Aŭto

El Vikicitaro
Aŭto
Aŭto
Aŭto
Aliaj projektoj
Aŭto en Vikipedio
Aŭto en Komunejo
Aŭto en Komuneja kategorio
Aŭto en Vikivortaro

Aŭto estas memmova veturilo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La homo iĝis objekto de scienco pri la homo nur ekde momento kiam la aŭtoj iĝis pli malfacile vendeblaj ol produkteblaj. »
— John Kenneth GalbraithThe Affluent Society [1958]
Citaĵo
« …la malnova malnovas ne pro sia maljuneco, sed pro tio ke aperas la nova kaj per sia noveco subite maljunigas ĉion antaŭan. Se ne haveblus infanoj, ni ne maljuniĝus aŭ maljuniĝus oble pli malfrue. La samo okazas al la aŭtoj. Aŭtomobilo dekjara aspektas oble pli malnovmoda ol dudekjara vaporlokomotivo, kaj nur pro tio ke novaĵoj de la aŭtomobila tekniko pli rapide anstataŭas unu la alian. Kadukiĝo de la malnova, kaŭzita de kresko de la nova, estas signo de sano. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Iri al preĝejo ne igas vin pli kristana ol stari en garaĝo igas vin aŭto. » « (angle) Going to church no more makes you a Christian than standing in a garage makes you a car. »
— Garnizono Keillor

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« Nome al fervojo la usona urbo ŝuldas sian abstraktan kradan planadon kaj neorganikan apartigadon de produktado, konsumado kaj loĝado. La aŭto ĥaosigis abstraktan formon de la industria urbo, miksinte ĝiajn apartigitajn funkciojn ĝis tia grado, ke tio elrevigis kaj zorgigis same urboplaniston kaj civitanon. Restis nur ke aviadilo kompletigu tiun implikaĵon, komplikiginte moveblecon de la civitano ĝis tiu punkto, kiam la urba spaco iĝas neadekvata. Same neadekvatas spaco de la granda urbo al telefono, telegrafo, radio kaj televido»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Iuj observantoj insistas ke lastatempe lokon de la aŭto kiel statusa simbolo okupis la domo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ĉiam pli gravan konfuzon elvokas transformado de la aŭtoj en vera loĝantaro de niaj urboj, sekve de kio okazis perdo de la homa skalo en la energioj kaj distancoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Necesas agnoski, ke foriro-al-laborejo kaj reveno-de-laborejo preskaŭ certe komplete perdos sian nunan karakteron. Tiusence la aŭto kiel veturilo sekvos la vojon de la ĉevalo. La ĉevalo perdis sian rolon en transportado, sed memfide revenis al la amuzado»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …nome potenco de la aŭto egaligas ĉiujn sociajn malsamaĵojn kaj faras piediranton duaranga civitano. Multaj rimarkis ke realaj integrantoj kaj egaligantoj de la blankuloj kaj nigruloj en la Sudo estis ne esprimado de moralaj vidpunktoj, sed privata aŭto kaj kamiono»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La aŭto iĝis kiraso, protekta kaj agresema konko de la urba kaj apudurba homo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« De la vida vidpunkto ĉiuj senescepte eŭropaj aŭtoj aspektas tiom aĉe, ke iĝas evidente: al la kapoj de iliaj kreintoj neniam venis la penso, ke iu rigardos ilin. Ili apartenas al la tipo de aĵoj, kiujn oni surmetas kiel pantalonon aŭ sviteron. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La elektra epoko de servomekanismoj subite liberigas la homojn de la mekanika kaj specialista sklaveco de la antaŭa maŝina epoko. Kiel la maŝino kaj aŭto liberigis la ĉevalon kaj transigis ĝin al la sfero de amuzado, tiel la aŭtomatigo faros la samon al la homoj. Super ni subite ekpendis minaco de liberiĝo, ekzamenanta niajn internajn kapablojn pri memstara eltrovado de okupo por si kaj de krea partopreno en la socio»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]