Vikicitaro:Stilogvido: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova artikolo_lingve kontrolinda
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:33, 19 jul. 2021

La esperanta manlibro de Vikicitaro priskribas kiel organizi kaj krei paĝojn por faciligi la legadon kaj redaktadon de la paĝoj.

Strukturo de la paĝoj

La norma paĝo konsistas minimume el:

  • Tre mallonga enkonduka sekcio, kiu ligas al la artikolo en Vikipedio
  • Unu aŭ pluraj sekcioj
  • Referenca sekcio
  • Unu aŭ pluraj kategorioj

Informkesto

Aldono de informkesto sur paĝo estas nedeviga sed rekomendinda. Ĝia funkcio estas enigi bazajn datumojn, bildojn, eksterajn ligojn kaj kategoriadon en bela vikipedieca formo. Ĝi estu aldonita supre.

Enkondukoj

Ĉar Vikicitaro estas kompendio de citaĵoj, ne enciklopedio, la enkonduko de ĉiu paĝo havas du ĉefajn celojn:

  • Enkonduki ĉiun paĝon sufiĉe detale por facile kompreni la enhavon.
  • Establi menciindecon: Vikicitaro ne inkluzivas citaĵojn de homoj aŭ pri ne-famaj temoj.

Sekcioj

La ordo por la sekcioj, inkluzive la nedevigaj, estas jena:

  1. Citaĵoj
    1. Titolo de verko (nedeviga)
    2. Citaĵoj pri la aŭtoro (nedeviga)
  2. Vidu ankaŭ (nedeviga)
  3. Referencoj
  4. Bibliografio (nedeviga)
  5. Eksteraj ligoj (nedeviga)
  6. Kategorioj

Citaĵoj

La citaĵoj estos laŭ alfabeta sinsekvo. Ĉi tiu alfabeta ordo ankaŭ estos sekvata ene de ĉiu sekcio aŭ subsekcio. Ekzemple, kiam estas du aŭ pli da citaĵoj de la sama aŭtoro oni povas krei je la fino la subsekcio(j)n === Nomo de la aŭtoro ===.

Por ĉiu citaĵo uzu la ŝablonon {{Citaĵo}}:

{{Citaĵo
|teksto = 
|aŭtoro = 
|verko = 
|origina teksto = 
}}

Vidu ankaŭ (nedeviga)

Ĉi tiu sekcio donas ligojn al aliaj rilataj vikicitaraj paĝoj, kiuj eble estas interesaj. En ĉi tiu sekcio vi ne aldonu paĝojn ankoraŭ ne ekzistantajn (ruĝaj ligiloj).

Referencoj

Aldono de la ŝablono {{Referencoj}} sufiĉos, ĝi aŭtomate montros la sekcion kaj listo de referencoj uzitaj por la citaĵoj.


Eksteraj ligoj (nedeviga)

Ligiloj al nevikicitaj retejoj povas esti enmetitaj ĉi tie, kondiĉe ke ili rilatu al la enhavo de la paĝo.

Vikicitaro ne estas interreta dosierujo, do la nombro de eksteraj ligoj devas esti malalta. Aliflanke ligoj por komercaj celoj ne estas permesataj.

Kategorioj

Por la kategorioj, kiuj rilatas al ĉiu paĝo, vidu Kategorian Indekson.

Paĝaj ŝablonoj

Paĝaj ŝablonoj estas uzataj por unuecigi paĝojn kun similaj trajtoj:

  • Paĝa ŝablono (aŭtoro)
  • Paĝa ŝablono (temo)
  • Paĝa ŝablono (verko)

Enhavo

Longeco de citaĵoj

Citaĵoj ne havu pli ol 250 vortojn.

Citaĵoj de unu verko

Malgraŭ la antaŭa punkto, la kvanto de 800 vortoj de la sama verko protektata de kopirajto ne devas esti superita. Ĉi tio ne influas verkojn en la publika havaĵo, kiel Projekto Gutenberg, sed oni devas rimarki, ke Vikicitaro kolektas unuopajn citaĵojn, ne kompletajn verkojn.

Internaj / eksteraj ligoj

Internaj ligoj montras aliajn paĝojn ene de Vikicitaro, la ekzistantaj (bluajn ligojn) aŭ devus ekzisti (ruĝaj ligiloj), uzu [[]] duoblajn krampojn.

  • Internaj ligoj servas por plibonigi la sperton de uzanto, ili ne malfaciligu legadon. Sekve, nur la vortoj, kiuj rilatas al la kunteksto, devas esti ligitaj, ĉar eĉ povas esti ĝene vidi tro multajn vortojn ligitajn en la sama citaĵo.
  • Eksteraj ligoj, ĉiam malmultaj, devas aperi nur en la sekcio "Eksteraj ligoj", neniam en la aliaj sekcioj de la paĝo, do ili ne devas esti alkroĉitaj al citaĵo.

Bildoj kaj simboloj

Vikicitaro estas kompendio de citaĵoj per skriba lingvo. Ĉi tio inkluzivas, en specialaj kazoj, la uzon de tipografiaj konvencioj kiel kursivajgrasaj tekstoj.

La bildoj devas inkluzivi apudskribon, aŭ priskribon aŭ kun citaĵo de la paĝo mem.

Tradukoj

Kiam ajn eblas, citaĵoj devas havi sian referencitan version en Esperanto. Ĉar tio ne ĉiam eblos, oni rekomendas meti la ŝablonon {{Traduko de vikicitaristo}} sub la sekcion == Citaĵoj ==. Ĉi tiu ŝablono informas legantojn, ke la citaĵoj estis tradukitaj de vikicitaristo kaj povas esti malsamaj versioj pro tradukado de la sama citaĵo, estas konsilinde provizi la originalan alilingvan version.