Sankta Paŭlo: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto aldono de: bs, cs, de, en, it, sk
e roboto aldono de: es:Pablo de Tarso
Linio 21: Linio 21:
[[de:Paulus von Tarsus]]
[[de:Paulus von Tarsus]]
[[en:Paul of Tarsus]]
[[en:Paul of Tarsus]]
[[es:Pablo de Tarso]]
[[it:Paolo di Tarso]]
[[it:Paolo di Tarso]]
[[pl:Paweł z Tarsu]]
[[pl:Paweł z Tarsu]]

Kiel registrite je 08:56, 23 maj. 2008

  • Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.
    • La epistolo al la Romanoj 12:21
Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
  • Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.
    Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.
    Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.
    Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,
    ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,
    ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;
    ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.
    Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.
    Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte;
    sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta.
    Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn.
    Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita.
    Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.
    • Himno pri amo - La unua epistolo al la Korintanoj 13
  • Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?
    • La unua epistolo al la Korintanoj 15:55
  • Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la laŭpieca doktrino, 4 tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskiĝas envio, malpaco, mallaŭdoj, malbonaj suspektoj, 5 disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo.
    • La unua epistolo al Timoteo 4:6
  • Ĉar ni ankaŭ estis iam malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian.
    • La epistolo al Tito 3:3