'''Civilizacio''' [[Kolektivo|kolektiva]] [[Ordo|orda]] organizo bazita sur [[Socio|sociaj]] rilatoj, moroj, [[leĝo]]j ks, kaj karakterizanta difinitan [[epoko]]n, [[popolo]]n ks.
'''Civilizacio''' [[Kolektivo|kolektiva]] [[Ordo|orda]] organizo bazita sur [[Socio|sociaj]] rilatoj, moroj, [[leĝo]]j ks, kaj karakterizanta difinitan [[epoko]]n, [[popolo]]n ks.
== Erich Fromm ==
{{Citaĵo
|teksto = …[[Biologio|biologia]] malperfekteco de la [[homo]] kreis kondiĉojn por apero de civilizo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Por [[Sigmund Freud|Freud]] la civilizo estas rezulto de subpremado de la [[instinkto]]j kaj sekve de tio — [[kaŭzo]] de la [[psika malsano]].
« Kiam apude ekzistas du socioj, psika defio de pli komplika el ili efikas al la pli simpla forme de eksploda elĵeto de energio… Kiel barbaron kontakto kun civilizo spronis al ekstrema moviĝemo, transformiĝinta je amasa migrado, same adoleskulo, devigita partopreni en urbavivo, nekapabla akcepti ĝin kiel plenkreskulo, komencas “senkialan ribelon”. Antaŭe la adoleskulo havis esperon pri estonteco. Li estis preta al atendado de sia ŝanco. Sed ekde la tempo kiam aperis televido, strebo al partopreno finis la adoleskon kaj en ĉiu usona hejmo kreskis sia Berlina muro. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Imagu ke anstataŭ elpendigi stelo-strian flagon, ni devus skribi la vortojn “usonaflago” trans ŝtofopeco kaj elpendigi ĝin… Eble tiu ilustraĵo helpos al ni imagi kian ŝanĝon travivas triba homo, alpropriganta skribon. El liaj rilatoj kun socia grupo preskaŭ komplete estas ekskludataj emocia kaj korporacia familiasentoj. Li akiras emocian liberon, ebligantan al li apartiĝi de la tribo kaj iĝi civilizita individuo, homo de vida organizado, havanta homogenajn imagojn, kutimojn kaj rajtojn same kiel ĉiuj aliaj civilizitaj individuoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« …la fonetika alfabeto (kaj jam ĝi sola) kreis “civilizitan homon”, do apartiĝintajn unu de alia individuojn, egalajn antaŭ skribajura kodekso. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
José Ortega y Gasset
« En la tagoj de malsatribeloj popolajamasoj kutime postulas panon kaj subtene al la postuloj kutime detruas bakejojn. Ĉu tio estas simbolo de tio, kiel la nuntempaj amasoj traktas — nur pli grandskale kaj inventeme — la civilizacion, kiu nutras ilin? »
« Provu liberigi pasiojn de la civilizita homo!... Forto de la pasioj, amasiĝintaj en la civilizita homo, estas terure detrua kaj oble pli danĝera ol la pasioj de la prahistoria homo, kiu konstante poiomete elvivas siajn negativajn pasiojn. Do neniu milito de la historia pasinteco povas kompariĝi laŭ kolosa malnobleco kun la militoj de la civilizitaj nacioj. »
« Milionoj da homoj laboris por krei ĉi tiun civilizon, pri kiu ni hodiaŭ fieras. Aliaj milionoj, dise tra la globo, laboras por bonteni ĝin. Sen ili post kvindek jaroj restus nenio krom ruinoj. »
— Petro Kropotkin, La konkero de pano, ĉapitro 1-a, parto II-a.