Amikeco: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sizarta (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Dejo (diskuto | kontribuoj) e ligo |
||
Linio 42: | Linio 42: | ||
*Amo estas blinda, amikeco fermas la okulojn. |
*Amo estas blinda, amikeco fermas la okulojn. |
||
**Aŭtoro: [[Otto von |
**Aŭtoro: [[Otto von Bismarck]] |
||
*Por ke amikoj ĉe vi bone fartu, fermu la buŝon,orelojn apertu. |
*Por ke amikoj ĉe vi bone fartu, fermu la buŝon,orelojn apertu. |
||
**[[Morteza Mirbaghian]] |
**[[Morteza Mirbaghian]] |
Kiel registrite je 05:30, 24 mar. 2009
- Vera amiko estas tiu, kiu eniras, kiam ĉiuj eliras.
- Aŭtoro: Walter Winchel
- Kie sukero;tie formiko, kie sufero;tie amiko.
- Deziri senmankajn amikojn, tio estas deziri ami neniun.
- Aŭtoro: Sylvestre DE SACY
- Ĉu amikeco estas ĝi aŭ amo?
- Czy to jest przyjaźń? czy to jest kochanie? (pol.)
- Aŭtoro: Adam MICKIEWICZ
- Verko: "Malcerteco"
- Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem
- La paŝoj de amiko estas pli dolĉesonaj ol dolĉaj paroloj
- Estu interspacoj en via kunligo, kaj dancu inter vi la ventoj el l’firmamento.
- Ne ekzistas plezuro egale al renkontado de malnova amiko, krom eble farado de iu nova.
- Arbo falinta ne havas radikon, homo falinta ne havas amikon.
- Mi aŭdis ternon. Certe estas René Rateau . . . Agrablas tiel aŭdi amikon, meze de la nokto
- Aŭtoro: Sempé en verko: Marcellin Caillou
- Plena estas homo nur kiamLi havas malfalsan amikonPor lin kompreniPor kunpartigi ĉiujn la siajnPasiojn kaj ĉagrenojnKaj kunstari apud liTutdaŭre la vivon.
- Arbon subtenas radiko, homon subtenas amiko.
- Se vi iras for, vi estas mia amiko, se vi restas ĉi tie, vi estas mia amiko
- tjurka kanzono en Irano, citita far Abbas KIAROSTAMI
- La unua leĝo pri amikeco estas, ke oni devas ĝin prizorgi, la dua, ke oni estu indulga kiam la unua estas malzorgita.
- Oni por koni junulon, konu lian kunulon.
- Oni kiel tiu estas , kun kiu ofte festas.
- Amiko en bezono estas vera amiko.
- Angla proverbo: A friend in need is a friend indeed
- Se via amiko estas farita el sukero, ne forleku lin tute!
- Amo estas blinda, amikeco fermas la okulojn.
- Aŭtoro: Otto von Bismarck
- Por ke amikoj ĉe vi bone fartu, fermu la buŝon,orelojn apertu.
- Nenie ekzistas kato, kiu ja amikas kun rato.
- Pli bonas amiko najbara ol la frato transmara.
El Zamenhofa Proverbaro
- Al amiko nova ne fidu sen provo.
- Amikeco aparte, afero aparte.
- Amikeco aparte, ofico aparte.
- Amiko de amiko estas ankaŭ amiko.
- Amiko en ĝojo kaj malĝojo.
- Amiko en ĝojo kaj ploro.
- Amiko fidela estas trezoro plej bela.
- Amiko -- intimulo.
- Donacetoj subtenas amikecon.
- Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.
- Ili vivas per unu animo en du korpoj.
- Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.
- Por amiko komplezo neniam estas tro peza.
- Se amiko petas, li neniam ripetas.
- Vivi kun iu en fido kaj konfido.
- Vivi kun iu en intima amikeco.