|teksto = Ne nur dum la tuta [[historio]] plejparto de la [[homaro]] devis defendi sin de pli fortaj grupoj, subpremintaj kaj eskpluatintaj ĝin; ĉiu aparta homo ankaŭ trapasas dum sia evoluo — infanaĝe — tian periodon de senpoveco. Ni opinias ke en tiu stato de senpoveco formiĝas tiaj trajtoj kiel [[sento]] de [[justeco]] kaj [[vero]], transformiĝante je potenciala kapablo, propra al la [[homo]] ĝenerale.
|teksto = Ne nur dum la tuta [[historio]] plejparto de la [[homaro]] devis defendi sin de pli fortaj grupoj, subpremintaj kaj eskpluatintaj ĝin; ĉiu aparta homo ankaŭ trapasas dum sia evoluo — infanaĝe — tian periodon de [[senhelpeco]]. Ni opinias ke en tiu stato de senhelpeco formiĝas tiaj trajtoj kiel [[sento]] de [[justeco]] kaj [[vero]], transformiĝante je potenciala kapablo, propra al la [[homo]] ĝenerale.
« Ĉiu neŭrozo estas ekzemplo de tia dinamika adaptiĝo al tiaj kondiĉoj, kiuj estas por individuo senraciaj — speciale en frua infanaĝo — kaj ĝenerale dirite malbonaj por kresko kaj evoluo de infano. »
« …jam en la frua etapo de edukado oni instruas infanon montri sentojn, kiuj tute ne estas liaj sentoj. Oni instruas lin ami la homojn (nepre ĉiujn), oni instruas esti nekritike amikeca, rideti ktp. Sed dum la edukado infanaĝe la homo estas “ŝlifita” ne komplete, do poste socia premo kutime kompletigas la aferon. Se vi ne ridetas, do oni diras pri vi ke vi estas “ne tre afabla homo”, sed vi devas esti sufiĉe afabla por vendi siajn servojn kiel vendisto, kelnero aŭ kuracisto. Nur tiuj, kiuj troviĝas je la pleja supro de la socia piramido kaj tiuj, kiuj estas en la pleja malsupro — kiu vendas nur sian fizikan laboron — povas ebligi al si esti ne speciale “afablaj”. Amikeco, gajeco kaj ĉiuj aliaj sentoj, kiuj esprimiĝas en rideto, iĝas aŭtomata respondo; oni ŝaltas kaj malŝaltas ilin kvazaŭ elektran lampon. »
« Ne nur dum la tuta historio plejparto de la homaro devis defendi sin de pli fortaj grupoj, subpremintaj kaj eskpluatintaj ĝin; ĉiu aparta homo ankaŭ trapasas dum sia evoluo — infanaĝe — tian periodon de senhelpeco. Ni opinias ke en tiu stato de senhelpeco formiĝas tiaj trajtoj kiel sento de justeco kaj vero, transformiĝante je potenciala kapablo, propra al la homo ĝenerale. »
« Graveco de “buŝaj” aŭ “anusaj” fantazioj kaj fizikaj sentoj en sekvaj [post la infanaĝo] jaroj konsistas ne en ligita al ili plezuro kaj nek en iu mistika sublimigo de tiu plezuro, sed en tio, ke ili esprimas starantan malantaŭ ili specifan rilaton al la mondo. »
« Jam tempas skizi per la unuaj du linioj psikologian bildon de la hodiaŭa amasahomo: tiuj du trajtoj estas — senhalta kresko de vivbezonoj kaj sekve senbrida ekspansio de la propra naturo kaj — due — denaska sendankemo al ĉio, faciliganta lian vivon. Ambaŭ trajtoj kreas tre konatan animan bildon — tiun de dorlotita infano. »
« Dum la infana etapo de la konscio de siaj problemoj ankoraŭ nenio dependas de la subjekto, la infano komplete dependas de siaj gepatroj. Kvazaŭ li ankoraŭ ne plene naskiĝis kaj estas ĉirkaŭita de la psikologia atmosfero de siaj gepatroj. La psika naskiĝo kaj kun ĝi la konscia diferenciĝo disde la gepatroj kutime okazas nur en la periodo de la seksa maturiĝo, kune kun eksplodo de sekseco. Tiu fiziologia ŝanĝo estas akompanata de la psika revolucio. »
« [pri la homo, de infanaĝo inundita je ordonoj] Ekde la plej teneraj jaroj en li amasiĝas kaj amasiĝas la pikiloj, per kiuj klarigeblas ĉiuj strangaĵoj kaj neŭrozoj de lia posta vivo. Li estas devigita serĉi tiujn, sur kiujn eblos transĵeti siajn pikilojn. La tuta vivo do iĝas unu senfina serĉado de seniĝo aŭ de liberiĝo de la pikiloj. »
« Io en mi estas infaneca. Mi ege ŝatas ludi. Mi ŝatas fantazii, uzi ĝisekstreme mian imagon. Mi ŝatas kredi je bono kaj belo, kaj tio estas karakterizo de multaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe travivis por elreviĝi. Mi ŝatas raviĝi, miri, admiri. Kiam mi vidas belan floron, aŭ papilion, kiam mi aŭdas kanton aŭ muzikon, kiuj tuŝas mian koron, aŭ renkontas iun, kiun mi amas aŭ pretas ami, mi sentas tiun senton de mirindeco, de admiro, de raviteco, kiu kreas en mi grandan feliĉon, plenon de kontentiĝo, kiu al mi ege plaĉas. »
« Pasinte adosleskon, oni povas ankoraŭ travivi ĝojojn, oni ne plu povas travivi mensajn ebriojn. »
« Li bonege komprenis tion, kion la vento kunportis, kien ĝi ilin kondukis, ĝis kiaj sekretaj lokoj, kiuj neniam haviĝos plu tiun misterĉarmon dum la pludaŭro de l’vivo. Enfunde de li, ombro ĵetiĵas triste, kiel en tombo. ĉe tia nokto oni ekkuru, por eskapi el malĝojo. »
« Disvolvigis en la malproksimo vico de montegoj. Tiujn vidante ŝi spertis senton tiom freŝan, tiom naivan, ke ŝi kredis sin denove dekvarjara. »
« Necesas ke enuu la infano,necesas ke ĝi rigardu al la ĉiel’ »
« Tiu, kiun ne akceptos la Dian Reĝlandon tiel, kiel akceptus ĝin infano, tiu ne eniros en ĝi. »
— Evangelio
« Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn. »