Karaktero: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 30: Linio 30:


{{Citaĵo
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Lutero]]] …li mem — kiel [[personeco]] — estis tipa reprezentanto de la “[[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] karaktero”, kiu estos priskribita malsupre. Edukita de ege severa [[patro]], spertinta dum [[infanaĝo]] nek [[amo]]n, nek [[sento]]n de certeco, li tutan [[vivo]]n montris duoblan rilaton al la [[potenco]]: li [[Malamo|mamamis]] ĝin, [[Ribelo|ribelis]] kontraŭ ĝi, sed samtempe [[Admiro|admiris]] ĝin kaj strebis subiĝi al ĝi. Dum tuta sia vivo li unu potencon malamis, sed alian adoris; [[Junaĝo|junaĝe]] tio estis la patro kaj [[Monaĥejo|monaĥejaj]] [[instruisto]]j, poste — [[papo]] kaj laikaj [[princo]]j. Li estis plena je sento de [[soleco]], [[senpoveco]], [[kolero]] kaj samtempe sopiris [[Ordono|ordoni]]. Li estis turmentata je [[dubo]]j kiel povas esti turmentata nur [[homo]], bezonanta devigadon, kaj ĉiam serĉis ion kio povus doni al li internan stabilecon, senigi lin je tiu [[turmento]]. Li malamis la aliajn, speciale “[[plebaro]]n”, malamis sin mem, malamis la vivon kaj el tiu ĉi malamo elkreskis pasia kaj despera strebo esti amata. Lia tuta vivo pasis en seninterrompaj duboj, en interna izoliteco; sur tiu ĉi bazo li sukcesis iĝi heroldo de tiuj sociaj grupoj, kiuj troviĝis en la sama psikologia stato.
|teksto = [pri [[Lutero]]] …li mem — kiel [[personeco]] — estis tipa reprezentanto de la “[[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] karaktero”, kiu estos priskribita malsupre. Edukita de ege severa [[patro]], spertinta dum [[infanaĝo]] nek [[amo]]n, nek [[sento]]n de certeco, li tutan [[vivo]]n montris duoblan rilaton al la [[potenco]]: li [[Malamo|mamamis]] ĝin, [[Ribelo|ribelis]] kontraŭ ĝi, sed samtempe [[Admiro|admiris]] ĝin kaj strebis subiĝi al ĝi. Dum tuta sia vivo li unu potencon malamis, sed alian adoris; [[Junaĝo|junaĝe]] tio estis la patro kaj [[Monaĥejo|monaĥejaj]] [[instruisto]]j, poste — [[papo]] kaj laikaj [[princo]]j. Li estis plena je sento de [[soleco]], [[senhelpeco]], [[kolero]] kaj samtempe sopiris [[Ordono|ordoni]]. Li estis turmentata je [[dubo]]j kiel povas esti turmentata nur [[homo]], bezonanta devigadon, kaj ĉiam serĉis ion kio povus doni al li internan stabilecon, senigi lin je tiu [[turmento]]. Li malamis la aliajn, speciale “[[plebaro]]n”, malamis sin mem, malamis la vivon kaj el tiu ĉi malamo elkreskis pasia kaj despera strebo esti amata. Lia tuta vivo pasis en seninterrompaj duboj, en interna izoliteco; sur tiu ĉi bazo li sukcesis iĝi heroldo de tiuj sociaj grupoj, kiuj troviĝis en la sama psikologia stato.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 44: Linio 44:


{{Citaĵo
{{Citaĵo
|teksto = Tamen lukto de la [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] karaktero kontraŭ [[potenco]] estas fakte fanfaronado. Tio estas provo firmigi sin, superi [[sento]]n de propra senpoveco, sed [[revo]] subiĝi, ĉu konsciata aŭ ne, ĉe tio konserviĝas. La aŭtoritata karaktero neniam estas “[[revoluciulo]]”, mi nomus ĝin “[[ribelulo]]”.
|teksto = Tamen lukto de la [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] karaktero kontraŭ [[potenco]] estas fakte fanfaronado. Tio estas provo firmigi sin, superi [[sento]]n de propra [[senhelpeco]], sed [[revo]] subiĝi, ĉu konsciata aŭ ne, ĉe tio konserviĝas. La aŭtoritata karaktero neniam estas “[[revoluciulo]]”, mi nomus ĝin “[[ribelulo]]”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]

Kiel registrite je 07:00, 22 jan. 2021

Karaktero
Aliaj projektoj
Karaktero en Vikipedio
Karaktero en Vikivortaro

Karaktero estas ĉiu el la formoj kaj proprecoj, kiuj distingas la individuojn aŭ la vivulojn unujn de la aliaj; aro de la moralaj ecoj, kiuj distingas individuon aŭ grupon; aro de ecoj, kiuj ebligas klasi individuon en psikologian kategorion; rolo, stato, kiun oni alproprigas al si en la socia vivo.

