Eldonado: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Kreis novan paĝon kun "{{Temo | nomo = Eldonado | koloro = | dosiero = | vikipedio = Eldonado | komunejo = | komunejokat = Publishing | vikivortaro = eldonado | v..."
 
ampleksigo
 
Linio 1: Linio 1:
{{Temo
{{Temo
| nomo = Eldonado
| nomo = Eldonado
| koloro =
| dosiero =
| dosiero =
| vikipedio = Eldonado
| vikipedio = Eldonado
Linio 9: Linio 8:
| vikinovaĵoj =
| vikinovaĵoj =
}}
}}
'''Eldonado''' estas presado de gazetoj, libroj kaj aliaj paperaj eldonaĵoj.
'''[[w:Eldonado|Eldonado]]''' estas presado de gazetoj, libroj kaj aliaj paperaj eldonaĵoj.

== Citaĵoj ==
=== Marshall McLuhan ===
{{Citaĵo
{{Citaĵo
|teksto = Nome [[papero]] el [[Ĉinio]], laŭgrade kreante al si vojon tra [[Proksima Oriento]] al [[Eŭropo]], komencis ekde la [[9-a jarcento]] senhalte akceli edukadon kaj negocon kaj kreis fundamenton de la “[[Renesanco]] de la [[12-a jarcento]]”, populariginte [[gravuraĵo]]jn kaj ebliginte finfine je la [[15-a jarcento]] libroeldonadon.

Linio 61: Linio 62:

[[Kategorio:Komunikado]]
[[Kategorio:Komunikado]]
[[Kategorio:Okupoj]]

Nuna versio ekde 07:26, 11 aŭg. 2021

Eldonado
Eldonado
Eldonado
Aliaj projektoj
Eldonado en Vikipedio
Eldonado en Komuneja kategorio
Eldonado en Vikivortaro

Eldonado estas presado de gazetoj, libroj kaj aliaj paperaj eldonaĵoj.

Citaĵoj[redakti]

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« Nome papero el Ĉinio, laŭgrade kreante al si vojon tra Proksima Oriento al Eŭropo, komencis ekde la 9-a jarcento senhalte akceli edukadon kaj negocon kaj kreis fundamenton de la “Renesanco de la 12-a jarcento”, populariginte gravuraĵojn kaj ebliginte finfine je la 15-a jarcento libroeldonadon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ĝis 1700 pli ol duono de ĉiuj eldonataj libroj estis antikvajmezepokaj. Do al la unua legantaro, konsumanta presitan vorton, estis donacita ne nur la antikveco, sed ankaŭ la mezepoko. Kaj plej popularaj estis mezepokaj tekstoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Eble la plej grava el ĉiuj kapabloj, donitaj de la libroeldonado al la homo, estas kapablo distanciĝi kaj malimplikiĝi, kapablo agi senreage al io ajn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Eĉ pli rimarkeblaj estis tiaj sekvoj de libroeldonado kiel apartigo de poezio disde kantado, de prozo disde la retoriko, kaj de popola parolo disde tiu edukita. Rilate poezion, evidentiĝis ke poeziaĵon oni povas legi sen ke oni aŭdu ĝin, kaj ke muzikilojn oni povas ludi sen poezia akompano. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Unuformeco kaj ripetebleco de eldonado trasobris la tutan Renesancon per imago de tempo kaj spaco kiel seninterrompaj mezureblaj kvantoj. Rekta sekvo de tiu ideo iĝis malsanktigado de la mondo de naturo kaj de la mondo de potenco. Nova rimedo kontroli fizikajn procezojn per ilia segmentado kaj fragmentado apartigis ne nur Dion disde la Naturo, sed sed ne malpli forte la Homon disde la Naturo, kaj homon disde homo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« El pluraj neantaŭvideblaj sekvoj de libroeldonado eble plej famas naskiĝo de naciismo. Politika unueciĝo de loĝantaroj surbaze de dialektaj kaj lingvaj grupoj estis neimagebla ĝis la eldonado transformis ĉiun popolan lingvon je ekstensia komunikilo. Tribo — larĝigita formo de familio, konsistanta el sangaj parencoj — eksplodas per eldonado kaj anstataŭiĝas per asocio de homoj, egale edukitaj esti individuoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …ekde komenco gazeto inklinis al ne libra, sed al la mozaika aŭ partoprena formo. Post rapidiĝo de eldonado kaj kolektado de novaĵoj tiu mozaika formo iĝis dominanta aspekto de la homa asociiĝo; ja la mozaika formo signifas ne senpasian “vidpunkton”, sed partoprenon en la procezo. Pro tio la gazetaro estas ne apartigebla de la demokratia procezo, sed komplete senvalora de la literatura aŭ libra vidpunkto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]