Peko: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 14: Linio 14:


{{Citaĵo
{{Citaĵo
|teksto = La [[Reformacio]] estas unu el la fontoj de la [[ideo]] de [[libereco]] kaj aŭtonomio de la [[homo]] en tiu formo, kiel tiu ĉi ideo estas prezentita en la nuntempaj [[demokratio]]j. Ĉiam estas substrekata nome tiu ĉi aspekto de la Reformacio, speciale en nekatolikaj landoj. Ĉe tio tamen oni forgesas pri alia aspekto de la Reformacio: pri ĝia akcento je pekeco de la homa [[naturo]], je mizereco kaj senpoveco de [[individuo]], je neceso de subiĝo de individuo al ekstera forto.
|teksto = [pri [[Adamo]] kaj [[Eva]]] La [[virino]] montriĝas pli [[Saĝo|saĝa]], aktiva kaj [[Kuraĝo|kuraĝa]] ol la [[viro]], kaj nur post la unua peko la [[Patriarkeco|patriarka]] [[dio]] deklaras [[principo]]n de [[dominado]] de la viro super la virino.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}

{{Citaĵo
|teksto = …la “[[devosento]]”, kiun ni vidas en la [[vivo]] de la nuntempa [[homo]] ekde la [[Reformacio]] ĝis niaj tagoj — same en la [[Religio|religia]] kaj laika raciigoj — estas forte markita je [[malamikeco]] rilate sin mem. La “[[konscienco]]” estas gardisto, starigita ĉe la homo de li mem. Ĝi igas lin agi laŭe al [[deziro]]j kaj [[celo]]j, kiujn li mem konsideras la siaj, dum efektive ili estas internigaĵoj de eksteraj sociaj postuloj. Ĝi pelas lin krude kaj kruele, malpermesante al li [[ĝojo]]n kaj [[feliĉo]]n, transformante lian [[vivo]]n je elaĉeto de iu enigma peko.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
|origina teksto =
}}
}}

Kiel registrite je 06:02, 22 jan. 2021

Peko
Peko
Peko
Aliaj projektoj
Peko en Vikipedio
Peko en Komuneja kategorio
Peko en Vikivortaro

Peko estas malobservo de religiamorala leĝo, teknika regulo.

Erich Fromm

Citaĵo
« La Reformacio estas unu el la fontoj de la ideo de libereco kaj aŭtonomio de la homo en tiu formo, kiel tiu ĉi ideo estas prezentita en la nuntempaj demokratioj. Ĉiam estas substrekata nome tiu ĉi aspekto de la Reformacio, speciale en nekatolikaj landoj. Ĉe tio tamen oni forgesas pri alia aspekto de la Reformacio: pri ĝia akcento je pekeco de la homa naturo, je mizereco kaj senpoveco de individuo, je neceso de subiĝo de individuo al ekstera forto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …la “devosento”, kiun ni vidas en la vivo de la nuntempa homo ekde la Reformacio ĝis niaj tagoj — same en la religia kaj laika raciigoj — estas forte markita je malamikeco rilate sin mem. La “konscienco” estas gardisto, starigita ĉe la homo de li mem. Ĝi igas lin agi laŭe al deziroj kaj celoj, kiujn li mem konsideras la siaj, dum efektive ili estas internigaĵoj de eksteraj sociaj postuloj. Ĝi pelas lin krude kaj kruele, malpermesante al li ĝojon kaj feliĉon, transformante lian vivon je elaĉeto de iu enigma peko. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Oscar Wilde

  • Mi povas imagi ke la vera tragedio de malriĉuloj estas ke ili povas permesi al si nenion krom abnegacio. Belaj pekoj, kiel belaj aĵoj estas la privilegio de riĉuloj.
    • I should fancy that the real tragedy of the poor is that they can afford nothing but self-denial. Beautiful sins, like beautiful things, are the privilege of the rich.
    • Oscar Wilde The Picture of Dorian Grey
  • Nenio orgojligas nin pli ol esti informita ke oni estas pekulo.
    • Nothing makes one so vain as being told that one is a sinner.
    • Oscar Wilde The Picture of Dorian Grey Ch. 8
  • Peko estas io kio skribiĝas sur la vizaĝo de homo.
    • Sin is a thing that writes itself across a man’s face.
    • Oscar Wilde The Picture of Dorian Grey Ch. 12

Zamenhofa proverbaro

Citaĵo
« Ju pli da babilado, des pli da pekado. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Peko malnova perdas pekecon. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Nenia peketo restas longe sekreto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Pekinto pentas, — kolero silentas. »
— Zamenhofa proverbaro

Diversaj aŭtoroj

Citaĵo
« La malkontentuloj renkonteblas je ĉiuj ŝtupoj de la vivo, tamen plej multe da ili estas en jenaj kategorioj:

a) malriĉuloj;
b) malsukcesintoj (ne trovintaj por si lokon en la vivo);
c) ekzilitoj;
d) minoritatoj;
e) adoleskuloj;
f) ambiciuloj (starantaj antaŭ nesupereblaj obstakloj aŭ antaŭ nelimigitaj eblecoj);
g) obseditaj je malvirtoj aŭ obsedaj ideoj;
h) impotentoj (fizikaj aŭ mensaj);
i) egoistoj;
j) enuantoj;

k) pekuloj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