Erich Fromm

Fuĝo for de libereco [1941]

Citaĵo
« Necesas distingi la “statikan” kaj “dinamikan” adaptiĝon. La statika ni nomas tiun adaptiĝon, ĉe kiu karaktero de la homo restas senŝanĝa kaj nur manifestiĝas iuj novaj kutimoj, ekzemple transiro de la ĉina manĝmaniero per bastonetoj al la eŭropa — per forko kaj tranĉilo… Ekzemplo de la dinamika adaptiĝo povas esti kiam infano subiĝas al severa, rigora patro; li tro timas la patron por konduti alie kaj iĝas “obeema”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …en karaktero de gvidanto pli klare manifestiĝas trajtoj de karaktero de liaj adeptoj… »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« [pri Lutero] …li mem — kiel personeco — estis tipa reprezentanto de la “aŭtoritata karaktero”, kiu estos priskribita malsupre. Edukita de ege severa patro, spertinta dum infanaĝo nek amon, nek senton de certeco, li tutan vivon montris duoblan rilaton al la potenco: li mamamis ĝin, ribelis kontraŭ ĝi, sed samtempe admiris ĝin kaj strebis subiĝi al ĝi. Dum tuta sia vivo li unu potencon malamis, sed alian adoris; junaĝe tio estis la patro kaj monaĥejaj instruistoj, poste — papo kaj laikaj princoj. Li estis plena je sento de soleco, senhelpeco, kolero kaj samtempe sopiris ordoni. Li estis turmentata je duboj kiel povas esti turmentata nur homo, bezonanta devigadon, kaj ĉiam serĉis ion kio povus doni al li internan stabilecon, senigi lin je tiu turmento. Li malamis la aliajn, speciale “plebaron”, malamis sin mem, malamis la vivon kaj el tiu ĉi malamo elkreskis pasia kaj despera strebo esti amata. Lia tuta vivo pasis en seninterrompaj duboj, en interna izoliteco; sur tiu ĉi bazo li sukcesis iĝi heroldo de tiuj sociaj grupoj, kiuj troviĝis en la sama psikologia stato. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Por la aŭtoritata karaktero ekzistas, tiel diri, du genroj: fortaj kaj senfortaj. La forto aŭtomate estigas lian amon kaj pretecon subiĝi sendepende de tio, kiu ĝin montris. La forto allogas lin ne por tiuj valoroj, kiuj staras malantaŭ ĝi, sed per si mem, ĉar ĝi estas forto. Kaj same kiel la forto aŭtomate estigas lian “amon”, la senfortaj homojorganizaĵoj aŭtomate estigas lian malestimon. Ĉe unu nur vido de malforta homo li sentas deziron ataki, subpremi, humiligi. La homo de alia tipo teruriĝas pro la ideo mem ataki la malfortulon, sed la aŭtoritata persono sentas des pli grandan furiozon, ju pli senhelpa estas lia viktimo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Tamen lukto de la aŭtoritata karaktero kontraŭ potenco estas fakte fanfaronado. Tio estas provo firmigi sin, superi senton de propra senhelpeco, sed revo subiĝi, ĉu konsciata aŭ ne, ĉe tio konserviĝas. La aŭtoritata karaktero neniam estas “revoluciulo”, mi nomus ĝin “ribelulo”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La aŭtoritata karaktero ŝatas kondiĉojn, limigantajn liberecon de la homo, li kun plezuro subiĝas al la sorto»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« En la aŭtoritata filozofio ne ekzistas nocio de egaleco. La homo kun aŭtoritata karaktero povas foje uzi la vorton “egaleco” en ordinara parolo — aŭ por sia profito — sed por li tiu vorto ne havas iun ajn realan sencon, ĉar ĝi markas la nocion, kiun li ne kapablas kompreni. La mondo konsistas por li el homoj, havantaj aŭ ne havantaj la forton kaj potencon, do el la superuloj kaj subuloj. Sadismo-masoĥismaj streboj kondukas lin al tio, ke li kapablas nur al dominado aŭ subiĝo; li ne povas senti solidarecon. Ajnaj diferencoj — ĉu tio estas genroraso — por li nepre estas signo de supereco aŭ neplenvaloreco. Diferenco, kiu ne havus tian sencon, por li estas simple neimagebla. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …psikiatrio, riĉiĝinta per atingoj de Freŭdo, transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de personeco. Danke al klopodoj de multaj psikiatroj, inkluzive psikanalizistojn, estis kreita bildo de “normala” homo, kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de karaktero aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “neŭrozaj”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Se rilate “normalan” homon nin interesos nur lia ekonomia bonfarto, se ni malatentos subkonscian suferon de averaĝa aŭtomatizita homo, ni ne povos kompreni tiun danĝeron, devenantan el la homa karaktero, kiu minacas nian kulturon: pretecon akcepti iun ajn ideologion kaj iun ajn gvidanton kontraŭ promeso de ekscita vivo, kontraŭ propono de politika strukturo kaj simboloj, donantaj al la vivo de la individuo iun ŝajnon de la senco kaj ordo. Despero de la homoj-robotoj estas nutra medio por la politikaj celoj de faŝismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« En la socian karakteron eniras nur tiu tutaĵo de karakteraj trajtoj, kiu ĉeestas ĉe plejparto de anoj de tiu ĉi socia grupo kaj aperis rezulte de komunaj por ili travivaĵoj kaj ĝenerala vivmaniero. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Nocio de socia karaktero estas ŝlosila por kompreno de la sociaj procezoj. Karaktero — en dinamika senco de la analitika psikologio — estas specifa formo de la homa energio, aperanta dum procezo de dinamika adaptiĝo de homaj bezonoj al certa vivmaniero en certa socio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Ofte okazas, ke iu socia grupo je nivelo de konscio akceptas iujn ideojn, sed tiuj ĉi ideoj efektive ne tuŝas la tutan naturon de tiu ĉi grupo pro specifeco de ĝia socia karaktero; tiaj ideoj restas nur sortimento de konsciitaj principoj, sed je kriza momento homoj montriĝas malkapablaj agi laŭe al siaj principoj. Kiel ekzemplo povas servi laborista movado en Germanio dum la venko de naziismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …ideo povas iĝi pova forto, sed nur tiam, kiam ĝi kongruas al specifaj bezonoj de la homoj de tiu ĉi socia karaktero. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955]

