaĵo
« Brogita eĉ sur akvon blovas. »
Citaĵo
« Ĉerpi akvon per kribrilo. »
Citaĵo
« En akvo malklara oni fiŝkaptas facile. »
Citaĵo
« Fajron estingas akvo, pekon pardono. »
Citaĵo
« Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron»
Citaĵo
« Kiu akvon evitas, droni ne timas. »
Citaĵo
« Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita. »
Citaĵo
« Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn. »
Citaĵo
« Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas. »

Referencoj

Vidu ankaŭ[redakti]