François de La Rochefoucauld: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Dejo (diskuto | kontribuoj)
internaj ligoj
Dejo (diskuto | kontribuoj)
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:57, 12 maj. 2009

François de LA ROCHEFOUCAULD, franca verkisto kaj moralisto, naskiĝis en Parizo en 1613, mortis en 1680. Iufoje oni esperantigas lian nomon Laroŝfuko.


Citaĵoj kun fontindiko

La sekvantaj citaĵoj estas el "Maksimoj" tradukitaj de G. Waringhien, dua eldono 1986 (eldonejo)Fonto Chapecó-SC Brazilo

  • Niaj virtoj estas plejofte nur mavirtoj maskitaj.
    • Nos vertus ne sont le plus souvent que des vices déguisés. p.24-25
  • Se ni havus neniajn mankojn, ni ne sentus tian plezuron, rimarkante kelkajn ĉe la aliaj homoj.
    • Si nous n'avions point de défauts, nous ne prendrions pas de plaisir à en remarquer dans les autres. p. 28-29
  • La orgojlo estas egala ĉe ĉiuj homoj, kaj diferencas nur la rimedoj ka la maniero aperigi ĝin.
    • L'orgeuil est égal dans tous les hommes, il il n'y a de différence qu'aŭ moyens et à la manière de le mettre au jour.p.30-31
  • Nenio devas tiom malgrandigi la kontenton, kiun ni sentas pri ni mem, kiel la konstato, ke ni malaprobas en unu tempo, kion ni aprobis en alia.
    • Rien ne doit tant diminuer la satisfaction que noue avons de nous-mêmes que de voir que noue désapprouvons dans un temps ce que nou approuvions dans un autre. p 32-33
  • Kion la homoj nomis amikeco, tio estas nur asocio, reciproka flegado de interesoj kaj interŝanĝo de servoj; ĝi estas fine nur negoco, en kiu la memamo ĉiam celas gajni ion.
    • Ce que les hommes ont nommé amitié n'est qu'une société, qu'un ménagement réciproque d'intérêts, et qu'un échange de bons offices; ce n'est enfin qu'un commerce où l'amour-propre se propose toujours quelque chose à gagner. p.38-39


Citaĵoj sen fontindiko

  • Hipokrito estas homaĝo, kiun malvirto donas al virto.
  • En tutaj la ekzistadoj, oni notas daton, kie disforkiĝas la destino, aŭ al katastrofo aŭ al la sukceso.