Citaĵo
« Ĉar karaktero de plejparto de la gepatroj servas kiel manifestiĝo de la sociala karaktero, ili tiamaniere transdonas al la bebo ĉefajn trajtojn de la dezirinda de la socia vidpunkto karaktero. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« [pri la socia karaktero de la 20-a jarcento] Mi parolas pri la principo de tuja plenumo de ĉiu deziro kaj manko de obstakloj sur la vojo al kontentigo de ĉiu el ili. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Carl Gustav Jung

Citaĵo
« Juĝoj pri sia propra persono ĉiam estas ekstreme malfacilaj. Malheliĝo de la juĝoj pri si mem renkontiĝas tiom ofte pro tio, ke al ĉiu distingebla tipo propras specifa tendenco rekompenci unuflankecon de sia tipo, la tendenco biologie racia, ĉar ĝi estas kaŭzita de strebo subteni psikan ekvilibron. Danke al la rekompenco aperas duarangaj karakteroj aŭ tipoj, prezentantaj per si mem bildon tre enigman… »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« …ĝis ekstremo miopiaj estas tiuj, kiuj kun maldigno traktas la fantaziojn pro ilia stranga kaj neakceptebla karaktero. Ne decas forgesi, ke nome en la imago de la homo povas troviĝi la plej valora parto de li. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Eksteran konstitucion, eksteran karakteron mi nomas persono; internan karakteron, internan vizaĝon mi markas per la vorto animaanimo»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« …surbaze de karaktero de persono eblas konkludi pri karaktero de animo. Ĉio kio normale devus renkontiĝi en ekstera konstitucio, sed strange mankas al ĝi, troviĝas sendube en interna konstitucio. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Zamenhofa proverbaro

Citaĵo
« Karaktero olea. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Karakteron al kanto donas la tono. »
— Zamenhofa proverbaro

Diversaj aŭtoroj

Citaĵo
« Mi elektas miajn amikojn pro ilia bela aspekto, miajn konatulojn pro ilia bona karaktero kaj miajn malamikojn pro ilia bona intelekto. » « I choose my friends for their good looks, my acquaintances for their good character and my enemies for their good intellects. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey

Vidu ankaŭ